Aleksandro de Humboldt
(1769-1859)
Anekdoto

De la jaro 1799 ĝis la jaro 1804 Humboldt entreprenis kun Aimé Bonpland
la famiĝintan esplorvojaĝon tra Ameriko, kiu kondukis lin trans
Tenerifo al Venezuelo, Kolombio, Ekuadoro kaj Meksiko.
Ĉe indiĝena tribo ĉe la torento Rio Negro Humboldtmalkovris papagon maljunan, kiu povis formi flue kaj
klare distingeble homajn sonojn. Humboldt estis mirigita, kaj pri la
kapabloj de la besto kaj parte ankaŭ pri tio, ke li, la multe vojaĝinta
kaj lingvodotita esploristo ne komprenis eĉ vorton de tio, kion parolis
la papago. Humboldt tial petis la tribestron klarigi al li, kion diris
la papago.
Sed la tribestro respondis al Humboldt, ke ankaŭ li ne povas kompreni
la papagon: "La birdo ne parolas nian lingvon", li diris, "neniu el ni
povas kompreni ĝin." Humboldt demandis plu: "Tiel ĝi do venis de tre
malproksime ĉi tien, ĉu?" Ankaŭ tion respondis la tribestro: "Ne, tion
ne. La birdo vivas pli longe ĉi tie ol ni. Ĝi estas neimageble olda.
Kiam ni antaŭ longa tempo setlis en tiu ĉi valo, ĝi estis jam ĉi tie.
Ni trovis ĝin en la valo. La papago lernis la paroladon de la tribo,
kiu antaŭ ni vivis ĉi tie. Sed tiu tribo jam estas elmortinta.
Pripenseme Humbolto rigardis la papagon, turnis sin al sia akompanato
kaj diris: "Rigardu la birdon, ĝi estas parto de la mondo-kaj
homaro-historio! Tiuj, kiuj komprenis la birdon, estas mortaj. Tiuj,
kiuj vivas kun ĝi, ne komprenas ĝin. Kaj kion ĝiaj vortoj signifas por
ĝi mem?"