WHITY

Whity. Esperanto Volumo 1

Whity originas el Tuluzo kaj loĝas nun en Nottingham en Britio. Li ekaktivis en 1997, li multe evoluis dank' al helpo kaj subteno de multaj artistoj de la hiphopa movado (Kartel Omega) kaj daŭrigis sola kiel perkuta kaj sincera repisto. Dank' al sia amo por la muziko, kaj precipe por hiphopo, li fariĝis grandulo en la hiphopa movado…
Whity estas repisto, kiu marŝas inter la montoj, kun la verbo, vervo kaj realo. La universo de Whity estas tia: senfina marŝo, lukto por rememorigi ke la Homo ekzistas, la espero, la forto, la ribelo, la rezisto, la pasio, ensorbitaj kaj de mordema kolero kaj de subtilo. Lia hiphopo reinstruas al ni la respekton de la momento, en sento kaj fluo…

La tekstoj de Whity distingiĝas pro pensoj humanismaj, kiuj eldiras la valorojn de la aŭtoro, en kiuj li kredas: amo, respekto kaj frateco… aspirante je la grandaj universalaj temoj de la vivo, kaj Whity atingas nin en nia pleja profundo… Whity rimarkiĝas ankaŭ pro sia fideleco al pure subgrunda muzik-movado, sen misvojiĝo, li faras parton de tiu mita familio kiu ĉiam rigardas al horizonto, digne sed neeviteble, trafante la artiston kiu dormetas en ĉiu el ni. En lia hiphopo, lia flueco, lia frapa efiko al la kompreno, tiu ĉi batalo fariĝas nia. Ĝi iras en unu direkton, tiun de universaleco kaj de intimeco, sed kion aldoni al la beleco de la arta esprimado, krom la sento…
La unua projekto de Whity Touch2style Vol. 1 aperis en 2001 kaj kunigis repistojn kaj DĴ-ojn el inter Tuluzo, Parizo kaj Marsejlo. Tio estis la komenco de longa kariero kun pluraj aliaj projektoj, kiuj kolektiĝas per kunlaboro kun artistoj de la subgrunda hiphopa movado de Francio, Britio, Korsiko, Gvineo. Tiel aperis la diskoj Ten on Ten (en Britio 2004), Touch2Style Vol. 2 (2006). Aliajn projektojn li disponigis senpage en la reto… Interalie, aperis Esperanto Volumo 1, kiu rapide elĉerpiĝis, kaj plej laste estis eldonita albumo Poussieres d'etoiles (Stelpolveroj), distribuata tra la reto de gazetvendistoj en la tuta Francio.
Whity malkovris Esperanton tute hazarde, serĉante titolon por sia nova koncepto de maksi-Kodiskoj por reta distribuado. Li trovis jugoslavian poŝtmarkon de 1960 kun indiko Esperanto. En la reto li legis klarigojn pri Esperanto, kiu ŝajnis al li perfekta difino por la muzika projekto, ĉar por li muziko signifas internacian lingvon por interŝanĝi universale… Whity ankoraŭ ne kantas en Esperanto, sed ĉefe en la franca, foje miksite kun la angla…
Aŭskultu lian hiphopon: http://www.myspace.com/whityofficial
Whity por la infanoj de la mondo
Krome Whity laboras jam dum unu jaro pri la projekto Infanoj de la mondo (Mômes du monde). Ĝi celas helpi kaj subteni la infanojn kaj lukti kontraŭ la malfeliĉo de infanoj en la mondo — lukti por la espero, kaj protesti kontraŭ la malegaleco. Whity verkis verve kaj vigle por la infanoj, kiuj suferas kaj kies koroj sangas pro manko de amo, de paco kaj libereco. Li elvokas la infanojn soldatojn, la infanojn kiuj suferas bombadojn de kruelaj kaj senutilaj militoj, infanojn viktimojn de gravaj malsanoj nekuraceblaj, infanojn kiuj suferas pro naturaj katastrofoj, infanojn kiujn senskrupulajmonaviduloj devigas prostituiĝi, infanojn kiuj de plej juna aĝo devas trude labori, infanojn kiuj mortas pro malsato, infanojn kiujn oni vendas, ktp…..Tiu ĉi verko por lanĉi alarmon al la homaj koroj estas mesaĝo kontraŭ la egoismo de ĉiuj, kiuj faras nenion por tiuj infanoj, kaj per tiu projekto li volas alporti iom da amo kaj subteno al ili… En la projekto partoprenas aliaj artistoj, kiuj jam kunlaboras kun Whity. La kolektita mono estos transdonita al asocioj kaj organizoj kiuj agas en tiu kampo. Inter la repaj titoloj estos interludoj soŭlaj, slamaj, ĵazaj, gospelaj ktp… La diskon akompanos DVD kun raportaĵo, videoklipo, galerio de grafikistoj, poetoj kaj fotistoj.
Laŭ
li, Esperanto perfekte enkadriĝas en la projekto pro la tutmondiĝo de
la fenomeno, kaj li ŝatus havi partoprenon de Esperanto-artistoj
(laŭeble, infano) por fari interludojn en Esperanto, kaj Vinilkosmo
jam faris proponon al Karina, la filino de Ĵomart kaj Nataŝa. La diskoj
(20 mil ekz-oj) estos disvendataj tra la reto de gazetvendistoj. Sciu
pli:
http://www.myspace.com/momesdumonde.
de Vinilkosmo