Sonĝo de Ĝuang Dzi

(tradukis Kalman KALOCSAY



Jam antaŭ du mil jaroj Ĝuang Dzi
la majstro, montris papilion. -Sonĝe
li diris - mi ´stis tiu papilio,
kaj nun min embaraso ĝenas ronĝe.

Jes papilio mi ´stis, papilio,
kiu dancadis gaje sub la sun´,
sen konjektet´, ke ĝi ´stas Ĝuang Dzi,
kaj mi vekiĝis, kaj ne scias nun,

ne scias nun - revante li daŭrigis -
kio la vero, kiu estas mi:
ĉu Ĝuang Dzi la papilion sonĝis,
aŭ min nun sonĝas tiu papili´?

Mi ridis ege: - Ej, ĝuang Dzi, ne ŝercu,
kiu vi estus? Vi ´stas Ĝuang Dzi.
Ridetis li: - La papili´ sonĝata
ja kredis, ke la vera estas ĝi.

Ridetis li, mi ŝultrotiris. Pote
min frosttremigis tamen ia tim´:
de tiam mi meditis du mil jarojn
kaj pli kaj pli jam dubas la anim´,

mi kredas jam, ke ne ekzistas vero,
ĉio ´stas nur imago kaj poem´,
kaj Ĝuang Dzi la papilion sonĝas,´
ĝi lin kaj nin ĉiujn tri mi mem.

Citita el Vikipedio