Dek konsiloj

de Jefferson
1. Prokrastu neniam ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
2. Ne trudu al alia persono laboron, kiun vi mem povas plenumi.
3. Ne elspezu monon pli frue, ol vi ĝin posedas.
4. Aĉetu neniam tion, kion vi ne bezonas.
5. Evitu la fieron, ĝi malutilos vin pli multe, ol la malsato, soifo kaj malvarmo.
6. Neniam bedaŭru, ke vi tro malmulte manĝis.
7. Kion vi faras, faru volonte.
8. Ne maltrankviliĝu pri malbonoj, kiuj okazos neniam.
9. Rigardu la aferojn ĉiam de ilia bona flanko.
10. Kiam vi koleras, kalkulu ĝis dek, antaŭ kiam vi parolos; se vi estas tre kolera, kalkulu ĝis cent.
Trad. Dro Kabe
Rimarko: Thomas
Jefferson (1743-1826) estis la tria prezidento de Usono, tre influa en
la usona historio, precipe por la sendependiĝo de Usono de Britio.