Enhavo

La Perdita Generacio (de Flo Martorell)
Eksenlime: La Perdita Generacio (de Cez)

***

LA PERDITA GENERACIO

VKKD 89 " Eksenlime "



La Perdita Generacio estas radikala, verda kaj senlandlima bando. 'Eksenlime' estas la dua disko de tiu muzikgrupo kiu, kvankam ĝi ekzistas jam de 1995 sub la sveda nomo Den Förlorade Generationen, malfrue ekkantis en Esperanto en 2003 okaze de la IJK en 2003, post ŝanĝoj en la personaro kaj eklernado de Esperanto.

La muziko de tiu albumo povas esti priskribata kiel akustika popolmuziko elnorda (gitaro, fluto, violono, kontrabaso, piano, klarneto, perkutiloj, akordiono), kaj ni povus klasifiki ĝin ankaŭ en la mondmuzikan ĝenron.

La baza kerno de la bando estas:
Tomas Q. Nilsson (Tomio),
la ĉefkantisto,gitaristo, klarnetisto,
kaj kunordiganto de la bando,

Anna Burenius (gitaro kaj kanto)
kaj Mathias Dalmose (violono).

La teamo de la bando estas nefiksita, laŭ la disponigeblecoj de la muzikistoj, kiuj povas ludi kaj sesope kaj triope.

La bando jam faris ne malmultajn koncertojn en Rusio (kie ili registriigs sian unuan 8-titolan viglostilan kodiskon) okaze de IJK 2004, kaj en Svedio, Pollando, Estonio, Nederlando, kaj Kubo.

La speciala flanko de iliaj kantoj precipe troveblas kaj respeguliĝas en la politika engaĝo de la bando en la alternativa ekologiista kaj Verda Movado de Svedio.

La enhavo de ĉi tiu 12-titola albumo estas tre varia muzike, kaj malgraŭ la temoj seriozaj kaj gravaj oni trovas certan akran, nigran kaj ironian humuron, kiel ekzemple en la titoloj "Pacon de Dio" kaj "Ĉiuj amegas Usonon".

'Eksenlime' estas albumo nekutima, kiu revokas nian konscion pri la aktualeco de la "planedo en danĝero", de la alternmondismo, kaj de la tutglobismo de la plej riĉaj ŝtatoj. Jen originalaj kaj trafaj eldiroj.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi:
http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php3?lng=e/
http://www.myspace.com/laperditageneracio

de Vinilkosmulo Flo MARTORELL

****

17.7.07

Eksenlime: La Perdita Generacio


Societo de vivantaj poetoj




Societo de vivantaj poetoj

teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson
teksterojn aldonis Di/Simono el Danio/Ksenia Libera Prilepskaja/Jonas Dalmose

//:Dmaj7 Em6 Gmadd9 Badd9sen3 A6 Em Gm6://
D F#m7/C# Bm A6 E G
Aadd9sen3 Em Gmadd9 D F#m7 Gmadd9
Badd9sen3 D Em G D A
Badd9sen3 A6 Em G
Badd9sen3 D Em Gm6


Kia surprizo revidi amikojn

resti tro longe - malevitebla efiko
atentema komenco
konvinkis la menson

Triangulo
ĉiangulo
vialangulo

Vidi vin kisantajn unu la alian
estis eble la plej bona parto
mirinda revido
mirinda amarto

Pomo maĉata – muziko de l' buŝo
ĝentila kaj forta kaj malseka la tuŝo
kial emus ni halti
sendube por salti

Triangule
ĉiangule
Vialangule

Vidi vin kisantajn unu la alian
estis eble la plej bona parto
mirinda revido
mirinda amarto
mirinda kongruo
belega vivparto

Malkutime
malkuntime
eksenlime



PS: Mi prezentas la tekston de la kanto "Societo de vivantaj poetoj" de la bando "La Perdita Generacio", ĉar la kanto simple tre plaĉas al mi, ĝi estas unu el miaj plej ŝatataj E-kantoj. (Orelvermo: kiel dirus por tio germano:) Sed ne nur la muziko estas bonega - ankaŭ la teksto, kiu iel ŝvebas duonon de metro super la tero, kun la enviinda facileco de aerbalono, lumjarojn for de la kutima malicemo inter tielnomataj E-poetoj, kiuj plej ofte estas nur majstroj pri intrigoj kaj klaĉo, sed kiel poetoj ne taŭgas.

Tiu kanto priskribas fakte ankaŭ idealan deziratan staton inter poetoj kaj homoj entute. Nu, tio estas por mi la kerno de la teksto. Ankaŭ utopioj ja jam vivas, ili estas ne nur idealoj, certe la membroj de La Perdita Generacio mem travivis jam tiajn renkontiĝojn inter poetaj kaj poeziemaj kolegoj. Tiajn maloftajn momentojn ni ĉiuj jam havis, la momentoj, kiam iu grupo de homoj reciproke sentas sin vere amikara pro komunaj celoj. Mi devas pensi tiurilate pri mia poeta kolego Blazio Vaha. Ofte tiaj sentoj estas tamen nur iluzioj, sed ne ĉiam.

Utopioj tute ne estas nur estonteco, ili jam vivas en kelkaj el ni, kaj se el tiaj fariĝas multaj, ekestas revolucio en la homaj rilatoj. (Cez)





La elektita teksto troviĝas sur la nova kodisko de la bando La Perdita Generacio, kiu por mi tute ne prezentas perditan generacion en la senco de la
verkistino Gertrude Stein. (Jen tre influhava persono de la usona literaturo, kiu uzis la esprimon laŭ mia scio la unuan fojon, por usonanoj kaj por eŭropanoj, kiuj perdis ĉian orientiĝon en fridiĝinta mondo de militoj kaj de ĉiutagaj perfortoj de la homaj rajtoj.)

Male,  al tia perdita generacio kia LPG - perdita por la frida nuna ŝtato kaj ties fridaj egoismaj sociaj imagoj - apartenos la amikara futuro.


Muzikaĵojn el tiu albumo vi trovas kaj en MiaSpaco kaj en la retejo de LPG mem.
Aĉetu kaj aŭskultu tiun albumon kaj miru kaj fieru pri tio, ke tiaj esperantisto-artistoj estas niaj kunuloj! Bonvenigu, salutu kaj subtenu tiun poezieman bandon, por ke ĝi restu por ĉiam en niaj vicoj...

malkutime,

malkuntime
kaj eksenlime!


verkis kaj kompilis Cezar

Atentigo: Pli aktualaj informoj ol ĉi tie troviĝas ĉiuj en la muzikblogo: ESPERANTOMUZIKO