Cezarismoj
de A ĝis Z
-daŭrigata-
Adiaŭo
Ĝis nerevido!
Amiko
Li havas du specojn de amikoj en la mondo: doktoron X kaj profesoron Y.
Kara amiko, mi havas problemon, mi bezonas vian monon.
Amo
Amparo estas ginkofolio.
Romantika amo estas, se blua delfeno en sunsubiro enamiĝas en buntan papilion.
Enloĝanto de fridujo ne povas imagi, ke ekzistas la amo.
Prefere esti amata stultulo ol neamata saĝulo.
Arto
Bruarto ne estas Mozarto.
Analfabeto
Estas du specoj de analfabetoj: analfabetoj kaj eldonistoj.
Astrologio
Moderna astrologio: Diru al mi, kiu estas via mastro, kaj mi diras al vi, kiu estas via astro.
Banko
Sur benko oni sidas, en banko oni insidas.
Blovofloro
Aĉetu al mi blovofloron!
Cezar
Pri la fino de Cezaro: Post tri jaroj ĉiuj murdistoj de Cezar ne plu vivis.
Ne donu al Cezar, kio estas por la cezaroj.
Venis, vidis, venkis - poste mortis.
Ĉielo
La kristana ĉielo estas promeso neserioza.
Diablo
Sinjoro Sulfuro.
Donaco
Sin fordonaci, ĉu la nova truko de oportunistoj, kiuj ne havas monon?
Eldonisto
Verkistoj verkas, legantoj legas, kaj la eldonistoj ĝenas ilin ĉe tio.
Emancipiĝo
Certaj inoj bezonas viron nur ĉiun trian semajnon dum tri minutoj.
Esperanto
Esperantisto estas homo, kiu esperas ion.
Esperintisto, estas iu, kiu jam perdis la esperon.
Esperontisto, estas tiom senespera homo, ke li devas esperi ankoraŭ esperi iam.
Fantazio
Ĉio estus pura fantazio, eĉ mi mem, se mi ne estus reala.
Faro
Fari kaj fari ne estas la samo. Kion faras elstarulo ĉiam estas bona, sed kion faras negravulo estas ĉiam dubema, egale kiom ajn bona ĝi eble estas.
Fido
Homo, kiu ne fidas pri si mem, fidas aŭ pri siaj titoloj aŭ pri organizoj.
Fiŝo
Popolaj fiŝfestoj povas esti gajaj- se oni ne estas fiŝo.
Fosilo
Fosi per fosilo en fosaĵo pro fosilio.
Floro
Blua floro de sopiro, mi ja estas via viro.
Fundamento
La bazo de la fundamento estas la fundamentbazo.
Futuro
La futuro estas trompa lumoturo.
Frido
Enloĝantoj de fridujoj ofte miras, ke ekstere brilas la suno.
Fundamento
Verda krokodilo pensas, ke la fundamento de Esperanto estas netuŝebla.
Virgulinoj kaj la Esperantofundamento estas netuŝendaj.
Gramatikisto
Gramatiklemulo
Havado
Ĉu havi edzinon? Do, sklavinon?
Plej pravas, kiuj plej havas.
Tiuj, kiuj havas jam tro multe, volas havi la restaĵon aldone.
Ino
Certaj inoj bezonas viron nur ĉiun trian semajnon dum tri minutoj.
Kelkaj inoj estas papilioj, kiuj revenas kaj foriras, kiam plaĉas al ili
Ulino ne estas ripina virino, sed nedubebla ina persono.
Irado
Kiu ne ekiras, ne alvenas.
Kabe
Antaŭ ol oni kabeiĝas, oni kutime krokodilas.
Kabe: Li venis, vidis, venkis kaj forkuris.
Ho Kabe! Kabe!! Kabe!!! Kaaaaaaabe!
Kabe ne revenis, sed mi.
Karnavalo
Intervalo kaj karna valo.
Klaĉo
Kiu estas klaĉulino? Malbona eldonisto.
Kliko
En klikoj kaj klanoj kolektiĝas civitanoj.
Komitato
Mi invitas vin, korfrato, al la nova komitato.
Kongresparolado
Kongresparolado: la arto diri nenion.
Kriado
Ne tiu, kiu krias, ofte plej fias.
Kristnasko
La kristnasko ja ne fias, nur Jezuĉjo ĉiam krias.
Mi
Vi estas atomreaktoro, se vi konsciiĝas pri tio.
Mio sen mi estas iluzi'.
Mono
Diru, kiom da mono vi havas, kaj mi diras al vi, kiu vi estas.
La mondo estas bordelo, en kiu oni devas aĉeti la amon.
Morto
Aŭ mi vivas aŭ mi mortas.
Morta vi povas pasi limojn, sen pasorto ne.
Pri la morto mi povos cerbumi en la tombo, kiam mi havos sufiĉe da tempo por tio.
Post la morto ĉiuj estas samaj? Tute ne! Kelkaj vivas plu.
Monumento
Sur monumentojn fekas la birdoj.
Moralo
Plej multe da moralo ekzistas tie, kie neniu parolas pri ĝi.
Nubo
Kiu serĉas en rubo, tiu ne havas tempon por nubo.
Enĉiele flugas nubo, ĉu produkto nur de l' rubo?
Ordono
Ne tro ofte intu aŭ ontu, prefere antu!
Paco
Pacon krei sen perei.
Papilioj
Papilioj revenas kaj foriras, kiam plaĉas al ili.
Parolo
Ju pli glate vi parolas, despli fie vi rolas.
Pasporto
Sen mano eblas vivi, sen pasporto ne.
Perlo
Ne ĉiu Perla estas perlo.
Poemo
Poemoj estas plumoj kaj transportŝipoj.
Poeto
Romantika poeto estas blua anĝelo, kiu kisas per blua inko anĝelojn, kiuj nur en lia blua kapo ekzistas.
Posedo
Neposedeblaj kaj tial precipe belaj: sapvezikoj kaj nuboŝafoj.
Prezidanto
Prezidanto
estas persono, kiu volonte sidas dum serena vetero en belvedero antaŭ
bela kastelo por rigardi de tie la mondon el sekura birdoperspektivo.
Prizono
Prizonoj estas homakvarioj.
Prostituitino
Hirundoj trotuaraj.
Trotuartretadulinoj.
Prudentulo
Prudentulo devas ŝajnigi sin stulta, stultulo ne devas fari tion.
Rabisto
Rabisto ŝtelas kutime tion, kion jam aliaj ŝtelis.
Relativeco
Post sukcesa kariero vermoj manĝos vin en tero.
Kun sako kaj pako, aŭ en lako kaj frako.
Ridado
Ridado estas subfosiga kaj liberiga, ĉar ĝi forigas la timon.
Sako kaj pako
Diris la lakulo al la lakeo, ke li metu la frakon en la pakon kiel sakon.
Sankta Nikolao
Sankta estu Nikolao, sed ĉu pli sankta ol la kolao!?
Sankta Nikolao estas sentimentala alkoholulo en ruĝa mantelo, kiu timigas la infanojn, kvankam li alportas koruptigajn donacojn.
Sankta Nikolao estas sezonlaboristo.
Sapveziko
Neaĉeteblaj kaj tamen belaj: sapvezikoj.
Scio
Soni ne scias, tio fias.
Kion li ne scias, fias.
Fias tio, kio dias.
Sulko
Ni fosu nian sulkon, sed ne tro profunde.
Stulto
La plej grandaj stultuloj scias plej multe.
Sekretario
Ĝenerala Sekretario estas sekretario kiu en sia sekretariejo, kvazaŭ generalo, seka kiel kreto plektas sekretan reton.
Skizofrenio
Li estas skizofrenezulo – li pensas estia azeno kaj mulo.
Sklavo
Ne estu tiom agresiva kaj envia, sklavo! Akceptu, ke mi estas via Dio.
Soldato
Morta soldato ne mordas.
Sopiro
La blua floro de la sopiro.
Stulteco
Neniu tiom stultas, ke ne iu troviĝus, kiu ne ankoraŭ iom pli stultas ol li.
Ĉio finiĝas, nur la stulteco universa ne.
Sulko
Ni fosu nian sulkon, sed ne tro profunde.
Temo
Se vi estas jam sen temo savos vin la parolemo.
Trezoro
Ŝia trezoro: briliantoj kaj oro! Lia enkoro: la bankotrezoro.
Trompo
Ju pli pompa des pli trompa.
TV-o
Penslibera zono kun grandaj kvotoj.
Verkado
Elpensi ĉion, eĉ sin mem.
Verkisto
Konsilo al verkistoj: Torturu la frazojn, ne viajn legantojn.
Verkisto, ne estu vortteroristo!
Viro
Ŝi: Viro, kiel ridinda, tio sonas.
Troigita virmalamo por virinoj estas dramo.
Vojo
Ne regi kaj ne ŝafbleki - jen la vojo al pli bona vivo.
La vojo estis la celo.
