
Se la neĝoviro dancas tangon
Buenos Ajreso: Dentklakante centmiloj da homoj en Suda Ameriko devis
toleri vintron el la plej fridaj de jardekoj. Sed lunde (laŭ la regiona
tempo) la sentita malvarmo kaj la tremado pro frosto subite finiĝis:
"Neĝas, neĝas", jubilis la loĝantoj de la urbego Buenos Ajreso
nekredeme. Dum horoj la neĝo kiel flokoj ŝvebante falis el vintrogriza
ĉielo kaj la urbanoj pri tio estis tute perpleksaj. De 1918 ne plu
neĝis en la urbo.
El
la frida neĝo sur la kapoto de parkata aŭto iu formis neĝoviron kaj
neĝvirinon, kiuj dancis tangon. "Eŭropa urbo" frontpaĝigis tion
"Clarin", la plej granda gazeto de la lando. Ĝi tiel envortigis la
grandan sopiron de la argentinanoj al la malnova kontinento.
Kio
grizigis la hararon al la respondeculoj de la energiaj instancoj, tion
la argentinanoj akceptis kun infaneca ĝojo. Kelkaj veturigantoj de
aŭtoj, kiuj reveturis en la Nacia festtago en plilongigita semajnfino
al Buenos Ajreso, unue pensis, ke la neĝo estas cindro de brulego.La
urbobusoj, kutime ĉiam streĉitaj, interrompis sian veturadon,
busveturigistoj saltis eksteren kaj provis kapti neĝajn flokojn.
Ĉe
la obelisko en la urbocentro, kie kutime piedpilkaj ludoj estas
glorataj, stratpromenantoj spontane komencis neĝbulan interbatalon kaj
de balkonoj miloj da homoj memorfotis la nekutiman spektaklon.
Sed
la frido havas ankaŭ tragikan flankon. Sole en la ĉefurbo je la
semajnfino mortis tri senhejmuloj je trofridiĝo. Pli ol cent homoj en
Argentino, Urugvajo, Bolivio kaj Peruo fariĝis jam la viktimoj de la
fridaj temperaturoj. En Patagonio kaj en la pli altaj regionoj de la
montaro Andoj la temperaturoj falis ĝis sub -20 gradojn laŭ Celsio.
Tamen,
la plej multaj homoj sufokiĝis endorme je la elflugasoj de defektaj
ligno-kaj gasfornoj. La industrio precipe en Argentino ĝemis pri la
drasta energiŝparado, kiu estis necesa pro la pli granda energibezono
loĝdoma.
Donjo & Cezar
laŭ OVZ kaj aliaj artikoloj
- hejmo
- ligoj al Cezar kaj Karapaco
- aforismoj
- bestoj
- B.Traven
- Bukowski
- cirko
- ĉinaj filozofoj
- eseoj
- E. Toth, Lappar...
- Esperantomuziko
- eventoj
- fabeloj-fabloj-mitoj
- feminismo
- fotoj kaj filmo
- galerio Cezar
- humuro
- kantotradukoj
- Karapaco-Panoramo
- Kristnasko
- kuirreceptoj de Donjo
- landoj + turismo
- ligoj propraj
- muziko
- papilioprojekto
- pentroarto
- poemoj de aliaj
- poemoj de Cezar
- poemtradukoj de Cezar
- prozpoemoj de Cezar
- prozpoemtradukoj
- poetoj por la paco
- popularscienco
- rakont(et)oj tradukitaj
- rakontoj de Cezar
- socio
- sporto
- schorschkultur.de
- www.karapaco.de
- Zamenhof