Senlaboreco

Senlaborulo malsatmortigis sin
"Generala frustracio": Tridekjarulo konfesas ĵeton de lignobloko


Senlaborulo malsatmortigis sin

Ĉasistoj malkovris mumiiĝintan mortinton sur alta embuskosidejo / la lanta mortado notita en taglibro








Uslar, Germanio. Li ne venenigis sin, li ne ĵetiĝis antaŭ trajnon kaj ne kaptis al armilo. 58-jara senlaborulo el Hanovro sur alta embuskejo en la proksimo de Uslar (Malsupra Saksio) konscie mortigis sin. La deziro morti estis efektive tiom forta, ke li eltenis tie dum semajnoj soifon, malsaton kaj dolorojn kaj rezistis al ĉiuj tentoj reveni en la vivon. Liajn lastajn semajnojn la viro dokumentigis en sia taglibro.

La persona tragedio okazis en idilia ĉirkaŭaĵo. Alta embuskejo, kiom ekzistas centoj da ili en la meza montaro Solling , ne tre fore de travivaĵa arbara vojo ĉe la forpermesa loko Uslar. " Jen certe multaj promenantoj preterpasis, diras ĉasparcelisto Hubert Hennecke. "Sed rimarkis neniu ion. " Ankaŭ li mem ne divenis, ke kuŝis sur lia alta embuskejo dum du monatoj mortinto. Nur ĉaskolegoj malkovris la mumiiĝintan mortinton, kiam ili vendrede volis ripari kelkajn aĉajn bretojn. La senlaborulo, de tio eliras la polico, finis sian vivon per rifuzo de nutraĵoj. Krimon la polico ekskludas.

Kio efektive instigis la 58-jarulon morti en la arbaro la libervolan malsatmorton, la kriminaloficistoj ne eltrovos tute detale - ĉar, se ne temas pri mortiga delikto oni ne plu esploras. Sed ili povas diveni tion. Policparolisto Uwe Falkenhain konfirmis hieraŭ informojn de la Ĝenerala Gazeto de Solling, ke la senlaborulo en siaj lastaj vivsemajnoj skribis taglibron, kiu estis trovita apud la mortinto, kuŝanta sur matraco.

El la libreto, volvita en blua plastiko, konstateblas, ke la pli frua eksterdoma deĵoristo jam pli longe estis senlabora. Lia geedzo malsukcesis, lia plenkreska filino laŭdire forneis lin. Ekde oktobro li ne plu ricevis senlaboristan monon. Li devis malplenigi sian loĝejon. Li estus povinta petskribi pro ŝtata subteno Hartz IV, sed li ne faris tion. En tiu situacio la 58-jarulo iam en la malfrua aŭtuno veturis kun la biciklo sur la vojon pli ol cent kilometroj longan de Hanovro ĝis Solling. En la taglibro legeblas, ke la viro troviĝis sur la alta embuskejo minimume tri semajnojn kaj ne manĝis. Li nur trinkis de tempo al tempo iom da akvo. En lia taglibro li raportis pri doloroj kaj pri tio, ke li ne plu volas vivi.

Unufoje, ankaŭ tio legeblas en la surskriboj, la 58-jarulo preskaŭ estis malkovrata. Infaneto volis grimpi sur la altan sidejon, sed estis retrovokita de sia patro. Iam antaŭ Kristnasko la viro tiam mortis. La lasta taglibra noto devenas de la 13-decembro de2007. La taglibron oni nun sendas al lia filino. La viro en la taglibro estis petinta pri tio.

Laŭ Matthias Brunnert, dpa, tradukis Donjo & Cezar
aperis en Karapaco-Panoramo: Senlaborulo malsatmortigas sin


Embuskeja taglibro tre avidata


La sepulto de la 58-jara malsatiginto el Hanorvo okazos evidente sur la maro. La filino Joana tiel decidis tion tiel laŭ raporta de la gazeto „Hessisch/Niedersächsische Allgemeine“ Je ddp-demandojj la filino rifuzis respondi ion, ĉar ŝi ne volas paroli pri ŝia patro.

La filino, kiu vivas ĉe Ahrensbök proksime de Lübeck laŭ la gazeto jam dum jaroj ne plu havis kontakton al la patro. Kiel medioj raportas ŝi ricevis intertempe jam ofertojn kvinciferajn por la taglibro, kiun la patro postlasis al ŝi.

En sia taglibro la viro raportis precize pri siaj doloroj kaj kiel efikis lia diabeto pro manko de sukero, kiuj internaj organoj laŭ lia pritakso iom post iom ĉesis funkcii kaj kiel lia haŭto elsekiĝis.



"Ĝenerala frustracio":Tridekjarulo
 konfesas ĵeton de la lignobloko


Arestordono pro murdo post polica serĉada sukceso


Oldenburg (dpa). Ĉirkaŭ du monatojn post la mortiga lignoblokatako de sur aŭtovojponto ĉe Oldenburg la polico hieraŭ arestis deliktsuspektaton. La tridekjara viro, kiu troviĝas en aresto pro esploro konfesis la agon, sciigis la ŝtatprokuroroo kaj la polico je la vespero. Oni kulpigas lin pri murdo kaj konscia danĝera enmiksiĝo en la strattrafikon. Laŭ tio la tridekjarulo je paskodimanĉo ĵetis ses kilogramojn pezan lignoblokon de la ponto, kiu trabatis la antaŭan glacon de aŭto kaj ĉe tio mortigis duoblan patrinon (33-aĝa) antaŭ la okuloj de ŝia familio.

Kiel motivo por la delikto Nikolai H. klarigis "ĝeneralan frustracion", diris la estro de la precipa komisiono "ponto", Rainer Gerke en gazetara konferenco en Oldenburg. Nikolai H. antaŭe anonciĝis kiel atestanto kaj pli poste interplektiĝis en kontraŭdirojn.

La viro "plenamplekse konfesis" la delikton, diris Gerke. Li vivas de dek jaroj en la komunumo Rastede ĉe Oldenburg. Laŭdire li estas "dure dependa de drogoj"ka pro posedodeliktoj konata al la polico. La deliktsuspektato, kiu laŭdire estas veninta antaŭ 16 jaroj el Kazaĥio kaj posedas la german ŝtatanecon mallonge post lia lerneja fina ekzameno plurfoje laboris kiel simpla laboristo, sed li ja ne havas profesian klerigon. Li vivas en sole staranta domo en Rastede. Sur la parcelo de la viro laŭ indikoj de la ĉefa prokuroro de Oldenburg, Roland Herrmann, oni trovis plurajn lignoblokojn, inter ili ankaŭ poplolignojn. Terprovaĵoj de la parcelo de la viro estas identaj kun "sabloalkroĉiĝoj", kiujn oni trovis sur la lignobloko sur la delikta loko.

Multnombraj indikaĵoj kondukis al tio, ke oni jam marde petis pri arestordono kontraŭ la tridekjarulo, diris Herrmann.

La deliktsuspektato anonciĝis je la kvina de aprilo ĉe la polico, du tagojn post kiam oni "raportis en la medioj pri la temo amasa gentesto", diris la ĉefo de la policejo Oldenburg/urbo Ammerland, Johano Kühme. Je tiu tempo li detale klarigis sian version, ke li mantuŝis la lignoblokon por forigi ĝin de la bicikla vojo. "Ni havis dekomence la suskepton, ke li eble povus esti implikta en la delikton", emfazis la estro de la precipa komisiono Gerke. La suspektato diris, ke li bedaŭras la delikton. Pri la antaŭaj punoj diris Gerke, ke la viro unufoje enprizonis dum jaro kaj duona. Li ofte konfliktiĝis kun la leĝo pro malgravaj posedodeliktoj, ĉe tio plej ofte temis pri "simpla ŝtelado".

"Peco da ŝarĝo falis de niaj ŝultroj post ok semajnoj da intensaj esploroj", diris Kühme. Post atakema laboro en la publikeco, ĉe la precipa komisono "ponto", atestantoj faris iomete pli ol sepcent indikojn. Kühme dankis al la loĝantaro pro la subteno.

La hororsceno de paskodimanĉo ŝokis tutan Germanion kaj disvastigis timon inter aŭtoveturigistoj. Samtempe ekde la tragedio vico de imitdeliktuloj en Germanio huliganis. Reprezenta enketo de la opiniesplora instituto Forsa montriĝas, ke rekte poste la mortiga atako sesdek procentoj de la demandatoj havis timon pro atakoj de sur pontoj aŭtovoje.


tradukis Donjo & Cezar