Dramo pri malaperinta pantalono
Cenzuro de infanlibroj en Usono
David Hockney sepdekjara
Tribestro Sietlo -parolo
Reen al oro kaj viskio
Praloĝantoj sur fotoj (kun muziko)



Dramo pri malaperinta pantalono

Usona juristo postulas de puriga firmao milionojn da dolaroj

Vaŝingtono. Dramo de precipa maniero okazas en la usona distrikta ĉefurbo Vaŝingtono. Mezpunkte: Malaperinta pantalono. Al viro ĝi estas tiom kara, ke li de du jaroj batalas pri perdokompenso. Kaj ĉar li laŭ propraj indikoj tiom suferas pro la perdo, li volas havi ankaŭdolormonon. Kune kun la advokataj kostoj estas nun – diru kaj miru – pli ol 67 milionoj da dolaroj (transkalkulite: 49 milionoj da eŭroj, kiujn la usonano postulas de puriga firmao, ĉar ili disipis lian amatan vestaĵon por la gamboj.

En la iro de la proceso intertempe estas produktitaj miloj da paĝoj de dokumentoj, sed en junio la kazo estu finfine klarigita fare de juĝistino. 50 atestantojn la plendanto-mem studinta advokato – origine volis prezenti, por dokumenti interalie siajn „mentalajn priŝarĝojn“ pro la tiom dolorige mankanta „bona vestaĵo“. La juĝistino tamen kunstrekis la liston je kvar atestantoj.
La sagao komenciĝis en printempo de la jaro 2005, kiam Roy Pearson ricevis novan postenon kiel juĝisto en Vaŝingtono. Por tio, li opiniis, li devu pli bone vesti sin. En la ŝranko li trovis plurajn pli malnovajn kostumojn, kies pantalonoj tamen pinĉis lin: Pearson dum jaroj pli ampleksiĝis. Tial li vizitis la Costum Cleaners, do kostumpurigistojn, jen purigejo kaj modifa tajlorejo entreprenata de koreaj enmigrintoj. Laŭ la juĝistaj paperoj li fordonis tie la
pantalonon je la tri de majo, por povi porti ĝin dum la ofica komenco. Sed je la kvina de majo ĝi ne estis preta, kaj kiam Pearson sekvamatene volis transpreni ĝin, ĝi estis malaperinta.
Semajnon pli poste la firmaposedantoj – la Chung-familio – laŭ propraj eldiroj trovis ĝin, sed Pearson ne plu volis scii ion de tiu pantalono: La propra pantalono, li rimarkis, havintus ruĝajn striojn, kaj tiuj mankus sur la prezentita griza vestaĵo. La kolerigita juristo de la firmao postulis 1150 dolarajon por nova kostumo. Post multaj skribaj interŝanĝoj la familio Chung fine ofertis 12 mil dolarojn, sed Pearson nur neante svingis la manon. Intertempe ja ne nur liaj doloroj pri la perdo kreskis nemezureble, kaj per tio ankaŭ lia postulo pri mono por mildigo de la doloroj. Pearson opiniis ankaŭ, ke la familio Chung kulpigis sin pri la trompo al uzantoj, ĉar ili prezentis en sia magazeno ŝildojn kun la surskribo: "Servo ankoraŭ en la sama tago" kaj "garantiis la kontentecon de klientoj". Li transdonis kolektplendon en la nomo de ĉiuj eventuale trompitaj klientoj de la modiftajlorejo en la vaŝingtona regiono.

Tion la juĝistoj ja ĉesigis, sed Pearsons postuloj kreskis eĉ pli. La Chung-familio devu pagi dum la daŭro de dek jaroj unufoje po semajno luendan aŭtomobilon, li postulis ekzemple, ĉar li nun devu viziti pli fore situantajn purigejojn. Tiam li insistis pri la pago de 1000 advokataj horoj, kaj li malkovris krome leĝon pri la protekto de uzantoj, kiu kaze de transpaŝo de uzantorajto antaŭvidas 1500 dolarojn po tago.

Kvankam neniu supozas, ke Pearson fine ricevos pli ol mil dolarojn da kompenso, la familio Chung en ĉiu kazo ege devos lasi sangon, ĉar jam nur ties defendo kostos plurajn dekmilojn da dolaroj.

Laŭ Gabriele Chwallek el FAZ
(Ĝenerala Gazeto de Frankfurt)

tradukis Donjo kaj Cezar


La malgranda diferenco



La infanlibron de germana ilustristino oni ne rajtas eldoni en Usono -pro alludita peniseto


La "svarmlibroj“ de la munkena ilustristino Rotraut Susannne Berner, premiita per la germana junulara literaturpremio, estas konataj al infanoj en la tuta mondo. Sed en Usono ŝia vintro-volumo ne atingos la merkaton. La infanlibra eldonejo Boyd Mills Press postulis de la ilustristino, ke ŝi forigu la peniseton de desegnita nuda virostatuo, kiu altas nur 7,5 milimetrojn. „Tio estas tiel absurda, ke mi ne volis kredi tion“, diris la 58-jara. Tial ŝi devis ridi unue, kiam ŝi eksciis pri la „ŝtono de falpuŝiĝo“. La malgranda diferenco, kiu evidente estas la esprimo de diferenco granda inter la eŭropa kaj usona korpokulturoj.


Temas pri eta detalo de urbosceno: En tegmentan etaĝon de pluretaĝa domo ŝi desegnis artekspozicion, inter ili ankaŭ kadritan nudan virinfiguron kaj la etan nudan viron kun la aludita „kaceto“, kiel sinjorino Berner tiun nomis.


Ŝia gajiĝo transformiĝis en indignon. La munkena aŭtorino rifuzis la postulitan ŝanĝon. Por la Gerstenberg-eldonejo en Hildesheim tiel lukra negoco krevis kiel sapveziko. Nur malofte germanaj infanlibroj sukcesas pri trans-Atlantikiĝo sur la atrakcia merkaton. „Mi ne volas esti cenzurita pro ridinda afero“, kaŭzigis sinjorino Berner sian rifuzon al la infanlibra eldonejo. „Por mi temas pri tio“, ke la bazaj kolonoj de la opinilibero restas konservataj.“ La usona eldonejo ĝis nun ne estis alparolebla pri komento.


Precipe kolerema la ilustristino estas, ĉar la usona eldonisto „simpatia liberala viro“ evidente ordonis la cenzuron en antaŭa obeemo al fundamentistoj kontraŭ la cenzuro. „Estis pure komerca decido. La viroj diris ree kaj ree kiel embarasiga tio estas por li. Sed li parolis pri tio, ke estas homoj, kiuj rigardas librojn kaj poste malhelpas, ke tiuj estas mendataj fare de libromagazinoj kaj bibliotekoj.“ Nur en februaro usonaj bibliotekoj devis preni el la bretaroj pro cenzuro prezpremiitan infanlibron, ĉar sur la unua paĝo la vorto „scrotum“ „skroto“ aŭ pli kompreneble dirate „testiksako“ legeblis. Antaŭe eĉ volumo de la mondfama „Harry Potter“ pro laŭdiraj rilatoj al la satanismo envenis en la paflinion de la memnomitaj gardistoj de moraleco.


Por ni tio estas ja malgaja“, sed ni bone povas kompreni sinjorinon Berner“, diris la parolantino de la eldonejo Gerstenberg, Andrea Deyerling. „Ni ŝatas ŝin kiel artistinon kaj respektas la decidon.“ Sukcesa Berner estas jam sen tio. Ĝis nun oni vendis sole la jarsezonajn volumojn proksimume 250 -mil foje en Germanio kaj 130 mil ekzemplerojn en eksterlando, interalie en Japanio, en Svedio kaj sur la Feroaj Insuloj. Tiu libroserio entenas ĉiutagajn tre humure desegnitajn mondojn por infanoj ekde la unua jaro.


En la svarmlibroj svarmas de homoj. Sur la paĝoj kun stacidom'- foirplac'- aŭ naĝejscenejoj estas ĉiam io nova trovebla. Krom la nudaĵoj sinjorino Berner devintus retuŝi ankaŭ cigaredojn kaj pipojn, ĉar inter la okdek figuroj de siaj seriaj rakontoj ĉeestas ankaŭ malmultaj fumantoj. Tiuj male al la tri monaĥinoj en ordenaj kostumoj nur post pli longa studado de la paĝoj ekfrapis la atenton. Antaŭe el neniu lando venis riproĉo. Nur la svedoj plendis pri maltro da neĝo en la vintrolibro.

Rotraut Susanne Berner ne pentas sian rifuzon kaj ĝojas, ke ŝi startis tiel diskuton. Aliaj aŭtoroj antaŭ ŝi dentgrincige subigis sin al la deziroj de la usona merkato, ŝi raportas. Tiel ekzemple sinjoro Axel Scheffler jam antaŭ 15 jaroj retuŝis la mamon de kaprino. Ali Mitgusch, la eltrovinto de la svarmlibroj, estis konfrontata kun la postulo, ke li pentru por siaj knabinoj kun nudaj mamoj aldonajn bikinajn vestojn.



Tradukis Donjo & Cez
laŭ artikolo de Kristina Sticht, dpa



Enbasene kun moderna arto



David Hockney estas unu el la plej multflankaj kaj plej ŝanĝiĝkapablaj pentristoj de nia tempo Je la 9-a de julio li fariĝis sepdekjara


Oni neniam fidu al la akvo ĉe Hockney. Ju pli longe oni rigardas ĝin des malpli oni vidas por ekzemplo basenon, por tio oni ekvidas abstraktajn bluajn pentraĵojn, kies lianecaj formoj foje memoras pri Dubuffet, foje pri Matisse aŭ pri la usonaj kolorkampaj pentristoj. Estas senhistoriaj abstraktaj pentraĵoj, en kiujn sekrete ensteliĝis nudaj korpoj.


La viro, kiu ekde 1964 kontrabandis la nudulojn en la usonan postmilitan modernan arton, kiu infektis la patosan abstraktigon de siaj pentristaj kolegoj kun brita poparto kaj siaj aŭtobiografiaj obsedoj, venis el Anglio. Davis Hockney havis 27 jarojn, kiam li transloĝiĝis al Kalifornio, li estis studinta je la Royal College of Art, kune kun la pentristo R.B. Kitaj, kiu verkis pli poste, ke la amafero de Hockney kun Los -Anĝeloso havis antaŭ ĉio alia du kaŭzojn: „Los-Anĝeloso tiel diferencis disde Anglio, kiel loko nur povas diferenci disde ĝi. Kaj kiel lia amiko Isherwood foje diris pri Berlino: „Los-Anĝeloso, tio signifas „junajn virojn.


Alie ol en la pruda klimato norde de Anglio, kie Hockney plenkreskiĝis en modestaj rilatoj, en Kalifornio multaj aferoj estis rigardataj multe pli malstreĉitaj kaj entute pli malbutonemaj. La „Beach Boys“ ĝuste estis eldonintaj „Surfin' Safari“ kaj Hockney restis kaj pentris la unuajn ikonojn de la Bechboy- kaj basenkulturo. Li pentris nudajn virojn en la duŝo kaj ĉe baseno, kiu aperas foje pli kiel privatigita mareto, foje pli kiel legitima postsekvaĵo de la turka banejo. La baseno fariĝas ĉe Hockney moderna usona paradizĝardeno, jam antaŭ ol filmoj kiel tiuj de Mike Nichols „The graduate“ faris ĝin al tio, kie oni tiam vidis Dustin Hoffman salti en basenon kaj post surreala kaj bonega scenŝanĝo - retroviĝanta en la lito de sia amatino. Precize rigardate, la insignoj de la kalifornia antaŭurba feliĉo – kun bangalo kaj baseno, kameno kaj Ford Mustang estis ja petvokado al la vakerromantiko, kiu paliĝis kun la urbanizado de Los-Anĝeloso. La kameno estis la kampadeja fajro, la Ford Mustang estis la ĉevalo kaj la baseno la abstraktigo de akvejo. Kaj Hockney senŝeligis ties promesojn.


Alie ol ĉe Hopper apenaŭ melankolio troveblas en la pentraĵoj pri la moderna vivo ĉe Hockney, sed eble ja trohejtita erotika laceco – eĉ pri la portreto pri detruita kunvivo de la geo „Mr and Mrs. Clark“,




kiun Hockney pentris en la jaro 1970 kaj kiu post la finita pentrado baldaŭ disiĝis. Li iam diris, ke li estas konvinkita pri tio, ke lia pentraĵo estis la startilo de tiu disiĝo. Hockney tradukis en tiu pentraĵo la psikologion de la Eduard Manet-bildoj pri geoj fremdiĝintaj reciproke, en la eraon de la Flokati-tapiŝoj kaj de la florpovaj pantalonoj, kiuj de la genuo trompete plivastiĝis suben - kaj li samtempe ironie montras la malnovajn rolmodelojn. Anstataŭ la viro la virino staras, la viro sidas kaj rigardas parte paŭte kaj parte alloge el la pentraĵo, dume liaj nudaj piedoj kramfe streĉite ungokaptas la Flokati-tapiŝon. Estas tiuj akraj detaloj, kiuj zorgas por tio, ke la pentraĵoj de Hockney aspektas tiel elektrizitaj. Kaj eĉ la en-angulaj dormemaj vertagoj, kiujn Hockney volonte pentras, efikas ĉe ĉiu ĉi erotika troigo kiel la lupofantomoj de dormemaj hundoj en pentraĵoj el la rokoko, kiuj kiel dormantaj simboloj de fideleco malkaŝas la malfermecon de la herooj por ĉiu speco de aventuroj.

 


Hockney pentris neniam sen retrorigardo en la arthistorion. Jam tre frue li parafrazis Francis Bacon kaj Dubuffet, dum jaroj li eluziĝe laboris je Picasso. Lia plej fama pentraĵo „A bigger splash“ el la jaro 1968 estas propradire pentrita arthistorio. Oni vidas kalifornian bangalon kun baseno kaj ĉio ĉi efikas kulisece glata kaj nereala: Pale blua areo prezentas la basenon, la bangalo malantaŭe aspektas kiel pentraĵo de Barnett Newmans, al tio kiel arthistoriaj dentpurigiloj du Matisse-palmoj pikece metitaj en la pentraĵon. Sed tiam furiozadas en la glata bluo de la baseno blankaj penikŝprucaĵoj kiel filmĝenado, kvazaŭ iu ĝuste kun laŭta knalo estas saltinta en la akvon.


Tute pentradoteknike tiu kontrasto inter la perfekte blulakita surfaco kaj la sovaĝa individua gesto de la mano estas komento je la bazaj pentristaj skoloj, kiujn Hockney trovis en Usono: unuflanke la laveblaj surfacoj de la poparto kaj la kolorkampa pentrado kaj aliflanke la patoso de la abstrakta ekspresionismo kun siaj kolorelĵetigaj korpoekscesoj. La ekŝprucanta akvo efikas ĉe Hockney kiel atako al la maŝineca frido de arto, kiu rakontecajan kaj aŭtobiografiajn elementojn kiel eble plej multe forigis. La korpo, la individua sperto ĉi tie kun giganta ventra klakfrapo reaperas en la historio de pentraĵoj.

Je la fino Hockney estas tre kalifornia pentristo, almenaŭ pri tio, kio koncernas lian ĝojon sin denove eltrovi ĉiujn kelkajn jarojn. Kun la loĝlokoj li preskaŭ ĉiam ŝanĝas sian stilon - de Londono al Los-Anĝeloso, kaj por certa tempo en Parizo, de la dandecaj surrealismoj al la fotorealismo, al kubismaj spacoj kaj kolorintensegaj pejzaĝoj, en kiuj postardas la koloroj de Newmans. Hockney estas arkeologo de la pentroarto kaj de siaj formsekretoj, ne nur en sia libro „Sekreta scio“, sed ankaŭ en lia obseda maniero elrabi la arthistorion. La viroj, kiuj naĝas en la baseno, estas je la fino la perfekta bildo por la kunfando de la arthistorio kun lia propra vivo, por lia senfine novspeva formulado de aŭtobiografiaj travivaĵoj kaj la avidoj al la konservejo de formoj de la arthistorio. Kiel arta reto metiĝas abstraktaj formoj sub la pentritajn korpojn. Nun Hockney estas jam sepdekjara.


Laŭ Niklas Maak el la gazeto „Frankfurter Allgemeine“ (La ĝenerala de Frankfurt).


- tribestro Sietl (Chief Seattle)


Lia fama parolado (1854) aŭ kiel utilaj estas falsigitaj historiaj dokumentoj?


Parolado de la tribestro Chief Seattle el la jaro 1854

(Aŭ la demando: Kiel utilaj estas falsaj historiaj dokumentoj?)


Kiam mi havis la intencon meti tiun tekston en la kulturpaĝojn de SAT, mi ne sciis, ke la parolado tradukita de la SAT-ano Westermayer, kiun mi havas hejme kiel kajero, ne estas aŭtentika. Al mi tiu parolado entute tre plaĉis, kaj tial mi ne rompis al mi al kapon pri tio, ĉu ĝi povus esti falsa aŭ ne. Kiam mi publikis ĝin en la SAT-listo, Dĵemil kaj Tonyo, SAT-anoj, atentigis min, ke ĝi ne estas aŭtentika, kaj ke ekzistas diversaj versioj, eble ankaŭ aŭtentika parolado. Dĵemil sendis al mi eĉ plian version, kiu tre deflankiĝas de la aliaj. Min tio iom ŝokis, ĉar mi jam sciis pro miaj studoj pri B. Traven, ke oni ne tro fidu al "historiaj" dokumentoj. Mi do serĉis la aŭtentikan paroladon kaj pensis, ke mi estis trovinta ĝin en la hejmpaĝo de la indiana tribo, de kiu la tribestro Sietl devenis.

Vidu en: http://www.suquamish.nsn.us/


Mi do petis Gary Mickle traduki tiun tekston, kion li rapide faris. Simile al Tonyo li ne estas tre konvinkita pri la aŭtentikeco de la teksto kaj tial kunsendis kun la traduko la sekvantajn liniojn: 'Mi rimarkis, ke estas malabunda informaro pri ĉi tiu teksto en la reto, kvankam mi ne serĉis tre zorge, do certe maltrafis multon. Laŭ unu dokumento la aŭtentikeco de la parolado-teksto estas pridisputata, kaj iuj asertas ĝin falsigo. Mia pritakso estas, ke ĝi efektive ne estas aŭtentika. Povas esti, ke kelkaj elementoj de la efektivaj eldiroj de Sietl estas enteksitaj en ĝi, sed multo aspektas al mi suspektinda. Kelkaj esprimoj ("palefaces", "Great Spirit") estas kliŝaĵoj, kiuj aperas en aventuraj rakontoj aŭ holivudaj filmoj. Dume, la ceteraj partoj de la teksto havas preskaŭ lirikajn kvalitojn, kion indikas ankaŭ la linia divido, kiu aspektigas ĝin kiel poemon.


Fakto estas, ke la teksto aperis en la ĵurnalo pli ol 20 jarojn post la morto de Sietl. Oni demandas al si, kial ne pli frue. La eldiroj pri la religio estas tre aŭdacaj por la tiama tempo, kaj igas min pensi, ke iu (verŝajne ĵurnalisto aŭ eĉ la eldonisto de la ĵurnalo) kaŝis sin malantaŭ la nomo Sietl, ĉar li timis sub sia propra nomo fari tiujn eldirojn pri la kristana religio. La tiama etoso en Usono estis sufoka kaj bigota koncerne la religion. Orgojlaj kristanoj havis la imagon, ke la 20-a jarcento iĝos la "kristana jarcento" -- la jarcento, en kiu la definitiva triumfo de la kristanismo super ĉiuj aliaj religioj okazos. La aŭtoro de ĉi tiu teksto klarigas (tre konvinke), ke iuj nekristanoj havas bonajn kialojn por ne voli akcepti la religian oferton de la kristanoj. Ankaŭ Mark Twain verkis satirojn pri la kristanismo, kiujn liaj heredantoj post lia morto timis aperigi. (ili aperis finfine en la 50-aj jaroj.) Sed supozeble la ĉefa intenco de la aŭtoro estis varbi komprenemon por la terura sorto de la indiĝenoj, kaj eble li esperis, ke la uzo de la nomo Sietl altiros intereson.“


Kiam Gary jam estis tradukinta tiun tekston, mi trovis alian version de la "aŭtentika" parolado en la reto, kiu same asertas esti la originala parolo laŭ la ĵurnalo. Vidu pri tio en:


http://www.halcyon.com/arborhts/chiefsea.html

Tiu teksto similas tre al tiu, kiun Gary jam tradukis. Ĝi estas tamen multe pli bone formulita, tial mi preferis tiun. Nun mi tradukis mem tiun tekstversion, krome mi penis redoni ankaŭ la stilon kaj sendis la rezulton al Gary, kiu min ankoraŭ atentigis pri du aŭ tri eraretoj miaflanke.


Mi tamen pensas, ke ambaŭ tekstoj estas sufiĉe bonaj por helpi al ni iom pli bone kompreni kiel indiĝenoj en la Norda parto de Ameriko pensis, kiam la blankuloj pli kaj pli forŝovis ilin en rezervejojn. La komparo de la dua versio al tiu de Westermayer helpas kompreni, kio precipe en la unua pridubeblas.


Mi persone pensas, ke oni tamen ne tro rapide forŝovu tian tekston, eĉ se ne ĉiu vorto estas vere aŭtentika. Oni devas meti ankaŭ en tiu afero la faman demandon: al kiu tio utilas? Al ni certe ne.


En tiu kazo ni estus preskaŭ sen informoj pri la historiaj okazaĵoj en Ameriko, ĉar la historion skribas la venkintoj.


Interese en la afero estas ankaŭ la etika demando, ĉu oni havas la rajton en bona intenco mensogi kaj falsi por la bona afero. Al tio mi diras, ke la vero estas en la historio en ĉiu kazo preferinda. Kaj mi pensas, ke estas multe da vero en la parolado.


Mi scias, ke por Traven tiaj tekstoj ludis gravan rolon, kiam li verkis sian libron "La blanka rozo", en kiu li montras la kunpuŝiĝon de la pensmaniero de indiĝenoj en Meksiko kun la pensado de tiuj koncernkapitalistoj, kiuj volas fari profitojn el la nafto kaj tial eĉ helpe de murdistoj kaj soldatoj kaj juĝistoj alpropriigas al si la landon, kiu apartenas al la indiĝenaj komunumoj.



Chief Seattle


I


Mesaĝo al la moderna mondo - de indiĝena tribestro

(1856)


En 1855 la Prezidento de Usono, Franklin Pierce(Frenklin Pirs), faris "peton" al la Tribestro Sietl (aŭ: Siel') de la indiĝena tribo de Skvamiŝoj, ke tiu "vendu" sian landon al la registaro. Kiel respondon Tribestro Sietl sendis la sekvantan leteron al la Prezidento. Ĝi estis publikita en 1931 en la Kvaronjara Historia Revuo de Vaŝingtono. Bedaŭrinde ne estas certe, ke la sekvantaj vortoj - ĉu parolataj ĉu skribataj - venis aŭtentike de Sietl mem aŭ estis tradukitaj de iu alia persono. Tamen, kaj la historia fono kaj la nuntempaj medieaj problemoj estas veraj. La Skvamiŝoj vivas en la regiono de la ŝtato Vaŝingtono, Usono, proksime de Vankuvero, Brita Kolumbio, Kanado. Tribestro Sietl akceptis la katolikan religion en 1830; lia funebro en 1866 estis celebrata laŭ katolikaj kaj indiĝenaj ritoj.


La Granda Tribestro en Vaŝingtono sendas komunikaĵon, ke li deziras aĉeti nian landon. La Granda Tribestro sendas al ni ankaŭ vortojn de amikeco kaj de bonvolo. Li estas afabla, ĉar ni scias, ke li apenaŭ bezonas rekompence nian amikecon. Tamen ni konsideros vian oferton, sciante ke, se ni ne vendus, la blankuloj povus veni kun pafiloj kaj forpreni nian landon.


Kiel oni povas aĉeti aŭ vendi la ĉielon - la varmecon de la lando? Tio estas stranga ideo por ni! Ni ja posedas nek la freŝecon de la aero nek la trembrilon de la akvo. Kiel vi povas aĉeti ilin de ni?


Ĉiu parto de tiu grundo estas sankta por miaj tribanoj, ĉiu brilanta pinglo de pino, ĉiu sabla bordo de lago, ĉiu nebuleto en la malhelaj arbaroj, ĉiu saltetanta kaj zumanta insekto estas sankta por la memoro kaj la vivosperto de miaj tribanoj.


Ni scias, ke la Blanka Homo ne komprenas niajn morojn. Por li unu parto de la lando egalas al ĉiu apuda, ĉar li estas fremdulo, kiu venas nokte kaj forprenas de la lando kion ajn li bezonas. La tero ne estas lia frato sed lia malamiko, kaj kiam li konkeris ĝin li translokiĝas. Lia apetito eluzos la teron kaj postlasos nur dezerton.


La aspekto de viaj urboj dolorigas la okulojn de la Ruĝa Homo. Sed eble tio estas, ĉar la Ruĝa Homo estas sovaĝulo kaj ne komprenas tion.


Sed ni decidos akcepti, ni faros tiun kondiĉon: la Blanka Homo devas trakti la bestojn de ĉi tiu lando kiel siajn gefratojn. Kio estas la homo sen bestoj? Se ĉiuj bestoj forestus, la homo mortus pro granda soleco de sia animo, ĉar ĉio kio okazas al bestoj, okazas ankaŭ al homoj. Tion ni scias, kion la Blanka Homo eble iun tagon malkovros: Dio estas la sama por ni ĉiuj. Eble vi pensas, ke vi posedas Lin kiel vi deziras posedi nian landon. Sed tio ne eblas al vi. Li estas Dio de la homoj. Lia kompato estas egala por la indiĝeno kiel por la blankulo. Tiu ĉi tero estas valora al Li, kaj difekti la teron signifas amasigi malestimon al ĝia Kreinto.


Ankaŭ la blankuloj malaperos - eble pli rapide ol aliaj triboj. Daŭrigu polui vian liton, kaj iun nokton vi sufokiĝos en via propra rubaĵo.


Kiam ĉiuj bizonoj estos masakritaj, ĉiuj sovaĝaj ĉevaloj malsovaĝigitaj, la sankta angulo de la arbaro peze odoranta je homoj, kaj la rigardo al maturaj montetoj makulita per parolantaj dratoj - kie estos tiam densa arbustaĵo, kie estos la aglo? Kaj kio estas, diri adiaŭon al la sezonaj migradoj kaj al la ĉaso? Tio estus la fino de vivado kaj la komenco de mortado.


Ne ekzistas trankvila loko en la urboj de la blankuloj. Ne ekzistas loko por aŭdi la printempajn foliojn aŭ la zumadon de insekto-flugiloj. Sed eble tio estas, ĉar mi estas sovaĝulo kaj ne komprenas tion - la klakado nur ŝajnas ofendi la orelojn.


Kaj kia estas la vivo, se oni ne povas aŭdi la dolĉan krion de la kaprimulgo aŭ la kvakadon de la ranoj nokte ĉirkaŭ lageto? La indiĝenoj preferas la molan sonon de la vento mem, purigita per tagmeza pluvo aŭ odoranta je pino.


La aero estas valorega al la Ruĝa Homo, ĉar ĉiuj estaĵoj spiradas la saman aeron - la bestoj, la arboj kaj la homoj.


La Blanka Homo ŝajne ne sentas la aeron, kiun li enspiras. Same kiel homo mortanta dum multaj tagoj, li ne konscias pri la odoro.


Ni eble komprenus, se ni scius kion sonĝas la Blanka Homo, kiujn esperojn li priparolas kun siaj infanoj dum longdaŭraj vintronoktoj, kiujn viziojn li enbruligas en iliajn mensojn, por ke ili sopiru la morgaŭon. Sed ni estas sovaĝuloj. La sonĝoj de la Blanka Homo estas kaŝitaj al ni. Kaj ĉar ili estas kaŝitaj, ni daŭrigas laŭ nia propra maniero.


Se ni akceptos, tio estos por sekurigi nian rezervejon, kiun vi promesis. Tie ni eble povus finvivi niajn mallongajn tagojn kiel ni deziras.


Kiam la lasta indiĝeno estos malaperinta de la tero, kaj la memoro estos nur ombro de iu nubo moviĝanta tra la prerio, tiuj ĉi bordoj kaj arbaroj ankoraŭ entenos la animojn de mia gento, ĉar ili amas ĉi tiun teron same kiel ĵusnaskita bebo amas la kor-batadon de sia patrino.


Se ni vendos nian landon al vi, amu ĝin kiel ni amis ĝin, zorgu pri ĝi kiel ni zorgis pri ĝi, memoru la landon tia, kia ĝi estas, kiam vi prenas ĝin; kaj per ĉiu via forto, kaj per via tuta koro - gardu la landon por via infanoj, kaj amu ĝin kiel Dio amas nin ĉiujn.


Unu aferon ni scias- via Dio estas la sama kiel nia. La tero estas valorega al li. Eĉ la blanka homo ne povas stari ekster la komuna destino.


tradukis la SAT-ano M. Westermayer


Edition: G&M Westermayer

Eldonejo: Steinmattten 4

7803 Gundelfingen


La tradukisto dankas al sinjorino O. du Temple, Kanado, kaj al sinjoroj A.Burkhardt FRG, D.Dungert GDR, dr-o R. Eichholz Kanado, B. Golden Hungario kaj T.Hess, Kanado, kiuj helpis per konstrua kritiko koncerne la lingvon kaj la pliĝustigon de la enhavo el la vidpunkto de indiĝenoj.


Junio 1984 M. Westermayer

detajpis Donjo


Rimarko: Vaŝington estas ĝusta, ĉar tiel enestas en la Fundamento. Tion por tiuj, kiuj tuj denove emas plibonigi la tekston. Lernu el la historio de tiu teksto. Ne tro facilanime ŝanĝu tekstojn. (Cez)



II


Parolado de Tribestro Chief Seattle el la jaro 1854 la (pli) aŭtentika teksto


La ĉielo, kiun vi tie vidas, estas plorinta larmojn de kompato sur nian popolon dum jarcentoj nenombreblaj, kaj tio, kio aspektas al ni eterna, povas ŝanĝiĝi. Hodiaŭ la vetero estas serena. Morgaŭ ĝi povas esti nube griza. Sed miaj vortoj estas kiel la steloj, kiuj neniam ŝanĝiĝas. Kion Sietl diras, tion povas fidi la Granda Tribestro en Vaŝington kun la sama certeco, kun kiu niaj palvizaĝaj fratoj povas fidi pri la reveno de la sezonoj. La blanka ĉefo de la Blanka Tribestro en Vaŝingtono diras, ke li sendas al ni salutojn de amikeco kaj de bona volo. Tio estas afabla, ĉar ni scias, ke li apenaŭ bezonas nian amikecon. Lia popolo estas multnombra. Ili estas kiel la herboj, kiuj kovras la vastajn preriojn, dum mia popolo estas malmultnombra kaj similas al la disĵetitaj arboj de stormbalaita ebenaĵo. La granda-- kaj kiel mi supozas, ankaŭ bona Blanka Tribestro sendis al ni vortojn, ke li deziras aĉeti nian teron, sed permesas al ni reteni tiom da, ke ni povu vivi komforte. Tio efektive ŝajnas justa, ja malavara, ĉar la ruĝulo ne plu havas rajtojn, kiujn li bezonus respekti, kaj la oferto eble estas ankaŭ saĝa, ĉar ni ne plu bezonas ampleksan landon.


Iam estis tempo, kiam nia popolo kovris la tutan landon tiel, kiel la ondoj de vente taŭzita maro kovras ties ŝelopavimitan grundon; sed tiu tempo jam delonge pasis kun la grandeco de la triboj, kiu nun jam ne estas pli ol morna memoro. Mi ne insistos kaj ne funebros pri nia mistempa disfalo nek riproĉos al miaj palvizaĝaj fratoj, ke ili akcelis ĝin, ĉar ankaŭ ni estis eble iom riproĉeblaj.


Junuloj estas flamiĝemaj. Kiam niaj junaj viroj koleriĝas pro iu reala aŭ imagita maljusteco kaj senaspektigas per nigra koloro siajn vizaĝojn, tiam ankaŭ iliaj koroj fariĝas nigraj, kaj tiam ili ofte kruelas kaj estas senkompataj, kaj niaj maljunuloj ne povas reteni ilin. Tiel ĉiam estis. Tiel estis de kiam la blankuloj forpuŝis niajn antaŭpatrojn pli kaj pli okcidenten. Sed ni esperu, ke tia malamikeco inter ni neniam ripetiĝu. Tiel ni nur povus perdi ĉion kaj gajni nenion. Venĝo ĉe junaj viroj estas rigardata kiel gajno, eĉ je la prezo de la propra vivo, sed maljunuloj, kiuj restas hejme en milita tempo, kaj patrinoj, kiuj havas filojn por perdi, scias tion pli bone.


Nia granda patro en Vaŝingtono -- pri kiu mi supozas, ke li nun estas nun tiom nia patro kiom via, de kiam reĝo George movis siajn landlimojn pli al nordo -- nia granda kaj bona patro, mi diras, sendas al ni vortojn, ke se ni agos laŭ liaj deziroj, li protektas nin. Liaj kuraĝaj batalantoj estos ankaŭ fronte al ni de ni nevenkebla muro de forto kaj liaj mirindaj ŝipoj plenigos niajn havenojn tiel, ke niaj praaj malamikoj en la fora nordo -- la hajdaoj kaj la tsimŝianoj - ne plu timigos niajn virinojn, infanojn kaj maljunulojn. Tiam li estos en realo nia patro kaj ni estos liaj infanoj. Sed ĉu tiel iam povos esti? Via Dio ne estas nia Dio! Via Dio amas vian popolon kaj malamas mian! Li ame volvas siajn fortajn brakojn ĉirkaŭ la palvizaĝulojn kaj kondukas ilin kiel patro sian beban filon -- sed Li forlasis siajn ruĝajn infanojn, se ili vere estas Liaj. Li igas kreski vian popolon ĉiutage pli forta, kaj baldaŭ ili plenigos la tutan landon; dum mia popolo malflosas kiel rapide retroiranta tajdo, kiu neniam plu reiros. Ne eblas, ke la blankula Dio amas siajn ruĝajn infanojn, ĉar tiukaze li protektus ilin. Ili ŝajne estas orfoj, kiuj nenie povas serĉi helpon. Kiel ni do povus fariĝi fratoj? Kiel via Dio povas iĝi nia Dio kaj prosperigi nin kaj veki en ni revojn pri reveno de grandeco? Se ni havas komunan enĉielan patron, estas tiu Dio partieca, ĉar Li venis al la palvizaĝuloj. Ni neniam vidis Lin, neniam aŭdis Lian voĉon. Li donis al vi leĝojn, sed havis neniun vorton por siaj ruĝaj infanoj, kies svarmantaj amasoj iam plenigis ĉi tiun vastan kontinenton, kiel steloj plenigas la firmamenton. Ne. Ni estas du apartaj rasoj, kun diversaj originoj kaj diversaj sortoj. Estas malmulte da komuno inter ni.


La cindroj de niaj prauloj estas sanktaj kaj ilia restadejo estas sanktigita tero. Vi vagas for de la tomboj de viaj patroj kaj videble sen bedaŭro. Via religio estis skribita sur ŝtonplatoj per la fera fingro de Dio, tiel, ke vi ne povis forgesi ĝin. La ruĝa viro neniam povis ĝin memori aŭ kompreni. Nia religio estas la tradiciaro de niaj prauloj -- la sonĝoj de niaj maljunuloj, donitaj al ili en solenaj noktaj horoj de la Granda Spirito, kaj la vizioj de niaj saĝuloj, kaj skribita en la korojn de nia popolo.


Viaj mortintoj ĉesas ami vin kaj la hejmojn de ilia naskiĝo tuj, kiam ili trapasas la portalojn de la tombo kaj migras for malantaŭ la stelojn. Ili estas baldaŭ forgesitaj kaj neniam revenas. Niaj mortintoj neniam forgesas la belan mondon, kiu donacis al ili la ekziston. Ili ankoraŭ amas ĝiajn verdajn valojn, ĝiajn murmurantajn riverojn, ĝiajn grandajn montojn kaj forajn izolitajn valetojn, verde borderitajn lagojn kaj golfojn , kaj ili eterne sopiras kun la plej tenera amo al la enkore solaj vivantoj, kaj ili ofte revenas de la feliĉaj ĉasterenoj por viziti kaj komfortigi ilin.


La tago kaj la nokto ne povas loĝi kune. La ruĝulo ĉiam fuĝis ĉe la alveno de la blankulo, kiel la matena nebulo fuĝas la matenan sunon. Tamen, via propono ŝajne estas justa, kaj mi pensas, ke miaj homoj akceptos ĝin kaj retiriĝos en la rezervejon, kiun vi proponas al ili. Tiam ni loĝos aparte en paco, ĉar la vortoj de la Granda Blanka Tribestro ŝajne estas la voĉo de la Naturo alparolanta mian popolon el densa mallumo. Gravas malmulte, kie ni pasigos niajn restantajn tagojn. Ili ne estos multaj. La nokto de la indiĝeno promesas esti tenebra. Eĉ ne unu stelo de espero ŝvebas super lia horizonto. Malgajaj voĉoj de la vento ĝemas en la foro. Morna sorto ŝajne persekutas la ruĝulojn en la spuro, kaj kie ajn li estos, li aŭdos la proksimiĝantajn paŝojn de lia kruela neniiganto kaj pretiĝos flegme por renkonti sian faton, kiel la vundita cervino, kiu aŭdas la proksimiĝantajn paŝojn de la ĉasisto.


Post kelkaj pliaj lunoj kaj kelkaj pliaj vintroj eĉ ne unu el la potencaj homsvarmoj, kiuj iam moviĝis kiel nomadoj sur ĉi tiu vasta lando aŭ vivis en feliĉaj hejmoj, protektata de la Granda Spirito, plu ekzistos por povi plori super la tomboj de popolo, kiu estis iam pli potenca kaj pli esperoplena ol la via. Sed kial plori pri la mistempa sorto de mia popolo? Triboj sekvas tribojn, nacioj naciojn, kiel la ondoj de maro. Tio estas la ordo de la naturo, kaj bedaŭro estas sen utilo. Via tempo de disfalo povas esti fora, sed kun certeco ĝi venos, ĉar eĉ la blankulo, kies Dio parolis kun li kiel amiko al amiko, ne povas eviti la komunan sorton. Eble ni estos fratoj post ĉio tio. Ni vidos.


Ni pripensos vian proponon, kaj kiam ni faris decidon, ni diros ĝin al vi. Se ni akceptos ĝin, mi ĉi tie kaj jam nun metas la unuan kondiĉon, ke oni ne neos al ni la apartan privilegion povi viziti sen molesto la tombojn de niaj prauloj, geamikoj kaj infanoj. Ĉiu parto de ĉi tiu lando estas sankte estimata de mia popolo. Ĉiu montoflanko, ĉiu valo, ĉiu ebenaĵo kaj bosko estas sanktigita per iu malgaja aŭ bonŝanca okazaĵo en tagoj, kiuj jam delonge pasis. Eĉ la rokoj, kiuj ŝajne kuŝas stultaj kaj mortaj kiel ardaĵo, laŭlonge de la silenta marbordo, delektiĝas plezure ĉe la rememoro pri pasintaj eskcitigaj eventoj ligitaj kun la sorto de mia popolo, eĉ la nura polvo, sur kiu vi nun staras, respondas pli ame al niaj paŝoj ol al la viaj, ĉar ĝi estas saturita per la sango de niaj prauloj, kaj niaj nudaj piedoj konscias pri la simpatia tuŝo. Niaj mortintaj kuraĝuloj kaj amantaj patrinoj kaj feliĉaj ĝojkoraj junulinoj kaj eĉ la infanetoj, kiuj ĉiuj vivis kaj ĝojis ĉi tie dum mallonga tempo, ankoraŭ nun amas ĉi tiujn sombrajn solejojn kaj salutas en la ĝusta tempo la revenantajn spiritojn. Kaj kiam la lasta ruĝulo estos pereinta de sur la Tero kaj lia rememoro ĉe la blankuloj jam estos mito, svarmos sur ĉi tiuj marbordoj la nevideblaj mortintoj de mia tribo, kaj kiam la infanoj de viaj infanoj kredos sin solaj en kampo, magazeno,vendejo, sur ŝoseo, aŭ en la silento de la senpada arbaro, ili ne estos solaj. Sur la tuta Tero ne estas loko destinita al soleco.Nokte, kiam la stratoj de viaj urboj kaj vilaĝoj silentos, kaj vi supozos ilin forlasitaj, ili plenplenos de la revenantaj gastoj, kiuj iam plenigis la teron kaj ankoraŭ amas ĉi tiun belan landon. La blankulo neniam estos sola.


Li estu justa kaj traktu mian popolon kun indulgo, ĉar la mortintoj ne estas sen potenco. Ĉu mi diris mortintoj? Ne ekzistas la morto, nur ŝanĝado de mondoj.


El la suba teksto tradukis Cezar



II


"CHIEF SEATTLE'S 1854 ORATION" - ver . 1 AUTHENTIC TEXT OF CHIEF SEATTLE'S TREATY ORATION 1854


Yonder sky that has wept tears of compassion upon my people for centuries untold, and which to us appears changeless and eternal, may change. Today is fair. Tomorrow it may be overcast with clouds. My words are like the stars that never change. Whatever Seattle says, the great chief at Washington can rely upon with as much certainty as he can upon the return of the sun or the seasons. The white chief says that Big Chief at Washington sends us greetings of friendship and goodwill. This is kind of him for we know he has little need of our friendship in return. His people are many. They are like the grass that covers vast prairies. My people are few. They resemble the scattering trees of a storm-swept plain. The great, and I presume -- good, White Chief sends us word that he wishes to buy our land but is willing to allow us enough to live comfortably. This indeed appears just, even generous, for the Red Man no longer has rights that he need respect, and the offer may be wise, also, as we are no longer in need of an extensive country.


There was a time when our people covered the land as the waves of a wind-ruffled sea cover its shell-paved floor, but that time long since passed away with the greatness of tribes that are now but a mournful memory. I will not dwell on, nor mourn over, our untimely decay, nor reproach my paleface brothers with hastening it, as we too may have been somewhat to blame.


Youth is impulsive. When our young men grow angry at some real or imaginary wrong, and disfigure their faces with black paint, it denotes that their hearts are black, and that they are often cruel and relentless, and our old men and old women are unable to restrain them. Thus it has ever been. Thus it was when the white man began to push our forefathers ever westward. But let us hope that the hostilities between us may never return. We would have everything to lose and nothing to gain. Revenge by young men is considered gain, even at the cost of their own lives, but old men who stay at home in times of war, and mothers who have sons to lose, know better.


Our good father in Washington--for I presume he is now our father as well as yours, since King George has moved his boundaries further north--our great and good father, I say, sends us word that if we do as he desires he will protect us. His brave warriors will be to us a bristling wall of strength, and his wonderful ships of war will fill our harbors, so that our ancient enemies far to the northward -- the Haidas and Tsimshians -- will cease to frighten our women, children, and old men. Then in reality he will be our father and we his children. But can that ever be? Your God is not our God! Your God loves your people and hates mine! He folds his strong protecting arms lovingly about the paleface and leads him by the hand as a father leads an infant son. But, He has forsaken His Red children, if they really are His. Our God, the Great Spirit, seems also to have forsaken us. Your God makes your people wax stronger every day. Soon they will fill all the land. Our people are ebbing away like a rapidly receding tide that will never return. The white man's God cannot love our people or He would protect them. They seem to be orphans who can look nowhere for help. How then can we be brothers? How can your God become our God and renew our prosperity and awaken in us dreams of returning greatness? If we have a common Heavenly Father He must be partial, for He came to His paleface children. We never saw Him. He gave you laws but had no word for His red children whose teeming multitudes once filled this vast continent as stars fill the firmament. No; we are two distinct races with separate origins and separate destinies. There is little in common between us.


To us the ashes of our ancestors are sacred and their resting place is hallowed ground. You wander far from the graves of your ancestors and seemingly without regret. Your religion was written upon tablets of stone by the iron finger of your God so that you could not forget. The Red Man could never comprehend or remember it. Our religion is the traditions of our ancestors -- the dreams of our old men, given them in solemn hours of the night by the Great Spirit; and the visions of our sachems, and is written in the hearts of our people.


Your dead cease to love you and the land of their nativity as soon as they pass the portals of the tomb and wander away beyond the stars. They are soon forgotten and never return. Our dead never forget this beautiful world that gave them being. They still love its verdant valleys, its murmuring rivers, its magnificent mountains, sequestered vales and verdant lined lakes and bays, and ever yearn in tender fond affection over the lonely hearted living, and often return from the happy hunting ground to visit, guide, console, and comfort them.


Day and night cannot dwell together. The Red Man has ever fled the approach of the White Man, as the morning mist flees before the morning sun. However, your proposition seems fair and I think that my people will accept it and will retire to the reservation you offer them. Then we will dwell apart in peace, for the words of the Great White Chief seem to be the words of nature speaking to my people out of dense darkness. It matters little where we pass the remnant of our days. They will not be many. The Indian's night promises to be dark. Not a single star of hope hovers above his horizon. Sad-voiced winds moan in the distance. Grim fate seems to be on the Red Man's trail, and wherever he will hear the approaching footsteps of his fell destroyer and prepare stolidly to meet his doom, as does the wounded doe that hears the approaching footsteps of the hunter.


A few more moons, a few more winters, and not one of the descendants of the mighty hosts that once moved over this broad land or lived in happy homes, protected by the Great Spirit, will remain to mourn over the graves of a people once more powerful and hopeful than yours. But why should I mourn at the untimely fate of my people? Tribe follows tribe, and nation follows nation, like the waves of the sea. It is the order of nature, and regret is useless. Your time of decay may be distant, but it will surely come, for even the White Man whose God walked and talked with him as friend to friend, cannot be exempt from the common destiny. We may be brothers after all. We will see.


We will ponder your proposition and when we decide we will let you know. But should we accept it, I here and now make this condition that we will not be denied the privilege without molestation of visiting at any time the tombs of our ancestors, friends, and children. Every part of this soil is sacred in the estimation of my people. Every hillside, every valley, every plain and grove, has been hallowed by some sad or happy event in days long vanished. Even the rocks, which seem to be dumb and dead as the swelter in the sun along the silent shore, thrill with memories of stirring events connected with the lives of my people, and the very dust upon which you now stand responds more lovingly to their footsteps than yours, because it is rich with the blood of our ancestors, and our bare feet are conscious of the sympathetic touch. Our departed braves, fond mothers, glad, happy hearted maidens, and even the little children who lived here and rejoiced here for a brief season, will love these somber solitudes and at eventide they greet shadowy returning spirits. And when the last Red Man shall have perished, and the memory of my tribe shall have become a myth among the White Men, these shores will swarm with the invisible dead of my tribe, and when your children's children think themselves alone in the field, the store, the shop, upon the highway, or in the silence of the pathless woods, they will not be alone. In all the earth there is no place dedicated to solitude. At night when the streets of your cities and villages are silent and you think them deserted, they will throng with the returning hosts that once filled them and still love this beautiful land. The White Man will never be alone.


Let him be just and deal kindly with my people, for the dead are not powerless. Dead, did I say? There is no death, only a change of worlds.


Reen al oro kaj viskio


Ĉu soleco por ĉiam? Nun turistoj konkeras la fantomurbojn de Usono


Provu foje priskribi la absolutan solecon: lokoj, tra kiuj hurlas la vento kiel grego de sovaĝiĝiĝintaj hundoj kaj klakigas la skeletojn de mortaj domoj.

Lokoj, kie eĉ la kojotoj ne plu eltenas vivi, ĉar ili ekfekas pro timo en la lunbrilo, se komenciĝas ĝemeti la seka, malnova ligno de la forlasintaj salonoj kaj de la bankkonstruaĵo, kaj se supren kirliĝas la rusto de oldaj elĉerpitaj aŭtomobiloj.

"Nenio estas pli malplena ol vaka naĝbaseno" konstatis iam la majstro inter la kriminalaŭtoroj, Raymond Chandler.

Chandler eraris.

Nenio estas pli vaka ol fantomurbo en la Sovaĝa Okcidento. Ĝi estas tiel vaka, ke eĉ la spiritoj fuĝis.

Sed, se la fantomoj estas for, venas la turistoj. Tio ŝajnas esti naturleĝo. Tiel okazis, ke en Silver City 2 mil metrojn alte en la Owyhee montaro de Idaho ree estis malfermita hotelo. La Idaho Hotelo. Antaŭ 150 jaroj regis ĉi tie mallongtempa prosperiga oro kaj-arĝentokonjunkturo. Tiam oni multe pafis en Silver City.




En la jaro 1884 la koktelistoJosefo König ĉagreniĝis pri tio, ke oni primokis lin pro lia germana deveno. Li postulis duelon, sed tiris la kolton tro lante kaj mortis kelkajn metrojn antaŭ la Idaho Hotelo.

Baldaŭ poste la homoj iom post iom foriĝis, ĉar la minejoj - 25o da ili - ne plu sufiĉe enspezigis. Oni forlasis domojn al sia sorto, meblojn oni simple lasis stari. La transporto trans la kurboriĉaj, truplenaj kaj moliĝintaj stratoj el ŝotro en la montaro estus estinta tro multekosta.

Eĉ la apoteko de Silver City restis konservata tiel, kiel ĝi estis. La apotekisto ne volis kunpreni eĉ unu boteleton el siaj medicinoj kaj tinkturoj.

Lia plej grava medicino ja jam sen tio nomiĝis viskio. Per tiu li mildigis al la ministoj la korpajn difektojn kaj la animajn tuj kun ili.

Sed intertempe Silver City posedas pli ol unu pasintecon kaj estas rekovrata kiel loketo de la bona malnova Usono. Fantomaj urboj ree estas tre ekŝatataj. Estas lokoj fore de la kutima turistopelmelo. Malfacile atingeblaj kaj bele hororigaj - tio estas tio, kio estas serĉata, ĝuste ankaŭ de germanaj turistoj. La malbelaj postrestaĵoj de la minejoj delonge ree estas superkreskitaj. La naturo venkis. La sovaĝaj bestoj ne estas timidaj kaj trotas de tempo al tempo sen hasto tra la vakaj stratoj.

La homojn, kiuj nun renovigas la forlasintajn kaj rompiĝemajn domojn por uzi ilin somere kiel ferio- kaj semajnfinaj domoj, ne ĝenas, ke ili laŭ principo devas vivi kiel antaŭ cent jaroj.



Roger Nelson, la posedanto de la Idaho Hotelo disponigas petroleajn lampojn al la novaj kunloĝantoj. Per tio la ĉambroj nekomplike prilumeblas. Por kuiri oni rekomendas gascilindrojn. Kaj la malnovaj kondukiloj al la fontoj ĉirkaŭe liveras bonan akvon.

Ankaŭ la telefonado ne estas problemo - tiom longe, kiom la poŝtelefonoj estas ŝarĝitaj.



Roger Nelson en la jaro 2000 enamiĝis en la ruinon de la nuna Idaho hotelo. De tiam li laboras pri la renovigo de la malnova brilo. La dekok ĉambroj elbrilas decan nostalgion. La litoj esta bonaj, post malnovaj pordoj surprizas novaj banejoj kaj necesejoj. La akvo estas varmigita elektre: "Solarenergio", klarigas Roger. La solarĉelojn li fermŝraŭbis en kaŝitaj ejoj sur la tegmento: "Tio estis necesa, ĉar la tuta Silver City estas metita sub la protekton por laŭleĝaj monumentoj. Jen vi rajtas ŝanĝi nenion."



Ankaŭ malnova moro jam ree estas flegata: la matena trinkado. Dimanĉe, proksimume en la tempo, kiam la meso, se iu okazus, estus finita, oni promenas al la koktelejo, kiu aspektas tute same tiel, kiel en la tempo de la orokonjunkturo.

Se oktobe fals la unua neĝo, fariĝas solece en Silver City, kaj ekstreme frida! Jen regas ree sole la vento. Eĉ la gardisto, kiun Roger Nelson por la vintraj monatoj estis engaĝinta, fuĝis. Li konatiĝis al ino kaj sekvis la vokon de duopeco. (de Gerd Eber)

Rimarko: En Usono ekzistas kelkaj centoj da fantomurboj. (Ofte kun historie interesaj tombejoj.) Kelkaj malmultaj estas jam turisme alireblaj. Informoj en la intereto:

http://www.ghosttowns.com/states/id/silvercity.html (Silver City en Idaho)


www.ghosttowngallery.com
www. ghosttowns.com

Praloĝantoj