Couple Coffee

Luanda Cozetti kaj Couple Coffee


Eble vi memoras en
Vinilkosmo-kompil' Vol. 2 (1996) kanton de Caetano Veloso Mia bon', mia malbon' interpretitan de Luanda Cozetti el Rio-de-Ĵanejro kun muzikaranĝoj kaj adapto en Esperanto de Flávio Fonseca el Brazilio. Post dek jaroj Luanda Cozetti reaperas en Portugalio kun la nova bando Couple Coffee.

Couple Coffee unue estas muzika geedziĝo inter Luanda Cozetti kaj Norton Daiello. Ŝi faras ĉion per la voĉo. Kaj li kantigas sian basgitaron. Ambaŭ venis el Brazilo al Portugal

io. El tiu kuniĝo naskiĝis miriga muziko, originala kaj rafinita. Tiu alĥemio allogas la publikon.

Couple Coffee malkovriĝis en tiu duopa formo en 2005 tra la disko Puro. Poste la duopo kreskis al kvaropo kaj prezentis novan albumon Co'as Tamanquinhas do Zeca! surbaze de la verko de la portugala aŭtoro José Alfonso.

Couple Coffee nun konsistas el Luanda Cozetti (kantado), Norton Daiello (baso), Sérgio Zurawski (gitaro), kaj Ruca Rebordão (perkutiloj).

Tiu albumo estas vojaĝo en la poezia kaj muzika universo de Zeca, en kiu Couple Coffee & Bando uzas sinceran lingvaĵon per sonoj ligitaj al Bosa novo, Brazila popola muziko kaj ĵazo. Ĝi estas omaĝo al Zeca Alfonso, liaj vortoj kaj melodioj interpretitaj kun karismo kaj spriteco de Luanda Cozetti trafe plenumiĝas.

Kaj Esperanto? Kvankam ŝi kantas en la portugala, Luanda scias, ke ŝi kontribuas al Esperanto, ĉar ŝia avo parolis Esperanton. Ŝi plu pensas pri tio kaj ŝatas la ideon pri tiu lingvo por la homaro… Do ne maleblas ke estonte ŝi denove kantos en Esperanto.

En la miaspac-paĝo de Couple Coffee estas, interalie, Esperanto-kanzono; la sesa kanzono en la verda radiaparato sub la titolo “Special Participations”. Mia bon', mia malbon' de la brazila komponisto Caetano Veloso, versio de Flávio Fonseca: http://www.myspace.com/couplecoffee

de Vinilkosmo

29.6.07

Du tasoj da kafo- jen signo por amikeco


"COUPLE COFFEE :
LUANDA COZETTI & NORTON DAIELLO"

http://www.myspace.com/couplecoffee







Kiam mi aŭskultis de niaj Esperanto-geamikoj la unuan fojon tiun muzikon, hirtiĝis la haretoj sur mia brakhaŭto pro tre instiga sento. (Cez)