
Post ŝia mondĉampionada venko en libera stilo je 200 metroj ŝi formis per siaj fingroj en la naĝbaseno de Melburno koron; ĉe la konkurso je 400 metroj, en kiu ŝi same venkis, ŝi publiken salutis per mano, sur kies interna manplato legeblis kvar literoj: LOVE. La amsalutoj estis destinitaj al Luca Marin., jen ardokula stafetnaĝisto el Sicilio. La nacio kiel ĉiam estis tute ekscitita pri tiaj prezentadoj, se La Manaudou estas en la ludo. Ĉiuj grandaj francaj gazetoj montris grandajn bildojn pri tio sur siaj titolpaĝoj. Sed nun al la francoj certe tuj ĉesiĝis la inklino pri la amrilato de sia naĝista sportstelulino. La amrilato turnis sin al alia neatendita direkto por Francio ne ĝojiga. Lunde konatiĝis, ke Laure Manaudou forlasis haste-senprokraste sian trejngrupon en Canet kaj la longjaran trejniston Philippe Lucas kaj transloĝiĝis al la amiko en Turino. Reveno ne estas verŝajna. „Ŝi kunprenis sian katon“, diris Lucas lakone, „mi ne pensas, ke ŝi revenos.“ Lucas kaj Manaudou, tio estis jam de ekstere nekutima sporta rilato. Deveninte el Villeurbanne, la naĝistino estas belulino, kun longaj membroj, bronzkolora kaj kun belforma vizaĝo. Lucas 43-aĝa, aspektas kiel olda rokulo aŭ , nu do, kiel prostituisto. Li portas sian arĝente grizan hararon ĝisŝultre kaj glate kombite malantaŭen. Li havas suprajn brakojn kiel iam Schwarzenegger, li portas ampleksan oroĉenon ĉirkaŭ la kolo, diversajn brakringojn kaj ĉemizojn muskolmontrantajn. Dekkvarjare ŝi eliris el la gepatra domo kaj venis al li. Li fomis ŝin en la plej multflankan naĝistinon de la mondo. Antaŭ tri jaroj en Ateno ŝi gajnis kiel unua franca naĝistino en la sporthistorio la oromedalon (libera stilo je 400 metroj). De tiam Francio profunde kliniĝas antaŭ ŝi. Ŝi apartenas apud Zinedine Zidane kaj la tenisludistino Amélie Mauresmo al la plej popularaj francaj sportistoj. Intertempe ŝi enspezas kiel varbofiguro laŭdire unu kaj duonan milionon da eŭroj jare.
La disiĝo trafis la nacion kiel ŝoko. En la prezidanta elekto ŝi estis la dua granda temo.La cirkonstancoj ankoraŭ estas malklaraj. Sed oni ne bezonas multe da fantazio, por ke oni interpretu la tuton kiel fuĝon. Lucas estas konata kiel krudulo. „Li volis havi pli ĉiutage“, skribis „L'Équipe“. Kiel la afero disvolviĝas ne estas certe. Laŭdire ŝi estontece trejnos ĉe ŝia amiko en Italio. Radikala paŝo kiel tiu verŝajne ne estos sen sekvoj, nur 15 monatojn antaŭ la Olimpiaj Ludoj en Pekino. Kelkaj antaŭdiras eĉ karieran krizon. Finfine en la naĝsporto ekzistas neskribita leĝo. Ĝi tekstas: Amo malrapidigas.
Laŭ FAZ
tradukis Donjo kaj Cezar