Cezar

La fino de Vincent van Gogh


"La vero estas, ke surtere neniu povis helpi al mi." Heinrich von Kleist


En la jaro 1890, komence de julio veturis Vincent van Gogh la lastan fojon al Parizo por viziti sian fraton Theo, kiu subtenis lin jam dum pluraj jaroj financie kaj morale. Sed Theo kun sia edzino havis mem grandajn zorgojn. Lia fileto estis malsana, li bezonis monon kaj alian loĝejon kaj li ne sciis kiel iros plu en sia profesia pozicio kiel artkomercisto en la firmo de siaj labordonantoj Boussot kaj Valadon, kiuj trakas lin arogante kiel domserviston. Pro ĉio tio regis enorma maltrankvileco en la domo.Vincent, kiu tie mem akceptis tro da diversaj pentristoj, estis konsternita pri la situacio. Li reveturis laca kaj ekscitita al la vilaĝo Auvers-sur-Oise.

Tie li skribas al lia frato en letero: "Post mia reveno ĉi tien mi estis ankoraŭ tre malĝoja kaj sentis ankaŭ sur mi mem la tempeston, kiu minacas vin. Kaj en plia letero li skribas: ...kaj tio estas ĉio, aŭ almenaŭ la plej grava, kion mi povas diri al vi en tiu sufiĉe kritika momento. Momente, kiam la rilato inter komercistoj kaj bildoj kun mortaj artistoj kaj komercistoj kun bildoj de vivantaj artistoj estas tre streĉita.

Kaj mia propra laboro, nu, mi riskas la vivon ĉe tio kaj mia menso je duono estas finita- bone- sed vi, kiel mi scias tion, ne apartenas al la homkomercistoj, kaj vi povas, kiel mi trovas, defendi konvinkon kaj agi vere humane- sed kion oni faru?"

Spite al sia malespero Vincent laboras plu. Li pentras kvar grandformatajn bildojn, unu el ili estas la "korvoj super la tritikokampo", kiun li pentris de la 7-a ĝis la 10-a de julio en la jaro 1890.




Kion tiu morna bildo kaj multaj aliaj antaŭsignoj jam lasis diveni, okazis je la 27-a de julio de la sama jaro; tamen neatendite por ĉiuj, kiuj havis kontakton al Vincent.

Emile Bernard al Albert Aurier: "Efektive li iris je dimanĉo vespere en la pejzaĝon antaŭ Auvers, demetis sian pentristan stablon al fojnostako kaj tiam pafis post la kastelo per revolvero al si mem. Sub la forto de la skuiĝo li falis teren (la kuglo enpenentris sub la koro), sed li denove ekstaris trifoje sinsekve, por reiri al la gastejo, kie li loĝis." (Ravoŭ, Place de Marie).


la gastejo Ravoŭ en Auvers, en kiu Vincent dum sia restado en Auvers loĝis kaj ankaŭ mortis. La gastejestro sidas tute maldekstre. Lia filino, kiun Vincent trifoje portretis, staras en la enirpordo. La foto ekestis ĉirkaŭ 1890)


Adeline Ravoŭ (1953): "Ni staris antaŭ la dompordo por kapti iom da freŝa aero, kiam ni fine vidis veni lin; senvorte, kiel ombro li preteriris nin. Per grandaj paŝoj li iris tra la gastejo kaj supren en sian ĉambron. Estis jam sufiĉe malhele, kaj nur mia patrino rimarkis, ke li tenis unu el siaj flankoj, kvazaŭ li havus dolorojn. Tuj poste ŝi diris al mia patro: "Rigardu foje, mi supozas, ke sinjoro Vincent fartas malbone." Mia patro iris supren. Li aŭdis ĝemojn. Ĉar la ŝlosilo enestis, li iris en la ĉambron. Sinjoro Vincent kuŝis sur la lito. Li montris sur sian vundon kaj diris, ke li esperas ke ĉifoje la pafo ne preteriris."

Oni vokis la lokan kuraciston kaj lian amikon, doktoro Gachet. La kuracistoj pansis lin, sed ne povis forigi la kuglon. Vincent sidis la tutan tagon en la lito kaj fumis sian ofte pentritan pipon. Li mortis en la matenaj horoj de la 29-a julio en ĉeesto de lia afliktita frato Theo, kiun Vincent verŝajne volis helpi per sia memmortigo, ĉar ja bildoj de "mortaj artistoj" pli bone vendiĝas ol tiuj de vivantaj. Lia bonkora frato, kiu tre amis sian fraton, tenis lian manon kaj aŭskultis liajn lastajn vortojn: "Mi dezirus, mi povus tiel morti!"



 la mortĉambro en la gastejo Ravoŭ en Auvers


Vincent van Gogh havis nur 37-jarojn, kiam li mortis. Doktoro Gachet desegnis lin sur la mortolito.



Vincent van Gogh sur la mortlito, de dr-o Paul Gachet, 29-a julio 1890


Ĉar la katolika pastro de Auvers ne disponigis la mortulĉaron por la memmortiginto, oni prizorgis ĝin el najbara komunumo. Vincenton oni entombigis sur la tombejo deAuvers, alte super la tritikaj kampoj kaj sub blua ĉielo.


Librokonsilo: Irving Stone: "Vincent van Gogh: vivo en pasio"