Propoliso
de Katharina Deutsch
Inteligenta dezajno I:
La ŝtelisto estis grimpinta trans la fendoplenan domomuron. Nokte, en la spuro de la delikata dia odoro, kiu metis sian liphararon en eskcititan tremadon. Antaŭ la eniro estis senbrue. Neniu venteto, nur je duono malfermita pordo, dormanta juna vira abelo. Kia okazo! Memgardeme la ŝtelisto rigardis en la nokton. Kaj tiam, kun avida decidemo: unu paŝo, du paŝoj kaj ankoraŭ plia. Jam kaptis lin la dolĉeca odoraĵo en la interno de malhela kaverno el mielo kaj rezino. La fino de la rakonto estas rapide rakontita. La vira abelo ekvekiĝis. La laboristinoj nun kuraĝis riski ĉion. Fulmrapida interbatalo. Sennombraj pikiloj traboris la korpon de la abelŝtelisto, kiu elspiris en tiu momento lastan fojon. Musomorto.
Sed kion fari kun la kadavro? Baldaŭ ĝi ekfetorus sur ilia antaŭporda mato. Naŭzigaj mikroboj ektroviĝus kaj minacus la kolonion de la abeloj. Sed eltransporti oni ne povis la penetrinton, ĝi estis tro peza. Jen la laborabeloj komencis kovri la mortan korpon per viskoza gluaĵo. Tavolon post tavolo. Kun la rezino, kiun ili estis kunprenintaj de siaj ekskursoj al poploj, alnoj kaj ulmoj kaj kiun ili kunmiksis kun diversaj glandosekreciaĵoj al desinfektiga pasto nomata propoliso: „la gardisto antaŭ la urbo“.
Jam la egiptoj uzis la sterilizan rimedon por enbalzamigi siajn mumiojn. Esploristoj pruvis la grandan antibiotikan kaj antimicetan efikon de propoliso. Ĝi helpas kontraŭ tuta vico de malbonaĵoj, de akneo ĝis la interpiedfingra ekzemo kaj lastatempe kun perpleksigaj rezultoj estas uzata en la kanceroesplorado. Oni diras, ke abelbredistoj, kiuj maĉas propolison, atingas grandan aĝon. Tio atentigas pri la geriatrian efikon de la abela rezinopasto, tre verŝajne fidinda plilongigilo de vivo. Pli longtempe vivis kun propolishaŭto ankaŭ la violonoj de sinjoro Stradivari, kiu atingis la neatingitan sonbelecon de siaj muzikiloj interalie per la mastikado de propoliso sur la lignon. La abeloj uzas la paston tamen ne nur por la enbalzamigo de neŝatataj vizitantoj. Ili riparas per ĝi ankaŭ damaĝojn de la mieloĉelaroj. Kvankam abeloj estas rezistemaj kontraŭ frido, ja aero trablova povas pereigi tutajn abelkoloniojn.
Pri la abela artemo jam sciis la malnovaj grekoj kaj romianoj, verkis Georgo Frederiko Creuzer. „Simboliko kaj mitologio de la malnovaj popoloj“: „Kio venas de la abelo, tio nutras kaj konservas, sed ne ŝarĝas homon. Estis la unua nutraĵo de la pli pura antaŭmondo, la unua viktimo de la senkulpaj homoj.“
el la gazeto "Frankfurter Allgemeine", okt. 2007
