Jürgen Kuczynski
La ŝparita bovino



Antaŭ nelonge en Usono okazis agrara konferenco, en kiu la teknikredaktoro de "Farmes Weekly" (Farmoj Ĉiusemajne) prognozis tion:

1. Post dek jaroj lakto esence estos vendata nur plu en pulvora formo.

2. Post dudek jaroj oni produktos la lakton rekte el herboj kaj la bovino fariĝos superflua, ĝi estos ŝparita.

La ĵurnalo "New Scientist" (Nova Sciencisto) raportas je la 22-a de januaro de la jaro 1970, ke dr-o N.W.Pirie en Rothmamstead Research Institute (Britlando) jam evoluis maŝinon, kiu gajnas proteinojn el plantofolioj, tiel, ke kun aldono de graso jam gajneblas artifika laktopulvoro.

Mi intencas iras eĉ plu, kaj prognozas la sekvan:

3. Post tridek jaroj oni eltrovos maŝinon, kiu faros el herboj lakton kaj tiam digestos la lakton mem, tiel, ke kaj la bovino kaj la homo estos ŝpareblaj.

(1970)


el: J. Kuczynski "Pri la filozofio de la kokino - Statistikaj kaj aliaj rimarkindaĵoj"