Karl Marx

La kategoria imperativo laŭ Marx
Necesas novaj homoj
Pensado kaj agado I
Promeno al al tombo de Marx





La kategoria imperativo

laŭ Karl Marx


La armilo de la kritiko tamen ne povas anstataŭi la kritikon de la armiloj, la materia potenco devas esti renversita per materia potenco, sed ankaŭ la teorio fariĝas materia potenco, tuj kiam ĝi ekkaptas la amasojn. La teorio estas kapabla ekkapti la amasojn, tuj se ĝi demonstras ad hominem, kaj ĝi demonstras ad hominem, tuj kiam ĝi fariĝas radikala. Esti radikala, tio estas kapti la aferon ĉe la radiko. Sed la radiko por la homo estas la homo mem. La evidenta pruvo por la radikalismo de la germana teorio, do por ties praktika energio, estas ĝia eliro de la decida pozitiva forigo de l' religio. La kritiko de l' religio finiĝas kun la instruo, ke la homo estas la plej altranga estaĵo por la homo, kun la kategoria imperativo renversi ĉiujn rilatojn, en kiuj la homo estas degradita, sklavigita forlasita, malestimata estaĵo.


Tradukis Cezar

K. Marx: Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie (Pri la kritiko de la jura filozofio de Hegel. En: Marx/Engels, verkoj, volumo 1, p. 385


PS: En GDR, Germana Demokratia Respubliko (DDR) la supra monbileto estis publika pagilo, en la valoro de 100 orientgermanaj markoj, kiuj ĉiam multe malpli valoris ol 100 samtempaj okcidentgermanaj markoj. La Marx-monbileto estis en la ĉiutaga lingvo la tielnomata blua, tre ŝatata monbileto en GDR. Por tiu oni ja povis aĉeti almenaŭ aŭtentikan Levis-ĝinzon, kaj tio estis fakte sesono de averaĝa neta salajro en GDR. Ekzistis ankaŭ mil-markaj monbiletoj, sed tiuj tiom alte rangis, ke ili apenaŭ ludis rolon en la normala ĉiutaga vivo. Frederiko Engels cetere estis la ruĝa, do, li validis nur50 markojn, duonon de Marx, kio montras kiel etsprita la publika vivo en GDR kutime estis. Inoj spite al ĉiu bruado tre sube rangis, tial la komunistino Clara Zetkin tiam valoris nur kvin markojn, se mi ne eraras pri tio. (Cez)



 



Karl Marx


Necesas novaj homoj

Estas granda fakto, kiu estas tipa por tiu ĉi nia 19-a jarcento, fakto kiun neniu partio kuraĝas nei. Sur unu flanko industriaj kaj sciencaj fortoj viviĝis, pri kiuj neniu epoko de la pli frua homa historio iam havis antaŭsenton. Sur la alia flanko estas disfalaj simptomoj, kiuj tre superas tiujn terurojn raportitajn el la lasta tempo de la romia imperio.

En niaj tagoj ŝajne ĉiu aĵo gravediĝas kun sia malo. Ni vidas, ke la maŝinaro, kiu estas dotita per la mirinda forto, malpliigi kaj plifruktigi la homan laboron, kadukigas kaj malsatigas tiun ĝis elĉerpiĝo. La novaj fontoj de l' riĉo transformiĝas per stranga sorĉa anatemo en fontojn de l' mizero. La venkoj de la sciencoj ŝajne estas elaĉetitaj per la perdo de karaktero. En tiu grado, en kiu la homaro devigas la naturon, ŝajne la homo de aliaj homoj aŭ de sia propra malico estas subigata. Eĉ la pura lumo de la scienco ŝajne povas lumi nur sur la morna fono de la nescio. Ĉiuj niaj eltrovoj kaj nia tuta progreso ŝajne rezultigas, ke ili ekipas la materiajn fortojn per spirita vivo kaj stultigas la homan vivon en materian forton. Tiu ĉi antagonismo inter la moderna industrio kaj la scienco sur unu flanko kaj la moderna mizero kaj la disfalo sur la alia flanko, tiu ĉi antagonismo inter la produktivaj fortoj kaj la sciencaj rilatoj de nia epoko estas kvazaŭ mankaptebla, superforta kaj nekontestebla fakto. Kelkaj partioj lamentu pri tio; kelkaj deziru liberiĝi de la modernaj teknikaj atingaĵoj, por liberiĝi de la modernaj konfliktoj. Aŭ ili imagu al si, ke tia rimarkinda progreso en la industrio bezonas samgrade rimarkindan regreson en la politiko por ĝia kompletigo. Ni je nia parto ne misekkonas la formon de la perfida spirito, kiu sin daŭre montriĝas en ĉiuj ĉi kontraŭdiroj. Ni scias, ke la novaj fortoj de la socio, por povi efiki ĝuste, bezonas nur novajn homojn, kiuj fariĝas ties mastroj – kaj tio estas la laboristoj.

K.Marx, Parolo en la jarsoleno de „People's Paper“, la 14-an de aprilo en 1856 en Londono
En: Marx/Engels, verkoj, vl. 12, p. 3-4


tradukis Cezar


Rimarko: titolo de Cezar


Karl Marx

Neue Menschen sind nötig

Es gibt eine große Tatsache, die für dieses unser 19. Jahrhundert bezeichnend ist, eine Tatsache, die keine Partei zu leugnen wagt. Auf der einen Seite sind industrielle und wissenschaftliche Kräfte zum Leben erwacht, von der keine Epoche der früheren menschlichen Geschichte je eine Ahnung hatte. Auf der anderen Seite gibt es Verfallssymptome, welche die aus der letzten Zeit des Römischen Reiches berichteten Schrecken bei weitem in den Schatten stellen.

In unsern Tagen scheint jedes Ding mit seinem Gegenteil schwanger zu gehen. Wir sehen, dass die Maschinerie, die mit der wundervollen Kraft begabt ist, die menschliche Arbeit zu verringern und fruchtbarer zu machen, sie verkümmern läßt und bis zu Erschöpfung auszehrt. Die neuen Quellen des Reichtums verwandeln sich durch einen seltsamen Zauberbann zu Quellen der Not. Die Siege der Wissenschaft scheinen erkauft durch Verlust an Charakter. In dem Maße, wie die Menschheit die Natur bezwingt, scheint der Mensch durch andre Menschen oder durch seine eigene Niedertracht unterjocht zu werden. Selbst das reine Licht der Wissenschaft scheint nur auf dem dunklen Hintergrund der Unwissenheit leuchten zu können. All unser Erfinden und unser ganzer Fortschritt scheinen darauf hinauszulaufen, dass sie materielle Kräfte mit geistigem Leben ausstatten und das menschliche Leben zu einer materiellen Kraft verdummen. Dieser Antagonismus zwischen moderner Industrie und Wissenschaft auf der einen Seite und modernem Elend und Verfall auf der andern Seite, dieser Antagonismus ziwischen den Produktivkräften und den gesellschaftlichen Beziehungen unserer Epoche ist eine handgreifliche, überwältigende und unbestreitbare Tatsache. Einige Parteien mögen darüber wehklagen; andere mögen wünschen, die modernen technischen Errungenschaften loszuwerden, um die modernen Konflikte loszuwerden. Oder sie mögen sich einbilden, dass ein so bemerkenswerter Fortschritt in der Industrie eines ebenso bemerkenswerten Rückschrittes in der Politik zu seiner Vervollständigung bedarf. Wir für unsern Teil verkennen nicht die Gestalt des arglistigen Geistes, der sich fortwährend in all diesen Widersprüchen offenbart. Wir wissen, dass die neuen Kräfte der Gesellschaft, um richtig zur Wirkung zu kommen, nur neuer Menschen bedürfen, die ihrer Meister werden – und das sind die Arbeiter.

K.Marx, Rede auf der Jahresfeier des „People's Paper“
am 14. April 1856 in London
In: Marx/Engels, Werke, Bd. 12, S. 3-4


PS: Titel vom Übersetzer hinzugefügt


PENSADO KAJ AGADO I


Ĉiu juĝo de scienca kritiko estas bonvena al mi. Rilate al antaŭjuĝoj de la tielnomata publika opinio, al kiu mi faris neniam koncesiojn, validas por mi nun kiel antaŭe la devizo de la granda florencano:
Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!
Iru vian vojon kaj lasu paroli la homojn!

MEW 23,17

Jedes Urteil wissenschftlicher Kritik ist mir willkommen. Gegenüber den Vorurteilen der sog. öffentlichen Meinung, der ich nie Konzessionen gemacht habe, gilt mir nach wie vor der Wahlspruch des großen Florentiners:
Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!
Geh deinen Weg und lass die Leute reden!

Ĉiu juĝo de scienca kritiko estas bonvena al mi. Rilate al antaŭjuĝoj de la tielnomata publika opinio, al kiu mi faris neniam koncesiojn, validas por mi nun kiel antaŭe la devizo de la granda florencano:
Segui il tuo corso, e lascia dir le genti!
Iru vian vojon kaj lasu paroli la homojn!

MEW 23,17

***

La nomo de iu afero estas tute ekstera al ĝia naturo. Mi scias nenion de homo, se mi scias, ke li nomiĝas Jakobo. Same tiel perdiĝas en la mononomoj funto, talero, franko, dukato ktp. ĉiu spuro de la validorilato.

La kapitalo, MEW 23, 115


Der Name einer Sache ist ihrer Natur ganz äußerlich. Ich weiss nichts von einem Menschen, wenn ich weiß, dass er Jacob heißt.Ebenso verschwindet in den Geldnamen Pfund, Taler, Franc, Dukat,usw. jede Spur des Wertverhältnisses.

***

Ĉiu scienco estus superflua, se la aperoformo senpere kuniĝus kun la esenco de la aĵoj.

La kapitalo,MEW 25, 8725

Alle Wissenschaft wäre überflüssig, wenn die Erscheinungssform, und das Wesen der Dinge unmittelber zusammmenfielen..

Kapital, MEW 25, 8725

***
La senpera realeco de la penso estas la lingvo.

La germana ideologio, MEW 19, 432

Die unmittelbare Wirklichkeit des Gedankens ist die Sprache.

Die Deutsche Ideologie, MEW 19, 432

***

La esplorado devas detale alpropriigi al si la ŝtofon, analizi ties diversajn evoluformojn, kaj trovi la spuron de ĝia interna bendo. Nur, se tiu laboro estas farita, la efektiva movo laŭ tio povas esti prezentata.

La kapitalo, MEW 23,12

Die Forschung hat den Stoff sich im Detail anzueignen, seine verschiedenen Entwicklungsformen zu anlaysieren und deren inneres Band aŭfzuspüren. Erst nachdem diese Arbeit vollbracht, kann die wirkliche Bewegung entsprechend dargestellt werden.

Das Kapital, MEW 23,12

***

Ĉe la analizo de la ekonomiaj formoj povas (..) servi nek mikroskopo nek kemiaj reagaĵoj. La abstraktiga forto devas anstataŭi ambaŭ.

La kapitalo, MEW 23, 27

Bei der Analyse der ökonomischen Formen kann (...) weder das Mikroskop dienen noch chemische Reagentien. Die Abstraktionskraft muss beide ersetzen.

Das Kapital, MEW 23,27


***

(La dialektiko staras ĉe Hegel sur la kapo.) Oni devas refaldi ĝin por ekkoni la racian kernon en la mistika ingo.

La kapitalo, MEW 23, 27

(Die Dialektik steht bei Hegel auf dem Kopf.) Man muss sie umstülpen, um den rationellen Kern in der mystischen Hülle zu erkennnen.

Das Kapital, MEW 23, 27

***

Mia dialektika metodo estas en la bazo ne nur diversa de la Hegela, sed ĝia rekta malo. Por Hegel la pensproceso, kiun li sub la nomo ideo eĉ ŝanĝas en memstaran objekton, estas la demiurgo de la realeco, kiu formas nur sian eksteran aperon. Ĉe mi male la idea estas nenio alia krom la materiala enkape transigita kaj tradukita.

La kapitalo MEW 23,27

Meine dialektische Methode ist der Grundlage nach von der Hegelschen nicht nur verschieden, sondern ihr direktes Gegenteil. Für Hegel ist der Denkprozess, den er sogar unter dem Namen einer Idee in ein selbstständiges Objekt verwandelt, der Demiurg des Wirklichen, das nur seine äußere Erscheinung bildet. Bei mir umgekehrt das Ideelle nichts andres als das im Menschenkopf umgesetzte und übersetzte Materielle.

Das Kapital MEW 23. 27

Aŭtuna promeno al la tombo de Karl Marx sur la tombejo Highgate en Londono



De A. C. Grayling


Estis malfrua varma aŭtuno en Anglio. La folioj ankoraŭ pendis je la arboj sur la Highgate-tombejo en la nordo de Londono, kiam mi fine de oktobro revizitis la tombon de Karl Marx. La homoj promenantaj inter la tomboj aŭ haltantaj por admiri la monumenton de Marx, ankoraŭ tiam surhavis somerajn vestojn.


Lia monumento eĉ el la foro estas unika: kun tiu giganta kapo sur griza soklo el belaspekte ĉizita ŝtono. Tiu portas en supra kvarono la orajn literojn, „Workers of the lands, unite!“ Sube sur la postamento legeblas la famaj vortoj: „The philosophers have only interpreted the world in various ways – the point however is to change it.“ Eble estis antaŭ dudek jaroj, ke mi estis laste ĉi tie, sed ŝajne tie kuŝis plu la sama freŝa kaj floranta bukedo da floroj.j Kaj la herboj post la malalta ferbarilo ĉirkaŭanta la monumenton, estis laŭorde falĉitaj. La adeptoj, tiel ŝajnis, ankoraŭ zorgas sin pri ĉio.


Inter la enskriboj vertikale estas enmetita viktorina tomboplato el marmoro; ĝi sciigas, ke ĉi tie kuŝas la edzino de Marx, Jenny de Vestfalio kaj ilia komuna filino Eleanor tiel kiel pliaj membroj de la familio. La tomboplato devenas de la origina tombejo en la okcidenta parto de Highgate-tombejo.



Unua ripozejo de Marx en Highgate


La monumento mem estis starigita nur en la jaro 1956 en la orienta parto de la tombejo. Stranga tempmomento, se oni pripensas, ke la „malvarma milito“ ĝuste tiam plifridiĝis kaj ke Britlando havis konservativan registaron. Eble tio tamen diras ion pri la brita karaktero, ke ambaŭ faktoj ne ŝanĝis la konvinkon, ke Marx kiel granda pensulo kaj mondohistoria persono meritas rekonon – kaj estas laŭmezure, ke ĝi ricevas la rekonon en lando, kiu bonvenigis lin en la ekzilo, lando, en kiu li pasigis pli ol duonon de sia vivo kaj kie li kreis sian plej grandan verkon.


Disdonite, ĉirkaŭ la monumento kuŝas la tomboj de kelkaj komunistoj kaj marksistoj el diversaj landoj, kiuj volis esti entombigitaj apud li. Al tio apartenasYusuf Dadoo de la sudafrika komunista partio aŭ Saadi Ali de la iraka, same kiel la maldekstra angla komentisto kaj malkaŝa ĵurnalistoPaul Foot. Ofte aperas la vorto „comrade“, kamarado, sur tiuj proksime situantaj tombŝtonoj. Marx dormas je la pinto de la propra politburoo de la mortuloj kaj lia busto rigardas tiel rigide trans la ceterajn tombojn, kvazaŭ li volus sekurigi en eterneco la ĝustan linion en la pensoj de la mortintoj.


La plej multaj tomboj estas abunde surkreskitaj de hederoj kaj rubusoj. Plantoj, la tempo kaj la vetero faris la enskribojn preskaŭ nelegeblaj. La tomboj mem ŝajnas ŝanceliĝi supren- malsupren kaj kunŝoviĝi, kliniĝi en intermiksiĝo aŭ sinki en la molan teron – ĉi tie oni fosis jam tro ofte. Tiel la tombejo kun sia sovaĝkreskaĵo kaj la pelmelo de la tomboj similas al la ruinoj en la tajlanda ĝangalo. La ununuraj tomboj, kiuj klare ekkoneblas plu, estas tiuj je la vastaj pacemaj aleoj, kiuj krucas la tombejon. La monumento de Marx troviĝas ĉe vojkurbiĝo, tiel ke oni povas ekkoni ĝin sufiĉe klare el du direktoj.


Kaj ĉiam staras homoj antaŭ ĝi. Preterpasantoj haltas, legas kaj miras, sed ne restas tiom longe, kiom la pilgrimantoj aŭ pilgrimantaj grupoj de tempo al temp aperantaj, kiuj ekscitite babilas en ĉiaj lingvoj kaj lasas foti sin sub la cerbumemaj brovoj kaj la abunda barbo de la profeto.


Apenaŭ iu perceptas, ke la situo de la monumento konscie estas elektita en la proksimo de alia pensulo, kiu dum ties tempo same validis kiel revolucia kaj multinflua, sed nun de la publiko estas tute forgesita, tiel, ke eĉ ne unu el la vizitantoj de Marx retroturnas sin por rigardi la altajn literojn sur la granda transa monumento, kiuj sur la alia flanko de la vojo anoncas la nomon de la viro: Herbert Spencer, tiu teoriisto, kiu transigis la ideojn de la evolucio al la socio, moralo kaj politiko kaj – kreis en libro pri biologio la esprimon „survival of the fittest“. La transvivo de la plej kapablaj.


Efektive la filozofio de Spencer establis konkuradon al la koncepto de Marx, per tio, ke ĝi ofertis kompletan kaj kontentigan penskonstruon al tiuj tempkunuloj, kiuj perdis pro la progresoj de la scienca evoluo, precipe pro la biologia evolucia teorio, sian kredon.


Spencer provis montri, ke la humaneco povas esti perfektigata per natursciencaj ekkonoj. Ĉe tio li preferis, se temas pri la evolucio, Lamarkon rilate al Darvino. Sed se koncernis la socion kaj la politikon, li pensis pli en la direkto de Darvino. Kaj efektive la teorio, kiun Spencer enkondukis, kutime estas nomata „socialdarvinismo“.


En la sepdekaj kaj okdedaj jaroj de la 19-a jarcento Spencer estis tre konata. De liaj libroj oni vendis pli ol milionon de ekzempleroj. Ili influis politikistojn, artistojn kaj verkistojn, sciencistojn kaj aliajn intelektuulojn. Je tiu tempo Marx kompare estis nekonata. Tio pruvas, se tiu pruvo ankoraŭ necesus, ke tempkunula famo malpli valoras. Estas neeble diri, al kiu la postmondo starigos monumentojn kaj kiu estos forgesita, kies tombo frapos la atenton de vizitantoj kaj pilgrimuloj kaj kies tombo putros sub musko kaj hedero, se oni rigardas la famulojn de la nuno.


Certe ankaŭ nia estonteco apenaŭ tiom neglekte povos trakti Marxon, tiel, kiel nia estanteco Spenceron, kaj se estus nur pro la pura fortikeco de lia monumento. Per tio mi celas ne eble la buston sur la soklo enmeze de la Highgate-tombejo, sed la neestingeblajn faktojn el la historio de la lastaj cent jaroj. La spirito de Marx cerbumis pri tiu historio kiel stormo pri la sovaĝa maro. Kaj eĉ se aliaj nomoj, eĉ pli famaj ol tiu de Spencer, ekz. Freud kaj Jung perdiĝos el la publika intereso, lia certe devos resti. Ĉar sen li pli granda erao de la pli juna historio simple ne povus esti rakontata prudente.


Antaŭ ol la nova Brita Nacia Biblioteko en la londona kvartalo St. Pancras estis malfermita, lia ĉefa legohalo estis la belege volbita Round Room en la Brita Muzeo en Bloomsbury. Mi verkis miajn unuajn kvar librojn sub tiu kupolo, enemeze de la eĥo de ĝia kvieto. Ĉi tie Marx verkis „La Kapitalo“ kaj ekzistis legendo pri lia plej preferata tablo: li preferis sidi ĉe la ĉefa enirejo, iom maldekstre.


Ĉar tie la homoj eniras kaj eliras faras tio tiun lokon brua kaj vigla, mi tie ne sidis volonte. Sed mi rigardis ofte tien, meditis pri Marx kaj imagis al mi lian tagan deruliĝon: Kiel li iris ĉi tien la dek minutojn el la mizerkvartalo de Soho, kie li vivis en povreco en du ĉambretoj kaj pli poste, kiam li estis bonŝance favorata per duonhora promeno tra la Regent's-parko, ĉar lia edzino Jenny ricevis heredaĵon, tiel, ke ili povis aĉeti dometon en Primrose Hill.


La legendo diras ankaŭ, ke Marx bone konis la plej multajn trinkejojn sur la vojo inter Primrose Hill kaj Bloomsbury. Estas gajiga penso, ke la senkompata metia laboro pri la Kapitalo en la erudicia kvieto de la Brita Muzeo estis influita de tiuj trinkejoj. Kelkaj el ili ankoraŭ nun estas.




Ekzistas konata fotografaĵo de Marx kaj de Jenny de Vestfalio; ŝi staras dekstre de li kaj metas manon sur lian ŝultron. Ambaŭ rigardas en la sama direkto, sur ion maldekstre de la kamerao. Tiu fotisto montras la saman Marx-on kiel la Highgate- monumento: La ampleksan barbon, la ekgriziĝantan hararon kaj la severan rigardon. La foto devas esti el la Primrose-Hill- periodo, ĉar ĝi portretas Marx jam kiel viron kun penetrinta griza hararo.

Marx vivis en Londono de sia 31-a jaro ĝis la morto en la jaro 1883, 65-jaraĝa. Jenny mortis du jarojn antaŭe, li postrestis plej forlasita. Lia saneco en la lastaj vivjaroj estis malforta. Li frekventis unu kuraclokon post la alia por atingi mildigon de la malsanstato sen trovi tiun. La unua volumo de „La Kapitalo“ estis publikita en la jaro 1867, sed la amaso da esploraĵoj, al kiuj Marx dediĉis sian vivon, li postlasis en nepreta stato; Frederiko Engels devis antaŭprepari ĝin por publikadoj.


Tio estis ne la plej malgranda el la grandaj bonfaroj de Engels al Marx. Kiel filo de bonstata industriisto, al kiu apartenis fabrikoj en Manĉestro, Engels kapablis subteni Marx financie ne malpli ol intelektuule. Certe Marx estus trovinta ankaŭ aliajn vojon por transvivi, se li neniam renkontintus Engels, sed estas neverŝajne, ke li estus sukcesinta tiom.


Ĉe la entombigo de Marx en sia unua lasta ripozejo en la okcidenta tombeja parto en Highgate diris Engels, ke li estis la „plej malamata kaj plej kalumniata viro de Eŭropo“, se oni pripensas, kiom ofte li estis devigita fuĝi de unu urbo al alia urbo, de unu lando al alia lando, ĝis li fine trovis sian lastan liberan rifuĝejon en la Londono de la viktorina epoko. La urbo estis liberala, tolerema kaj gastlibera, simple pro indiferenteco. Kaj tiel trovis ekzilitoj pro revolucioj el multaj mondopartoj de Sud-Ameriko ĝis Ruslando ĉi tie rifuĝejon. Multaj fine sukcesaj renversiĝoj ĉi tie estis elkovitaj. Sed Engels memoris ankaŭ pri tio, ke Marx estis „amata, honorigata ka funebriata de milionoj de revoluciaj laboristo-kamaradoj“, kio same estas vera, ĉar li donis al ili vizion de espero, kiu por laboristoj de tiu tempo estis nemalhavebla kiel akvo kaj pano, ĉar ĝi montris vojon el la subpremo, kiu estis la frua industrikapitalismo por tiom da ili.




Kvindek aŭtunoj disipis sian ruĝbrunan kaj flavan foliaron ĉirkaŭ la monumento de Marx sur la Highgate-tombejo, de kiam ĝi estis starigita tie kaj 114-foje venis kaj foriris la aŭtuno, de kiam Marx venis en tiun tombejon por resti ĉi tie. Sur la malgrandaj vojoj for de la grandaj aleoj oni estas memorigata pri tio kiom rapide la mortuloj esta forgesitaj kaj kiel malgrandaj estas la spuroj, kiuj la plej multaj je daŭro postlasas. Marx estas unu el la malmultaj esceptoj.


tradukis la karapacanoj Donjo, Cezar kaj Frank

laŭ la germana gazeto "Frankfurter Allgemeine"

(11-a de julio en 2007)