David Hockney

David Hockney - sepdekjara

Enbasene

kun moderna arto


David Hockney estas unu el la plej multflankaj kaj plej ŝanĝiĝkapablaj pentristoj de nia tempo Je la 9-a de julio li fariĝis sepdekjara

Oni neniam fidu al la akvo ĉe Hockney. Ju pli longe oni rigardas ĝin des malpli oni vidas por ekzemplo basenon, por tio oni ekvidas abstraktajn bluajn pentraĵojn, kies lianecaj formoj foje memoras pri Dubuffet, foje pri Matisse aŭ pri la usonaj kolorkampaj pentristoj. Estas senhistoriaj abstraktaj pentraĵoj, en kiujn sekrete ensteliĝis nudaj korpoj.

La viro, kiu ekde 1964 kontrabandis la nudulojn en la usonan postmilitan modernan arton, kiu infektis la patosan abstraktigon de siaj pentristaj kolegoj kun brita poparto kaj siaj aŭtobiografiaj obsedoj, venis el Anglio. Davis Hockney havis 27 jarojn, kiam li transloĝiĝis al Kalifornio, li estis studinta je la Royal College of Art, kune kun la pentristo R.B. Kitaj, kiu verkis pli poste, ke la amafero de Hockney kun Los -Anĝeloso havis antaŭ ĉio alia du kaŭzojn: „Los-Anĝeloso tiel diferencis disde Anglio, kiel loko nur povas diferenci disde ĝi. Kaj kiel lia amiko Isherwood foje diris pri Berlino: „Los-Anĝeloso, tio signifas „junajn virojn.

Alie ol en la pruda klimato norde de Anglio, kie Hockney plenkreskiĝis en modestaj rilatoj, en Kalifornio multaj aferoj estis rigardataj multe pli malstreĉitaj kaj entute pli malbutonemaj. La „Beach Boys“ ĝuste estis eldonintaj „Surfin' Safari“ kaj Hockney restis kaj pentris la unuajn ikonojn de la Bechboy- kaj basenkulturo. Li pentris nudajn virojn en la duŝo kaj ĉe baseno, kiu aperas foje pli kiel privatigita mareto, foje pli kiel legitima postsekvaĵo de la turka banejo. La baseno fariĝas ĉe Hockney moderna usona paradizĝardeno, jam antaŭ ol filmoj kiel tiuj de Mike Nichols „The graduate“ faris ĝin al tio, kie oni tiam vidis Dustin Hoffman salti en basenon kaj post surreala kaj bonega scenŝanĝo - retroviĝanta en la lito de sia amatino. Precize rigardate, la insignoj de la kalifornia antaŭurba feliĉo – kun bangalo kaj baseno, kameno kaj Ford Mustang estis ja petvokado al la vakerromantiko, kiu paliĝis kun la urbanizado de Los-Anĝeloso. La kameno estis la kampadeja fajro, la Ford Mustang estis la ĉevalo kaj la baseno la abstraktigo de akvejo. Kaj Hockney senŝeligis ties promesojn.

Alie ol ĉe Hopper apenaŭ melankolio troveblas en la pentraĵoj pri la moderna vivo ĉe Hockney, sed eble ja trohejtita erotika laceco – eĉ pri la portreto pri detruita kunvivo de la geo „Mr and Mrs. Clark“, kiun Hockney pentris en la jaro 1970 kaj kiu post la finita pentrado baldaŭ disiĝis. Li iam diris, ke li estas konvinkita pri tio, ke lia pentraĵo estis la startilo de tiu disiĝo. Hockney tradukis en tiu pentraĵo la psikologion de la Eduard Manet-bildoj pri geoj fremdiĝintaj reciproke, en la eraon de la Flokati-tapiŝoj kaj de la florpovaj pantalonoj, kiuj de la genuo trompete plivastiĝis suben - kaj li samtempe ironie montras la malnovajn rolmodelojn. Anstataŭ la viro la virino staras, la viro sidas kaj rigardas parte paŭte kaj parte alloge el la pentraĵo, dume liaj nudaj piedoj kramfe streĉite ungokaptas la Flokati-tapiŝon. Estas tiuj akraj detaloj, kiuj zorgas por tio, ke la pentraĵoj de Hockney aspektas tiel elektrizitaj. Kaj eĉ la en-angulaj dormemaj vertagoj, kiujn Hockney volonte pentras, efikas ĉe ĉiu ĉi erotika troigo kiel la lupofantomoj de dormemaj hundoj en pentraĵoj el la rokoko, kiuj kiel dormantaj simboloj de fideleco malkaŝas la malfermecon de la herooj por ĉiu speco de aventuroj.


Hockney pentris neniam sen retrorigardo en la arthistorion. Jam tre frue li parafrazis Francis Bacon kaj Dubuffet, dum jaroj li eluziĝe laboris je Picasso. Lia plej fama pentraĵo „A bigger splash“ el la jaro 1968 estas propradire pentrita arthistorio. Oni vidas kalifornian bangalon kun baseno kaj ĉio ĉi efikas kulisece glata kaj nereala: Pale blua areo prezentas la basenon, la bangalo malantaŭe aspektas kiel pentraĵo de Barnett Newmans, al tio kiel arthistoriaj dentpurigiloj du Matisse-palmoj pikece metitaj en la pentraĵon. Sed tiam furiozadas en la glata bluo de la baseno blankaj penikŝprucaĵoj kiel filmĝenado, kvazaŭ iu ĝuste kun laŭta knalo estas saltinta en la akvon.

Tute pentradoteknike tiu kontrasto inter la perfekte blulakita surfaco kaj la sovaĝa individua gesto de la mano estas komento je la bazaj pentristaj skoloj, kiujn Hockney trovis en Usono: unuflanke la laveblaj surfacoj de la poparto kaj la kolorkampa pentrado kaj aliflanke la patoso de la abstrakta ekspresionismo kun siaj kolorelĵetigaj korpoekscesoj. La ekŝprucanta akvo efikas ĉe Hockney kiel atako al la maŝineca frido de arto, kiu rakontecajan kaj aŭtobiografiajn elementojn kiel eble plej multe forigis. La korpo, la individua sperto ĉi tie kun giganta ventra klakfrapo reaperas en la historio de pentraĵoj.

Je la fino Hockney estas tre kalifornia pentristo, almenaŭ pri tio, kio koncernas lian ĝojon sin denove eltrovi ĉiujn kelkajn jarojn. Kun la loĝlokoj li preskaŭ ĉiam ŝanĝas sian stilon - de Londono al Los-Anĝeloso, kaj por certa tempo en Parizo, de la dandecaj surrealismoj al la fotorealismo, al kubismaj spacoj kaj kolorintensegaj pejzaĝoj, en kiuj postardas la koloroj de Newmans. Hockney estas arkeologo de la pentroarto kaj de siaj formsekretoj, ne nur en sia libro „Sekreta scio“, sed ankaŭ en lia obseda maniero elrabi la arthistorion. La viroj, kiuj naĝas en la baseno, estas je la fino la perfekta bildo por la kunfando de la arthistorio kun lia propra vivo, por lia senfine novspeva formulado de aŭtobiografiaj travivaĵoj kaj la avidoj al la konservejo de formoj de la arthistorio. Kiel arta reto metiĝas abstraktaj formoj sub la pentritajn korpojn. Nun Hockney estas jam sepdekjara.

Laŭ Niklas Maak el la gazeto „Frankfurter Allgemeine“ (La ĝenerala de Frankfurt).

Tradukita de Donjo & Cezar