La radio vivas!
De dr-o Dr. Giesbert Damaschke, Munkeno

Karaj legantoj,
dume mi skribas ĉi tion, aŭdeblas fone la muzikaĵo "Jawing" de Albert Collins. Antaŭe mi povis aŭskulti de Donovan "Young but growing" kaj ĵus anstaŭige ekas de T-Bone-Walkers "T-Bone Blues". Mi elektis neniun el la tri muzikeroj, kaj por diri la veron, mi eĉ ne scias (sciis) ilin. Alie dirate: fone aŭdiĝas radio. Sed kompreneble ne iu, sed interretradio – kaj eĉ precipa, nomata last.fm. Kion certe signifu, ke oni ne plu bezonas iun alian radion krom tiu ĉi.
Kaj efektive la ofertistoj ne tute malpravas pri tio. Ĉar ĉe Last.fm aŭskulteblas programo, kiu adaptiĝas la guston de la uzanto. Last.fm simple komparas la muzikerojn auskultatajn de la uzanto kun la elektoj de aliaj uzantoj, kaj tiel ĝi povas doni rekomendojn.Jen ekzemplo pri la produktada principo de Last.fm: Se Aleksandro aŭdas muzikon de Dylan, Donovan kaj de la bando Birds, kaj se Bertram aŭdas muzikerojn de Neil Young, Donovan und Dylan, jen Aleksandro supozeble ankaŭ ŝatas la muzikiston Neil Young kaj Bertramo eble trovas plaĉon pri la bando Birds.
La sistemo estas kompreneble konsiderinde pli ampleksa, sed unu afero jam klariĝas: la kvalito de la rekomendoj dependas en ĉiu rilato de la kvanto de la jam aŭdita en last.fm. Ju pli da uzantoj partoprenas, despli diferenca estas la muziko, despli fajne ĝustigeblas la interesoj de la uzantoj kun la rekomendoj de Last.fm.
Neniu miraklo do, ke Last.fm havas multajn ideojn por estis interesa por kiel eble plej multaj homoj. Tio komenciĝas per tio, ke la uzado kompreneble senkostas, ĝi inkludas ankaŭ multajn komunecajn funkciojn ĝis la plej forta argumento: ke oni vere ofertas tre ampleksan elekton.
La vorto "ampleksa“ ebl eĉ ne plu tre trafas la kernon, ĉar oni interkonsentiĝis antaŭ malmultaj tagoj kun la grandaj muzikeldonejoj, kiuj malkovris Last.fm-on kiel gravan platformon por vendoj. (ĉar oni memkompreneble povas aĉeti al ĉiu kanto la laŭan kodiskon).
Nun Last.fm estas la plej ampleksa, laŭleĝa kaj senkosta muzikradio en la interreto. Sed estas vere, pagodeva abonomodelo jam estas anoncita.
Kaj tio estas, mi tute certas, nur la komenco. Ĉijare ni ankoraŭ ofte aŭdos ion pri Last.fm
Via
dr-o Giesbert Damaschke
tradukis Cezar