
Jaques de Vaucanson, (1709-1782
Anase blekanta kaj iranta aŭtomato
Maŝinoj estigas jam delonge revimagojn ĉe la homoj, kelkaj eĉ furiozan entuziasmon
De Klaus PodakKonfidon kaj teruron maŝinoj kaŭzis de la komenco. Ili servis al la pliigo de potenco, estis eltrovitaj kiel helpiloj de la homoj, sed ili gastigis ankaŭ timigan potencon, fine validis kiel modeloj de vivestaĵoj mem. Bestojn kaj homojn oni vidis kiel maŝinojn. La mondo, la tuta universo prezentis sin dum certa tempo kiel maŝino. De bonvolema Dio eltrovita kaj konstruita. Tiam la imagoj ree renversiĝis: Maŝinoj, kiuj ja forigu la sklavlaboron, nun aperis subite kiel instrumentoj, kiuj faras el homoj sklavojn. Rainer Maria Rilke, la poeto, certe ne precipe dotita pri teknika talento, verkis ankoraŭ en la antaŭa jarcento: "Vidu, la maŝino: / kiel ĝi ruliĝas kaj sin venĝas / kaj nin misformigas kaj malfortigas." La fenomeno de la maŝino estis akompanata de eksterordinara fascino - rilate al bono kaj malbono.
Frapas la atenton, ke la nelimigitaj fantazioj , kiujn maŝinoj ekigis, bonvene kaj nebonvene, preskaŭ ĉiam estis elpensitaj de homoj, kiuj neniam en sia vivo estis konstruintaj maŝinon. Maŝinoj estigis do ankaŭ revajn imagojn, kiujn oni transformis al teorioj. La maŝinoj mem estas senkulpaj. Nur se homoj ekfunkciigas ilin, ili povas disvolvi neantaŭviditajn efikojn - en bona senco kaj en ne tiom bona senco. Ili povas utili aŭ damaĝi. Je tiu kuniranta ambigueco ĝia fascino estas bazita.
Sobra rigardo en ilian historion validas la penon. Jam en la vorto maŝino ni trovas la komencon de tiu tro kreskanta dusenceco. La "maŝino" devenas el la latina lingvo. Jen ĝi nomiĝas machina . La vorto estis uzata por sieĝa - kaj milita maŝino, por io, kio signifas aŭ venkon aŭ malvenkon, superforton aŭ neniigon, ion deziratan aŭ ion, kio minacas. La machina de la latinistoj signifis origine simple aparato, ion movi, ion levi supren aŭ ĵeti teren. La vorto devenas de la greka. Jen ĝi nomiĝas mechané (de kiu devenas ankaŭ nia vorto mekaniko). Gi signifas ankaŭ tie aparato, ilo. La laŭa verbo signifas: elpensi, produkti, intenci, prepari, uzi rimedojn aŭ peni. Ili estas ĉiuj priskriboj, kiuj klarigas ecojn de bonaj, engaĝitaj homoj, ekz. teknikistoj. Temas pri praktiko, ne pri teorio. Temas pri aĵoj kaj aparatoj, kiuj antaŭe ne ekzistis, pri objektoj, kiuj povas plibonigi la ĉiutagan vivon, kiuj kapablas ion, kion homoj ne kapablas. Temas pri la dissvastigo de homaj ebloj. Tute en ordo kaj bele. Sed tiam ekestas militmaŝinoj. Tiuj ne plu estas sendanĝeraj. Mechané origine signifis ankaŭ ruzon, estis uzata por helpiloj en okazoj de bezono. Gruoj kaj la fantazio ekfloras! - Ankaŭ teatraj aparatoj apartenis al tio.
La grekoj, kiuj ĉion novan tuj ĉirkaŭigis kun teorio ankaŭ pri la maŝinoj ne haltis. En libro pri la mekaniko, kiu estas atribuata al la filozofo Aristotelo (384 - 322 a.K.) la aŭtoro citas la verkiston Antifono kun la sekva frazo: „Per Techne (do tekniko, maŝinkonstruado) ni regas tion, al kio ni estas de naturo malsupera."

La sonĝo pri la perfekta aŭtomato plenumiĝis en la formo de mekanika anaso, kiun Jaques de Vaucanson konstruis en la 18-a jarcento
Grava je tiu difino estas certa sinretenemo. La homo ekz. ne estas vidata kiel maŝino, ne la besto, ankaŭ la mondo aŭ la universo estas liberaj de la suspekto en la realeco esti maŝinoj. Tiuj provoj de klarigoj estis donitaj pli malfrue. Ili estis konsekvencoj de la evoluitaj natursciencoj. Oni devas nur imagi al si, ke subite ekzistis horloĝoj, aŭtomatoj, kalkulmaŝinoj, tiam ankaŭ vapormaŝinoj kaj aliaj aparatoj, por kompreni, ke maŝinoj iam multe pli signifis ol nur aparatoj. Ili anoncis solvojn por la sekretoj de l' mondo.
La plej grava fondinto de ŝanĝinta pensado estis la franca filozofo René Descartes (1569 - 1650). Li disigis la korpon (res extensa) kaj la spiriton (res cogitans) tute, sed poste ne plu povis ĝuste kunmeti ilin. Tiu disigo ŝarĝas la sciencon ĝis nun. Tamen Descartes povis nun ekzerci korpojn sen troa antaŭjuĝo. Li diris ĉiam denove, ke la spirito estas grava por korpo, sed ke tiu funkcias ankaŭ sen spirito, eĉ se ne tiel perfekte kiel maŝino. En liaj "mediationes", (1641), li formulas memkonscie: Kaj tiel kiel horloĝo farita el dentradetoj kaj peziloj ne malpli precize obeas al ĉiuj naturleĝoj, se ĝi estas farita malbone kaj nur malbone anoncas la tempon, kvankam ĝi ĝenerale laŭas al la deziroj de la artisto, tiel mi rigardas ankaŭ la homan korpon kiel specon de maŝino, kiu estas farita el ostoj, nervoj, muskoloj, vejnoj, sango kaj haŭto, tiel aranĝita kaj kunigita, ke ĝi, eĉ se ne ekzistus animo en ĝi, tamen plenumus ĉiujn tiujn movojn, kiuj eliras el ĝi sen ordono de la volo kaj do ne de animo." Tio estis pensita aŭdace. La esploristoj de la homoj estis liberigitaj de la devo kunpensi ĉiam la spiriton kun ĉiuj siaj diorilatoj ĉe la esplorado de la homa korpo. Tiu ĉi penso ebenigis liberajn vojojn al la naturscienco.
Jarcenton poste la franca kuracisto kaj filozofo Julien Offray de La Mettrie tute ne plu hezitis eldoni en la jaro 1747 la eseon: "La homo jen maŝino" (L'homme machine). La Mettrie ankaŭ ne plu akceptis la disigon de la korpo kaj la animo. Petole li verkis: "Esti maŝino. senti, pensi, diferencigi la bonan de la malbona, tiel, kiel la bluon de la flavo, do kun malmultaj vortoj, esti naskita kun ekkonkapablo kaj certa instinkto kaj tamen ne esti io alia ol besto, tio do ne plu estas reciprokaj kontraŭdiroj kiel simio aŭ papago kaj kompreni doni sin al la volupto aŭ ne. La skribo de La Mettrie, kiu ankoraŭ nun legindas, estigis protestojn. Oni bruligis la libron en Francio. La Mettrie pasigis la reston de sia vivo en Prusujo, kie li mortis en la jaro 1751. Sed samtempe la ekzaltita homo-maŝino-filozofio atingis finon. La maŝinoj estis ŝanĝintaj la mondon. Kion ili ĉiutage efikis, tio interesis pli ol spekuladoj. Sed ankoraŭ plu entuziasmiĝis adorantoj pri hom-aŭ bestmaŝinoj. Ili trovis kaj trovas plu plaĉon kiel perpleksigaj-magiaj artverkoj.
Franco estis ankaŭ Jaques de Vaucanson (1709-1782), adorata pro tiu arto, li estis inĝeniero, tre dotita mekanikisto. Li faris anatomiajn esplorojn, per kiuj li ekzamenis antaŭ ĉio homajn movopasojn. Krome li studis la konsiston kaj la ludmanieron de transversa fluto. Kiel rezulto de siaj studoj kaj de sia subtila maŝinkonstrua tekniko, li prezentis en 1737 mekanikan flutiston, kiu efektive ludis fluton. Aerfluo, estigita per balgoblovilo venis tra la buŝo kaj trans la langon al la buŝpeco de la fluto, el kiu precize tiu sono estis aŭdebla, kiun anoncis la fingroj sur la fluto. La homoj, kiuj rajtis vidi kaj aŭskulti tion, furiozis pro entuziasmiĝo. Vaucanson, kiu pro siaj eksperimentoj havis multajn ŝuldojn, ankoraŭ superis sin. Ekestis en sia metiejo ŝalmisto kaj tamburisto, kiuj denove elvokis nekredeblan aplaŭdon.

Sed lia majstroverko estis anaso. Ĝi staris sur podesto, povis anasiri, anasbleki, flagr per la flugiloj kaj - kiel kulmino de tio ĉi- videble eĉ manĝi, evidente ankaŭ ĝuste digesti kaj tiam la digestitan kun sia ŝanĝita formo bone videble eligi el la postaĵo. Vizitantoj la beston rigardis la beston eĉ el la proksimo vera vivanta estaĵo, kiu kompreneble konsistis el pli ol mil da mekanikaj eroj. Per tiu ĉi manĝanta, anasblekanta kaj flagranta besto Vacaunson plenigis al si revon, la revon pri perfekta aŭtomato. Maŝinoj, tion montris tiu inĝeniero, povas plenigi revojn. Tiu motivo en la maŝinkonstrua arto neniam perdiĝis, kvankam ankoraŭ plu ekzistas multaj militmaŝinoj "insidaj".
tradukis Donjo & Cezar
el „Sudgermana gazeto“, numero 92 el 2008