KORE

" Tielas Vivo "



De post Kia Viv' (vkkd26) eldonita de Vinilkosmo en 2000, ni eble povis pensi ke Kore registrigis sian lastan kaj ununuran verkon, sed tiukaze ni ne estus kalkulintaj pri la vigla persistemo de la gvidanto kaj kantisto de la bando, Kris Spitzer, kiu tute ne perdis sian belegan voĉon sed atingas per ĉi tiu nova albumo nivelon vere sublime elstaran!

La stilo kaj la muzikistoj ŝanĝiĝis, kaj pro la renkontiĝo kaj la kreado de 13 titoloj laŭ varmtonaj sonoj kun la gitaristo François Tijou, alinome Fiks, startis projekto kiu, tre kontribuas al la riĉigo de la bonega sonaro de "Tielas vivo", krom la 6 titoloj ne eldonitaj dum la epoko de Kia Viv'.

Kris kompreneble ankaŭ estas la aŭtoro de ĉiuj tekstoj en Esperanto, krom tiu el poemo de Sara Török, kaj krom brila adapto de Roel Haveman de la fama "The show must go on" de la legendeca bando Queen kun muzikaranĝoj de la bretona muzikgrupo Tri Yan, kaj tio dank' al la afabla permeso de Queen Music LTD / EMIMusic publishing LTD.

Krom la 17 titoloj, vi trovos dulingvan version (E-o-franca) laŭ MP3-formato de "Promeso via", videofilmeton en MPEG de 5 minutoj kaj 15 titolojn karaokeajn same en MP3, por tiuj kiuj volas provi kanti kiel la majstro mem!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi:
http://www.vinilkosmo.com//vko/shop.php3?lng=e/

de Vinilkosmo