Brita pensiulino veturas per taksio al Greklando
Ursofelo kritikata
Fergie ŝokas la turkan registaron



Brita pensiulino veturas per taksio al Greklando


London (dpa) Ĉar ŝi trovas, ke flughavenoj estas ŝarĝigaj, brita pensiulino per taksio veturis tra Eŭropo. La 89-jara Kathleen Searles el Sudbury volis viziti la lokon, kie Aristotelo instruis iam la Grandan Aleksandron, tion antaŭ du tagoj raportis la gazeto "Times". La virino luprenis taksion al si kaj veturis proksimume 6 mil kilometrojn al la lernejo de Aristotelo, proksime al la greka urbo Naousa. Post kvarhora vizitado de la vidindaĵo la ino kune kun sia 73-jara kunvojaĝinta amikino reveturis. La taksiveturado daŭris entute dekunu tagojn kaj kostis ekzakte transkalkulite 2950 eŭrojn. (Donjo & Cez)

Ursofelo kritikata

Bestprotektantoj postulas novajn ĉapelojn por la reĝa korpogvardio



Londono. Ili estas 45 centrimentojn altaj, havas tradicion preskaŭ ducentjaran kaj troviĝas en ĉiu fotoalbumo de Londonturisto - la nigraj ursofelĉapeloj de la reĝa korpogvardio. Sed, se okazus laŭ la bestprotektantoj, neniuj nigraj ursoj plu mortus, nur por esti transformitaj en kapkovrilojn por la fieraj ruĝ-nigre vestita gvardio.


Post kiam artfela kopio de la ĉapeloj ne trapasis la unuan teston, la kontraŭuloj de la ursoĉasado varbas nun ankaŭ por nova ĉapelformo kaj por tio enteamigis renomajn dezajnistojn. En interparoladoj kun la ministerio pri defendo la proponoj en tiu ĉi semajno estu diskutataj unuan fojon. Se okazos laŭ la volo de la bestprotekta organizo Peta, la pufaj respektinspiraj ĉapeloj, kiuj estas allogiloj por la rigardoj ekz. antaŭ la Buckingham-palaco, baldaŭ devos liberigi sian lokon por kreaĵoj de dezajnistoj kiel Vivienne Westwood, Stella Mc Carthney aŭ Marc Bouwer. "Mi apenaŭ povas imagi pli grandan honoron ol nove krei la ursofelĉapelon de la reĝa korpogvardio kun luksa artfelo", oni citas la usonan dezajniston Bouwer en gazetraporto. "Ni rigardas nin moderna nacio, sed la gvardio de la reĝino iradas kun morta urso sur sia kapo", plendas la Eŭropo-estro de la organizo por la etika traktado de bestoj (Peta) Robbie LeBlanc. Ankaŭ nova dezajno povus konservi la majestan aperon de la gvardio", li montras sin konvinkita.

 

Por ĉiu ursofelĉapelo urso devas lasi sian vivon, jen la felo, kiu fariĝis ĉe la venko en la batalo de Waterloo en la jaro 1815 je la unua fojo parto de la uniformo kaj tiel faris sian portanton ŝajne konsiderinde pli granda por la malamiko. Inter kvindek kaj cent ĉapeloj ĉiujare estas bezonataj por ĉirkaŭ 2, 5 mil da soldatoj. La felo devenas de nigraj ursoj el la nordo de Ameriko, kie ankoraŭ vivas proksimume 600 mil da tiaj bestoj. Per tio, ke LeBlanc ĉiam denove memoras pri la buĉado de la ursoj, li ne lastfine fidas al la premo de la publika opinio. Por varbi sian aferon, la bestprotektantoj foje foje manifestacias ankaŭ nudaj -la vizaĝon kovritan nur per ursomasko - en la koro de Londono. Ĉe la renkontiĝo en la ministerio LeBlanc volas prezenti ankaŭ fortimigajn videojn, kiuj montras ursoĉasistojn ĉe la sanga laboro. En la ministerio oni montras sin eĉ alirebla al aliaj materialoj. Sed la ŝtofoj devus kontentigi la plej altajn kvalitpostulojn kaj spiti al ĉiuj veterkaprioloj. Ĉe pli fruaj testoj anstataŭigaj ŝtofoj ne trapasis la ekzamenojn kaj parte eĉ montriĝis kiel sanrisko por la soldatoj. Precipe dum pluvo variaĵo el artfelo suĉis tiom da akvo, ke ĝi fariĝis tro peza. Ankaŭ la indon de la gvardio la testintoj tiam rigardis nekonservita. Ilia verdikto: Ĉe malseka vetero la artfelĉapelopj aspektas rapide kiel ĉapeloj molaj.

De Thomas Pfaffe, dpa,

tradukis Donjo & Cezar


Fergie ŝokas la turkan registaron


(dpa) - Kun dokumentada filmo pri la aĉa stato de turkaj orfodomoj la eksedzino de la brita princo Andrew, Sarah Ferguson (49), ŝokis la registaron en Ankaro.


Kun peruko kaj kaptuko kamuflita kaj en akompano de sia filino princidino Eugenie (18) kaj kun britlanda tv- ĵurnalisto "Fergie" sekrete faris videoregistradojn de kalvigitaj kaj ĉifonitaj infanoj en Turkio. Ili estis jam prezentitaj en Granda Britio ĵaŭde en tv-elsendo.

La respondeca turka ministro por socialaj aferoj, sinjorino Nimet Cubukcu riproĉis la dukinon de Jorko, ke ŝi havas malicajn intencojn kaj volas malhelpi la varbadon de Turkio pri aneco en la Eŭropa Unuiĝo, kiel turkaj medioj raportis marde.

La parolistino de Ferguson rifuzis tiujn riproĉojn: "La dukino de Jorko ne havas politikajn motivojn. Temis nur pr la bonfarto de la infanoj", diris Kate Waddington.

Ĉe ŝia Undercover-agado en orfejo por pli ol sepcent infanoj proksime de Ankaro Ferguson trovis infanojn, kiuj estis firmligitaj al litoj, aŭ postlasitaj dum tuta tago en kradolito. Infano, kiu ne rajtis iri eksteren, estis filmita kiel ĝi rampis sur koridoro por senti la sunon sur sia vizaĝo.

Turkaj gazetkomentistoj postulis, ke oni severe kontrolu la situacion en la orfejoj. Pluraj gazetoj kritikis, ke la registaro pli zorgas sin pri la famo de la lando ol solvi la problemojn en la orfaj domoj. La taggazeto "Vatan" raportis tamen, ke Ferguson ofertis mondonacojn , se oni montras al ŝi en Ankaro kaj Istanbulo la orfejojn kun la plej teruraj statoj.

La turka registaro intertempe ordonis kontrolon de la orfejoj. Sed la turka ambasadorejo en Londono protestis kontraŭ la videoregistradojn. La turka ministro por eksteraj aferoj, Ali Babacan, priskribis la agadon de la dokumentadaj filmistoj kiel ne akceptebla.

La brita tv-elsendejo pravigis la agadon de sia ĵurnalisto: "Je tempo, en kiu la brita registaro subtenas la aliĝon de Turkio al Eŭropa Unuiĝo, temas pri afero de publika intereso."