Martin & la talpoj

Martin & la talpoj: Pli ol nenio




Pli ol nenio

Tiu kompakta disko kompreneble estas multe pli ol nenio aŭ nur io, ĝi estas sendube majstroverko kaj ĝi devus aparteni en ĉiun seriozan kolekton de E-muzikaĵoj. Ĝi eltenas la komparon al multaj famaj rokgrupoj. La voĉo de Martin Wiese estas perfekte rokeca, oni havas la impreson kvazaŭ li faris neniam ion alian en sia tuta vivo ol produkti tiun mirindan muzikon. Mian gratulon ankaŭ al la teknikistoj, kiuj miksis kaj registris ĉion ĉi same perfekte.

En la MySpace-paĝo (MiaSpaco) oni povas legi, ke la kodikso estas nova projekto de la iama gvidanta voĉo de la grupo Persone, kiu dum multaj jaroj estis legendo de la Esperantomondo.

Martin & la talpoj (cetere bela nomo por bando) daŭrigas la mision de la fama grupo Persone: nome krei eksterordinaran akustikan, alternativan muzikon kun altvaloraj tekstoj en Esperanto. La lingvo Esperanto estis por Martin neniam io stranga, kiel oni ofte aŭdas de ne-esperantistoj, sed tute normala lingvo kiel ĉiu alia, al kiu li konatiĝis iam nur por hazardo, kaj tamen li baldaŭ malkovris, ke ĝi estas mirinda lingvo por fari poptekstojn. Martin & la talpoj estas pli-malpli la soloprojekto de Martin Wiese subtenata de diversaj amikoj-muzikistoj, kiuj helpas registri liajn kantoverkojn. Mi iom povas diveni sub kiaj komplikaj cirkonstancoj ekestis la KD, tial mi estas des pli impresita de la furora rezulto.
Martin estas ankaŭ membro de la bando Jetpilot . La nova kodisko estis elonita de Vinilkosmo meze de februaro en 2007. Ĝi entenas 12 originalajn kantaĵojn de Martin Wiese, plej ofte novdatajn, sed kelkajn li verkis jam por la iama bando Persone. La kodisko estas jam nun plia mejloŝtono de la E-muziko, ĝuo por la franduloj de l' rokmuziko. Ĝi aĉeteblas en laretvendejo de www.vinilkosmo.com/

Rigardu la videofilmon de la registrado, de la miksado kaj intervjuon en Tuluzo ĉe: http://artista.ikso.net/eurokka/

Grupmembroj

Martin Wiese
voĉo, akustikaj kaj elektrikaj gitaroj,
basgitaro, mandolino, perkutiloj

Aliaj muzikistoj:

Jonas Kempe/Rickard Gustavsson - drumo,
Fredrik Kempe - basgitaro) kaj elektra gitaro)
Fred Saboonchi - sintezilo,
Anders Grop - kontrabaso

Influoj: Aimee Mann, Teenage Fanclub,

Guided by voices, Elliot Smith, Sebadoh,
Game theory, Loud family, Weakerthans,
Maria mcKee, Devin Davis, Kerbdog, Rival Schools

Sonas kiel:Kial vi momente ne ĝuste aŭskultas min?

Muzikeldonejo:Vinilkosmo

Maniero de la eldonejo: Sendependa

Laŭ MiaSpaco de Martin Wiese,
tradukis kaj prilaboris Cezar