Rakonto el Ĉinio
La fantomo en la gastejo

Malmultajn
kilometrojn for de la ĉefurbo de la distrikto Yang-hsin troviĝis
gastejo, kiun mastrumis olda viro kaj ties filo. Iun vesperon frapis
kvar vojaĝantoj la pordon, kiuj tie volis pasigi la nokton. Ĉar ĉiuj
litoj estis okupitaj, la gastejestro por la unua rifuzis ilin. La
fremduloj, kiuj estis ĝismorte lacaj kaj elĉerpitaj, petis lin tamen
tiel insiste havigi tranoktejon al ili, ke li fine koncedis kaj diris:
"Se vi ne estas tro elektemaj, mi ja povus trovi loketon por vi. Sed ĝi ne estas afero por ĉiu."
La vojaĝantoj certigis al li, ke estas tute indiferente al ili, se ili nur povus sterni kaj ripozi.
Nun
antaŭ ne longe estis mortinta la bofilino de la gastejestro kaj kuŝis
en unu el la inoĉambroj - la filo de la gastejestro, kiu volis aĉeti
ĉerkon, ankoraŭ ne revenis.
La gastejestro montris la ĉambron al
la fremduloj kaj starigis lampon sur la tablon. La kadavro de la ino
kuŝis, kiel estis kutime, vualita en papervestaĵojn, je unu finaĵo de la
ĉambro, je la alia fino estis dormejoj por kvar homoj.
La
vojaĝantoj sternis kaj baldaŭ firme endormiĝis. Nur unu el ili ankoraŭ
estis nedormanta. Ankaŭ li preskaŭ jam endormetis, sed jen li subite
aŭdis knaron de la stablo, sur kiu kuŝis la mortintino. Li malfermis la
okulojn kaj vidis en la lampolumo, kiel la morta junulino leviĝis kaj
iris renkonte al la dormantoj. Silka vualo estis metita ĉirkaŭ ŝian
kapon kaj ŝia vizaĝo estis morte pala. Ŝi kliniĝis super la tri
dormantojn kaj elspiris ilin sur la vizaĝon. De hororo kaptite, la kvara
viro tiris la litkovrilon trans la kapon kaj retenis la spiron. Li
aŭdis kiel ŝi elspiris ankaŭ sur lin kaj tiam reiris al la stablo, kiu
knaris, kiam ŝi ekkuŝis sur ĝi.
Li levis la litkovrilon iom
flanken kaj vidis, ke ŝi nun ree tie kuŝis rigide.Li ne kuraĝis fari
bruon, li nur sekrete puŝis siajn kunulojn, kiuj tamen ne moviĝis. Li
volis ĵus vesti sin kaj forŝteliĝi, sed tiam la knarado eksonis denove
kaj li glitis ree rapide sub la litkovrilon.
Plian fojon la junulino iris al li, elspiris lin plurfoje kaj tiam rekuŝiĝis.
Mallaŭte li etendis sian manon al la pantalono, surmetis ĝin kaj kuris el la ĉambro, tiel rapide kiel li kapablis.
Ankaŭ
la mortintino eksaltis kaj sekvis lin, sed jam li estis malfermriglinta
la pordon kaj forkuregis, la fantomo sekvis en lia spuro, dume li kriis
kun akra voĉo. Ŝajne neniu aŭdis lin, kaj li ne provis unue frapi la
pordon de la gastejo, sed kuris tuj sur la ŝoseo en la direkto al la
ĉefurbo. Post certa tempo ĉe la vojrando ekaperis monaĥejo; li kuris
tien kaj frapis kun ambaŭ pugnoj la pordegon. Al la monaĥo, kiu baldaŭ
poste aperis, lia rakonto ŝajnis stranga kaj li ne enlasis lin.
La
fantomo intertempe proksimiĝis je mamultaj paŝoj, kaj li havis neniun
alian eblon krom kuri al proksime staranta arbo. Ĉiam, kiam la fantomo
volis kapti lin, li evitis al alia flanko. La junulino fine furioziĝis
pro kolero, kaj kiam ambaŭ, disigite nur de la arbo, lacigite kaj
anhelante staris unu antaŭ la alia, ŝi subite saltis antaŭen kaj bate
fermis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la arbon, por tiel kapti lin. La viro
retrofalis teren, kaj tio savis la vivon al li, ĉar la kadavro restis
stari rigide, la brakojn ferminte ĉirkaŭ la arbon.
La monaĥo,
aŭskultinte je la pordo kaj aŭskultante nenion plu, elvenis kaj vidis la
viron senkonscie kuŝanta sur la tero. Li levis lin kaj portis lin en la
monaĥejon. Frumatene la viro ree konsciiĝis, kaj tuj, kiam li estis
trinkinta iom da buljono, li kapablis rakonti la tutan historion. Kiam
ili iris eksteren, ili vidis, ke la junulino ankoraŭ tiam staris rigide
ĉe la arbo.
Ili informis la urbestraron, kaj jam baldaŭ venis
oficisto, kiu ordonis, ke oni forportu la kadavron. Sed la fingroj de la
junulino tiom profunde boriĝis en la arboŝelon, ke ŝiaj najloj
malaperis en ĝi. Nur post longa tempo kaj kun granda peno, sukcesis
solvi ŝin de la arbo. Tiam oni sendis heroldon al la gastejo. Tie estis
granda spektaklo, ĉar la tri aliaj vojaĝintoj estis trovitaj mortaj sur
siaj dormejoj.
La kvara vojaĝanto, kiu timis, ke hemje fia
najbaro povus akuzi lin pro la morto de siaj kunuloj, petis la
urbestraron pri skribaĵo, kun kiu li povas pruvi sian senkulpecon. La
urbestraro donis lin tian pruvilon, kaj tiel li marŝis sola plu.
PS: El germana traduko tradukita de Donjo & Cezar el Fischer TB Verlag GmbH, Frankfurt am Main, 1975