Cirko: fenomeno
de l' kulturo









Rigardojn al la foro


Mi estis hejme en havenregionoj, sur jarfoiroj kaj en cirkotendoj, kie la pensoj estis malfermaj por ŝanĝeblecoj kaj migradoj, kie oni direktis la rigardojn al la foro. (Peter Weiss)


Iru en la cirkon!

Iru en la cirkon. Ĝi estas grandega ronda pelvo, en kiu ĉio turniĝas en cirkloj. Seninterrompe. En ĉiamaj periodoj. Iru en la cirkon. Deigu vin de viaj kvaranguloj, de viaj geometraj fenestroj, kaj vojaĝu en la landon de la turniĝantaj cirkloj. Trarompu la limojn, kresku, strebu al libero – tio estas tiom homa! La rondo estas liberigo. Ekzistas nek komenco nek fino. (Fernand Leger.)




Al la kulturo apartenas ankaŭ imago pri la cirkarto, pri la movado de la homa korpo, pri la movoj kaj agoj de la homa korpo en ejo. Ĉion ĉi prezentas la cirko. Al niaj kulturimagoj apartenas ankaŭ la ekzotiko. Kaj la publiko identigas la cirkon en plej vasta senco kun la ekzotiko. Ĝi estas ero de la kulturo, kiu verŝajne havas tute nekonatajn radikojn en la homa konscio.
(Christoph Meckel).




Precizeco kaj severo dum la laboro


Por mi la cirko estas lernejo pri precizeco kaj severeco ĉe la laboro. Mi deziras al mi havi animon, kiu same tiel svingiĝas kaj noblas kiel la korpoj de la klaŭnoj kaj akrobatoj. (Jean Cocteaux)


Hans-Georg Kaiser

Zirkusbeginn


Das kennen wir alle:
Der Zirkus ist gekommen!
Schon steht da riesige Zelt,
überall erstrahlen die Lichterketten,
und auf der Spitze des Zeltes
leuchtet verlockend der Name des Zirkusses.

Hinter der Balustrade hört man schon
das Trompeten eines Elefanten.
Aus einem Wohnwagen der Zirkusartisten
ertönt eine sentimentale Mundharmonika.

Wir stehn schon in den Reihen und
schieben und stossen uns vorwärts.
Dann sitzen wir zwischen Stangen und Masten,
und zwar so, dass wir alles sehen können,
weil der Zirkus das schönste
aller Schauspiele ist.

Die Atmosphäre ist erregend.
Das Orchester probiert einen
lebhaften lateinischen Rhythmus,
und von der Manege geht der
typische Zirkusgeruch aus.

Wir werden nun einen Moment lang
sogar so sentimental wie der Poet Rilke:
"Wer sind jene Vorüberstreifenden,
die vielleicht noch etwas flüchtiger sind
als wir selbst?"

Doch da fängt die Vorstellung schon an.



Cezar

Cirkokomenco


Tion ni spertis ĉiuj:
La cirko estas veninta!
Jam staras la grandega tendo,
ekbrilas ĉie la lumĉenoj,
kaj sur la pinto de la tendo
lumas alloge la nomo de la cirko.

Post la balustrado oni aŭdas jam
la trumpetadon de elefanto,
el karavano de la cirkartistoj
elsonas sentimentala buŝharmoniko.

Ni jam staras en la vicoj kaj
ŝovas kaj puŝas nin antaŭen.
Tiam ni sidiĝas inter la stangoj kaj mastoj,
tiel, ke ni bone povas vidi ĉion,
ĉar la cirko estas la plej bela
el ĉiuj vidoludoj.

La atmosfero estas ekscitiga.
La orkestro elprovas iun viglan
latinan ritmon kaj de la maneĝo
eliras la tipa cirkodoro.

Ni nun fariĝas dum momento
eĉ tiel sentimentala kiel la poeto Rilke:
"Kiuj do estas tiuj pretervagantoj,
kiuj eble ankoraŭ iom pli fuĝemas
ol ni mem?"

Sed tiam la prezentado jam komenciĝas.



Kial en cirko

nenio maleblas                     


La cirkartistoj unuigas
du ecojn, kiuj jam unuope
estas maloftaj, sed kiuj
kune ebligas, ke nenio
maleblas: aŭdaco kaj
diligento. (Felix Salten)






Cezar


Tri klaŭnoj, unu

kiel prezidanto


Unua klaŭno: Sinjoro prezidanto! Sinjoron prezidanto! Bonvolu tuj enkarcerigas tiun homo! Tion esti tre danĝeran homon!

Prezidanto: Kial li estu danĝera?

Dua klaŭno: Li diras, ke li volas esti la unuan direktoron en tiu ĉi cirko! Haha!

Prezidanto: Kio? Nekredeble! Ĉu li ne konas la regularon de nia entrepreno!? Krome scias ja ĉiu, ke ni ne havas direktoron kiel aliaj cirkoj, sed nur prezidanton. Kaj tiun nur por la plenumado de diversaj taskoj. Sed, se vi ĉi tie plu tiel kverelas pri la posteno de la prezidanto, do bonvolu transpreni la postenon. Tuj! Mi estus feliĉa!

Dua klaŭno (ridas) : Hahahaha, sinjoron prezidanto, tion esti ja nur bonan ŝercon, ni ja ne voli forpreni la belan postenon de la sinjoro prezidanto, hahaha....

Prezidanto: Ĉe l' Satano! Ĉu posteno bona? Ke mi ne ridu! Mi estas jam dek jarojn ne pli ol „utila idioto“ en tiu granda cirko, kaj mi fieras pri tio! Sed spite al la impresa nomo de prezidanto sub miaj mesaĝoj mi havas nun multege da laboro. Cent kaj kvindek da mesaĝoj po tago, kiuj respondendas! Mi ne troigas! Kaj tio estas nur eta parto de miaj taskoj! En vero mi ja ne estas prezidanto, amikoj, sed ega ŝvitanto!

Unua klaŭno: Ĉu vere? Tion esti ja terura, se la sinjoron prezidanto devi labori tiom multe! Mi ĉiam pensi, ke la prezidanton, voila, ĝui la belan vivon kaj la akrobatoj, rajdistoj, ĵonglistoj, la domptistoj kaj la kasistino ktp...farus la ŝvitigan laboron, ĉu ne?

Prezidanto: Faras! Ba! Sed tion scias ja ĉiu, ke tio ĉe ni estas alia!

(La klaŭno unua elprenas naztukon.)

Unua klaŭno: Tion estas ja ploriga! (Ekploras)


Dua klaŭno (rikanas) : Tion estas ja ridiga, Hahaha! (Laŭte ekridas)


verkis Cezar


Muzikklaŭno










  



pentris Cezar


Cezar

La ploroj de l' klaŭno


Ili ĉiam nur fajfis, aplaŭdis, kriaĉis.
Ili tute ne atentis la plorojn de l' klaŭno.

Ĝuste tiam, kiam li komencis plorsingulti,
ili krude laŭte ekridis.
Mi demandis min tute konsternita:
Kio faris ilin tiom sen-senta?



Klaŭno kiel kontraŭaŭtoritata figuro

La klaŭno, se li estas kontraŭaŭtoritata figuro, prezentas la malon de la homo, kiu posedas potencon, kiu estas aŭtoritata kaj regas la mondon. La klaŭno montras la absurdecon de la kutimaj imagoj de normala homo, kiu provas regi la mondon. Kaj fine la klaŭno tamen kapablas pli ol ĉiuj, kiuj ĉirkaŭas lin: Li do prezentas sin en la areno, kvazaŭ li ne scius kiel ludi la violonon, kaj fine li estas ĝuste tiu, kiu scias ludi ĝin.

Walter Matthias Diggelmann



Cezar

Klaŭn' Esperanto



Klaŭn' Esperanto,
la gajperiganto,
vestas sin ĝoje
kravate per banto.

Klaŭn' Esperanto
kun sia lekanto
migras survoje
kun ĝojo kaj kanto.

Klaŭn' Esperanto,
en pensoj giganto,
saltas eĉ foje
laŭ pulo pro vanto.

Klaŭn' Esperanto,
revenoŝtatanto,
eltenas levkoje
kun verda galanto.



Cezar

Pentrita cirko


La magio de la maneĝo trovas
e
n la cirkobildoj sian genian
respeguliĝon. La mondo de la
cirkartistoj ekde la antikva epoko
ĝis nun allogis kaj allogas pentristojn.
La plej famaj estis adorantoj de la cirko,
Picasso, Beckmann, Dix, Hegenbarth,
 Leger, Chagall, Dali, Miro; Maserel,
por nomi nur kelkajn el ili.


Sangantaj

frandaĵoj I







Sangantaj frandaĵoj II


Kiam ni post la paŭzo sidis denove sur niaj lokoj, la maneĝo estis ĉirkaŭataj per feraj kadroj. Du potencaj leonoj paŝis en la kaĝon kaj post ili la aliaj reĝoj de l' forto. „Cezar! Herkulo! Agamemnono, Odiseo, Hektoro, Kambizo! Ĉi tien! Vite, vite! Ah, mon cher.“Kaj tiam denove germane kun franca akcento: Havu la bonecon, amiko mia.“ Mademoiselle Claire, ho, vi, plej kruela fianĉino! Kun levita brako, kun minacanta afableco ŝi subigas la volon de siaj furiozaj sklavoj. Ŝia blanka kolo alogas kiel dolĉaĵo, ŝia brila kolo estas ja la idealo de ŝiaj ege blekantaj adorantoj. „Ah, messieurs! Hektoro! Agamemnono, Kambizo! Manĝon! S'il vous plait. Kaj ŝi servas al ili sangantajn frandaĵojn.

(el: „En la cirko“ de Else Lasker-Schüler, elektis kaj tradukis Donjo)


La cirko finiĝis!











Kion la cirko donis al mi?

Mi ne scias precize, kion la cirko donis al mi. Krom tio, ke mi vidis en ili homoj, kiuj kun beleco riskas sian vivon por la plezuro de siaj proksimuloj, kaj mi pensas, ke tio jam estas multo. (Maksim Gorki)


Letero al Anjo
 

 
Cirko estas kiel la greka teatro, praformo de la homa kulturo kaj plu ekzistanta. El la cirko eliris ŝajne ĉio, kio formas nian nunan sinprezentan kulturon. Kion ni havas, kion la cirko ne havis kaj ne havas? La cirko estas la sankta lando de ĉiuj honestaj artistoj, kiuj ne volas trompi la publikon, kiuj donas ĉion por feliĉigi homojn. Mi pensas, ke la cirko estas plu tre subtaksata en sia signifo por la artoj. La francoj sciis tion, kaj ankaŭ la rusoj havi(a)s grandiozajn cirkojn. Por mi la cirko krome estas miraklolando, sekretoplena ejo, la lando de l' fantazio kaj de la klaŭnoj, senfine riĉa lando pri preskaŭ ĉio, kio movas homajn korojn. Pensu ankaŭ pri la malfermaj buŝoj de la infanoj en cirkoprezento, ili estas tie kiel ensorĉitaj. Ili miras, ja ili miregas, kaj la plej bona, kion arto povas fari, esti mirigi homojn. Miro estas la nomo de fama hispana pentristo, la nomo estas programo por tio, ke la arto mirigu la homojn, se homo sin miras, li lernas vidi, fariĝas scivola. Homo, kiu ne plu miras pri io estas nur plu obtuza besto. Homo, kiu lernis miri estas jam mem artisto en sia koro, li vidas la mondon el alia multe pli riĉa perspektivo. Mi lernis tion inter aliaj de la natursciencisto Goeto, ke en ĉiu ero estas la tuta mondo, ke la mondo estas senfina en ĉiu direkto, kaj tio estas ja mirinda. ĉu? Mi donacis al mia nepo glason kun lupeo, tra kiu li povas observi siajn ŝatatajn fajroformikojn kaj aliajn insektojn, kiujn li serĉas en la arbaro kaj ĉie, tiu lupeo kostis 3 eŭrojn, sed la knabo ŝatas tiun lupeon pli ol multekostajn aŭtojn, fervojojn ktp.... tiel tio estas, li eklernis, ke miri estas la pleĵ granda ĝuo. Vidi la mondon el alia perspektivo, tiel kiel en la cirko. Esplori, elprovi, sin elprovi, komune ĝoji, jen la cirko, tuta mondo por si mem, malgranda universo - kaj senfina vojaĝo.

Via Cez!