Kolekto de
aforismoj
(fare de Cez & Donjo)
aĝo
Ju pli oni aĝiĝas des pli oni similas al si mem.
(Luciano Pavarotti, itala kantisto)
amo
La amo estas la triumfo de la imago pri la intelekto. (Henry Louis Mencken, usona ĵurnalisto kaj verkisto, 1880-1956)
animo
Mi dissekciis tiom da mortintoj, sed animon mi vidis neniam. (Rudolf Virchow, germana patologo, 1821-1902)
araneo
Oni
supozas, ke ino senmove eltenas, ĝis oni klopodas pri ŝia favoro. Tiel
la araneo atendas muŝon. (Georg Bernard Shaw, anglo-irlanda verkisto
(1856-1950)
arto
Arto estas mensogo, kiu montras al ni la veron. (Pablo Picasso, hispana pentristo, 1881-1973)
aŭto
Rapida aŭtoveturanto estas aviadilisto, kiu flugas tro malalte. (Jean Paul Belmondo, franca aktoro, nask. 1933)
bankiero
Bankiero estas homo, kiu ludonas ombrelon kaj tuj volas rehavi ĝin, kiam ekpluvas. (Mark Twain. Usona verkisto, 1835-1910)
bonfarto
Nur kiu vivas bonfarte, malŝate kritikas la bonfarton. (Ludwig Marcuse, germana publicisto, 1894-1971)
celo
Oni atingas sian celon nur, se oni ne devas atingi ĝin. (Franziska von Almsick, germana naĝistino, nask. 1978)
cinikismo
Cinikismo estas la sukcesa provo vidi la mondon tia, kia ĝi estas. (Jean Genet, franca verkisto, 1910-1986)
edzino
La tasko unua de juna edzino estas tiu: per sia kuirado fuĝigi la amikojn de sia edzo. (Micheline, franca aktorino, nask. 1922)
elspezoj
„Oni povus nomi multajn elspezojn por sensencaj elspezoj, sed neniu estas pli evidenta ol la starigo de tombeja muro. Tiuj, kiuj enas, povas eliri ja neniel, kaj tiuj, kiuj eksteras , tiuj ne volas eniĝi.“
fantazio
Fantazio estas pli grava ol scioj. (Albert Einstein, germana fizikisto, Nobel-premiito, 1879-1955)
frenezuloJe frenezulo timigas nin plej multe la prudenta maniero, kiel ili parolas.(Anatole France, franca verkisto, 1844-1924)
fremduloj
Fremduloj ni estas ĉiuj surtere. (Franz Werfel, aŭstria verkisto (1890-1945)
gazeto
La gazeto estas la konservujo de la tempo. (Karl Kraus, aŭstria verkisto, 1874-1934)
Tiom longe, kiom oni ne povas mortbati muŝon per televidilo, ĝi ne povas anstataŭi la gazeton. (Manfred Rommel, germana politikisto, nask. 1928)
geedzeco
Ne estas io pli nobla kaj admirinda ol
tio, se du homoj, kiuj bone komprenas sin, spite al la ĉagreno de la
malamikoj kaj je la ĝojo de siaj amikoj kunvivas kiel viro kaj ino.
(Homero, greka verkisto, oka jarcento antaŭ Kristo)
ĝentileco
Ĝentileco estas la sekura distanco, kiun prudentaj homoj ne transpaŝas.(Maurice Chevalier, franca kantisto kaj aktoro,1888-1972)
gepatroj
Ankaŭ
en reĝa domo oni lernas kiel la simioj lernas; per tio, ke oni observas
la gepatrojn. (la brita kronoprinco Charles, nask. 1948)
grando
Grandaj homoj kutime nek estas grandaj nek homoj. (Werner Mitsch, germana aforismisto, nask. 1936)
heroo
Heroo oni povas esti ankaŭ sen dezertigi la teron. (Nicolas Boileau-Despreaux, franca verkisto, 1663-1711)
historio
Ne fusilkugloj kaj generaloj faras la historion, sed la amasoj. (Nelson Mandela, sudafrika politikisto kaj Nobel-premiito)
honoro
Estas pli bone esti honorinda nehonorito ol honorita nehonorindulo.(Mark Twain, usona verkisto, 1835-1910)
hundo
Hundo
spegulas la familion. Kiu vidis iam viglan hundon en grumbla familio aŭ
malĝojan en feliĉa? Grumblaj homoj havas grumblajn hundojn, dangeraj
homoj, danĝerajn. (Arthur Conan Doyle, angla verkisto, 1859-1930).
ineco
Se la viro ne rajtas evoluigi sian inecon, li fariĝas kvareĝa ŝraŭbŝlosilo.(Marianne Sägebrecht, germana aktorino, nask. 1945)
infero
La infero, tio estas ni mem. (T.S. Eliot, angla verkisto , 1888-1965)
La vojo al la infero estas pavumita per bonaj intencoj. Dante
inoj
La vivo sen inoj estus
teda kaj sen enhavo. Sed kial Dio donis al ili la parolkapablon? Se ili
estus mutaj, oni povus ami ilin multe pli. (Gerard Depardieu, franca
aktoro, nask. 1948)
Inteligentaj inoj havas milionojn de malamikoj: la stultajn virojn. (Renate Schmidt, germana politikistino, nask. 1943)
Tiom longe, kiom la ungolako ne sekiĝis, ino fakte estas sendefenda. (Burt Reynolds, usona aktoro, nask. 1936)
ĵaluzo
Ĵaluzo entenas pli da memamo ol amo. (Francois de La Rochefoucauld, franca verkisto 1630-1680)
komiko
Nenio estas pli komika ol la malfeliĉo (de la aliaj kompreneble). Samuel Beckett, irlanda verkisto kaj Nobel-premiito, 1906-1989
komputilo
La
malsimpatia je komputilo estas, ke ĝi povas diri nur "jes" aŭ "ne", sed
ne "eble"(Brigitte Bardot, franca aktorino, nask. 1934)
kredo
La kredo pri pli bona futuro estas la plej potenca malamiko de la nuna libero. (Aldous Hŭley, brita verkisto (1894-1963)
kverelo
Kverelo inter negocaj partneroj estas pli terura ol eksedziĝo. (Gerd Bucerius, german eldonisto (1906-1995)
laboro
Pravas, ke la laboro ankoraŭ neniam iun mortigis. Sed kial riski ĝin? (Ronald Reagan, 40-a prezidanto de Usono, nask. 1911)
malamo
La malamo estas amo, kiu malsukcesis. (Soeren Kierkegaard, dana teologo kaj filozofo, 1813-1855)
malamikoj
Amu viajn malamikojn, ĉar ili diras al vi viajn erarojn. (Benjamin Franklin, usona sciencisto kaj ŝtatoficisto, 1706-1790)
malfeliĉo
Malfeliĉo fariĝas feliĉo, se oni jesas ĝin. (Hermann Hesse, germana-svisa verkisto kaj Nobel-premiito, 1877-1962)
melankolio
Melankolio estas la plezuro esti malĝoja. (Victor Hugo, franca verkisto, 1802-1885)
mensogo
La
mensogo estas kiel neĝbulo, ju pli longe oni forrulas ĝin, despli
granda ĝi fariĝas. (Martin Luther, germana reformatoro, 1483-1546)
mezkvalito
Estas pura disipo de tempo fari ion mezkvalitan. (Madonna, usona kantistino kaj aktorino, nask. 1958)
miro
Oni miru pri tio, ke oni ankoraŭ povas miri pri io. (Francois de La Rochefoucauld, franca verkisto, 1613-1680)
mino
Libroj
estas nura rubaĵo. La esenco estas la renkontiĝo kun la lingvo. La
verkisto estas minmetiisto: Li jam troviĝas en aliaj marregionoj, se la
minoj eksplodas. (Ernst Jünger, germana verkisto kaj filozofo,
1895-1998)
modo
Modo
estas la imito de tiuj, kiuj volas diferencigi sin, de tiuj, kiuj ne
diferenciĝas.(Karl Lagerfeld, germana modisto, nask. 1938)
mortbato
movado
Movado,
kiu limiĝas je filozofoj kaj honoruloj, neniam vere povas gajni
politikan influon. Estas maltro da ili. (George Bernard Shaw,
anglo-irlanda verkisto kaj Nobel-premiito, 1856-1950)
morto
La unua kondiĉo de la senmorteco estas la morto. (Stanislaw Jerzy Lec, pola peto kaj satirikisto, 1909-1966)
murdo
Sendube okazis perfektaj murdoj; alikaze oni scius ja ion pri ili. (Alfred Hitchcock, brita filmreĝisoro, 1899-1980)
negocoj
La
poeto konstruas aerajn kastelojn, la legantoj loĝas en ĝi kaj la
eldonisto enkasigas la lupagon. (Maksim Gorkij, rusa verkisto,
1868-1936)
nomo
Nomon oni havas, se oni devas forlasi la titolojn, ĉar ili malgrandigus.(Sigmund Graff, germana verkisto (1898-1979)
nulo
Jam la matematiko montras, ke oni ne neglektu la nulojn. (Gabriel Laub, pola-ĉeĥa verkisto, nask. 1928)
oldiĝo
Oldiĝantaj homoj estas kiel muzeoj: Ne la fasado gravas, sed la trezoroj interne. (Jeanne Moreaŭ, franca aktoro, nask. 1928)
pacoErinaco estas la bildo de armita paco. (Wilhelm Busch, desegnísto kaj verkisto, 1832-1908)
La kapablo, kiun la homoj plej ŝatas, estas la pagokapablo. (Oskar Blumenthal, germana verkisto (1852-1917)
Neniam la mondo povas pardoni al tiuj, kiuj ne kulpas. (Stanislaw Jerzy Lec, pola lirikisto kaj satiristo, 1909-1966)
Ĉiuj inoj fariĝas kiel siaj patrinoj, tio estas ilia tragedio. Neniu viro fariĝas kiel lia patrino, tio estas lia tragedio.
(Oscar Wilde, irlanda verkisto, 1854-1900)
petolemo
La malserioza petolemo estas protesto kontraŭ la firme starigita kaj mense obtuziga ordo de la mondo, ribelo de la homa animo kontraŭ la prizono, kiun ĝi mem konstruis al si. (Peter Bamm, germana verkisto, 1897-1975)
profesio
Profesio estas la spino de la vivo. (Friedrich Nietzsche, germana filozofo, 1844-1900)
profito
La profitoj kreskas, sed la homoj falas. F.W.Seiwert
progreso
La memkonteteco estas la ĉerkkovrilo de ĉia progreso. (Philip Rosenthal, germana entreprenisto, nask. 1916)
prudento
Prudento sen sento estas malhumana, sento sen prudento estas stulteco. (Egon Bahr, germana politikisto, nask. 1922)
respondeco
Estas
multaj vojoj fuĝi respondecon, fuĝo en la morton, fuĝo en malsanon kaj
fuĝo en la stultecon. La lasta vojo estas la plej sekura kaj plej
simpla, ĉar eĉ inteligentaj homoj pli proksimas al tiu celo, ol oni
supozus. (Arthur Schnitzler, aŭstria verkisto, 1862-1931)
revo
Se
iu sole revas ion, restas revo. Sed, se ni ĉiuj kune revass tiun
revon, jen ĝi fariĝos reala. (Helder Camara, brazila teologo, nask.
1909)
revolucioj
Revolucioj estas la lokomotivoj de la historio. (Karl Marx, germana filozofo kaj ekonomo, 1818-1883)
saĝo
Ĉiu saĝo estas lanta. (Christian Morgenstern, germana verkisto (1871-1914)
spegulo
La
plej horora eltrovo esta la spegulo. De kie la homoj prenas la forton,
rigardi sur ĝin? (Brendan Behan, irlanda dramisto, 1923-1964)
Necesas sperto al tio kisi kvazaŭ kiel komencantino. (Zsa Zsa Gabor, hungara usonana aktorino, nask. 1917)
suno
Estas
pentristoj, kiuj transformas la sunon en flavan makulon. Estas aliaj,
kiuj danke al la arto kaj la intelekto, transformas flavan makulon en
sunon. (Pablo Picaso, hispana pentristo, 1881-1973)
ŝuoj
timo
Ne estas limoj. Ne por la pensoj, ne por la sentoj. La timo faras limojn. (Ingmar Bergmann, sveda reĝisoro, naskita 1918)
trodikeco
Diki estas mondkoncepto. (Kurt Tucholsky, germna verkisto, 1890-1035)
turistoj
La plej multaj turistoj estas kiel junaj hundoj. Ili priflaras ĉion, sed lernas malmulte ĉe tio. (Ernst R. Hauschka, germana aforismisto, nask. 1926)
vegetaranoj
Se buĉfabrikoj havus vitrajn murojn, ĉiuj homoj estus vegetaranoj. (Paul Mc Carthney, angla muzikisto, nask. 1942)
La posedo de la vero ne estas terura, sed teda, kiel ĉiu posedo. (Friedrich Nietzsche, germana filozofo, 1844-1900)
Mi neniam kredis la potencon de la vero. Sed estas jam multe, se oni scias, ke ĉe samaj kondiĉoj la vero pli fortas ol la mensogo. (Albert Camus, franca verkisto kaj Nobel-premiito, 1913-1960)
vesto
La pulovro inon vestas bone, se la viroj ne plu povas spiri. (Zsa Zsa Gabor, hungara usonana aktorino, nask. 1917)
viro
Edziĝinta
viro povas fari, kion li volas, se lia edzino permesas tion. (Georg
Bernard Shaw anglo-irlanda verkisto kaj Nobel-premiito, 1856-1950)
La
viroj sendube estas pli stultaj ol la viroj. Aŭ oni jam iam aŭdis, ke
ino edziniĝis pro la belaj gamboj? (Micheline Presle, franca aktorino,
nask. 1922)
La
moderna virino konas la diferencon inter aŭtopneŭo kaj viro. Pneŭo devas
havi almenaŭ milimetron da profilo, viro ne. (Lis Fitz, germana
aktorino, naskita 1951)
La mondo estas plena de viroj, kiuj estas mutaj sen scii tion. Ili parolas, kvankam ili ne havas ion por diri, kaj ili aŭdas, sen kompreni. Kiom da malfeliĉaj inoj devas vivi kun tiaj viroj! (Juliette Greco, franca kantistino, nask. 1927)
Vere granda viro nek distretas vermon, nek rampas
antaŭ imperiestro. (Benjamin Franklin, usona ŝtatoficisto kaj
sciencisto, 1706-1790)
virino
La logiko de virino baziĝas sur la konvinko, ke nenio neeblas. (Maurice Chevalier, franca kantisto kaj aktoro, 1888-1972)
Virino pardonas neniam, se ŝi devas pardoni ion. (Maria Schell, aŭstria aktorino, nask. 1926)
virtoj
Al kelkaj homoj mankas nur kelkaj malvirtoj, por esti perfektaj.(Marie de Sevigne, franca verkistino,1626-1696)
vivo
La familia vivo estas atako kontraŭ la privata vivo. (Karl Kraus, aŭstria verkisto, 1874-1936)
La vivo estas simple unu damnita afero post la alia. (Elbert Hubbard, usona eseisto, 1856-1915)
vodko
Vodko faras el ĉiuj homoj rusojn. (Ivan Rebroff, germana kantisto, nask. 1931)
vorto
Sola
vorto povas montri la ĝustan vojon. Dua maltrankviligas, tria
panikigas. Ekde la kvara regas absoluta konfuzeco. (Eugene Ionesco,
franca dramisto, 1909-1994)
