
Komence
de la vojaĝsezono la rusa asocio de ĉiĉeronoj kaj vojaĝorganizantoj
telefonis al la Kremlo-administrado, por ke tiu ion entreprenu kontraŭ
la rutine farata ĉantaĝo al eksterlandaj turistoj pere de milicanoj. La
vojaĝoficistoj plendas precipe pro tio, ke milicianoj sur la Ruĝa Placo
postulas de la turistoj punpagojn pro tio, ke ili ne portas la
pasporton ĉe si, kvankam la oficistoj scias, ke pasportoj de
eksterlandaj gastoj laŭregule restas en la akceptejo de hoteloj por la
registrado. La rusa ministerio por internaj aferoj silentis ĝis nun pri
la riproĉoj.
laŭ FAZ de Donjo & Cez!
PS:
Mi tute serioze dubas, ke ie en la mondo plu estas homoj, kiuj ne estas
policanoj. La polico zorgu por paco, sed neniu pli perturbas la pacon,
neniu pli molestas la homojn, neniu pli da homoj pelas en la frenezon
ol la polico. Tute certe, neniu kaŭzis pli da malfeliĉo en la mondo ol
la polico, ĉar ja ankaŭ la soldatoj estas nuraj policistoj. Eltiro el
la romano La Mortula Ŝipo de B.Traven
- hejmo
- ligoj al Cezar kaj Karapaco
- aforismoj
- anekdotoj
- bestoj
- B.Traven
- Bukowski
- cirko
- ĉinaj filozofoj
- eseoj
- E. Toth, Lappar...
- Esperantomuziko
- eventoj
- fabeloj-fabloj-mitoj
- feminismo
- fotoj kaj filmo
- galerio Cezar
- humuro
- kantotradukoj
- Karapaco-Panoramo
- Kristnasko
- kuirreceptoj de Donjo
- landoj + turismo
- ligoj propraj
- muziko
- papilioprojekto
- pentroarto
- poemoj de aliaj
- poemoj de Cezar
- poemtradukoj de Cezar
- prozpoemoj de Cezar
- prozpoemtradukoj
- poetoj por la paco
- popularscienco
- rakont(et)oj tradukitaj
- rakontoj de Cezar
- socio
- sporto
- schorschkultur.de
- www.karapaco.de
- Zamenhof