Psikologio

Diru ĝin ankoraŭfoje
Dek aferojn pri sonĝoj, kiujn vi eble ankoraŭ ne scias







Diru ĝin ankoraŭfoje!

Ke ni homoj ankoraŭ nun estas "iomete pli simple konstruitaj" ol oni kutime supozas, eltrovis esploristoj de la Virginia Tech en Blacksburg. Kiel ili skribas en la aktuala eldono de la Journal of Personality and Social Psychology estas iu ajna eldiro despli kredebla ju pli ofte ĝi estas ripetata. Rilate al tio nek la enhavo gravas nek tio, ĉu ĝi estas disvastigata de unu persono aŭ de multaj. Tion montris testo kun pli ol mil partoprenintoj. Varbistoj kaj reklamistoj jam delonge supozas tion. Kaj la verkisto B. Traven moke asertis laŭsence antaŭ 80 jaroj en la romano "La Mortula Ŝipo", ke ofte ripetataj frazoj fariĝas scienca vero. La libro de mi estas tradukita en E-on. (Cezar)


Dek aferojn pri sonĝoj, kiujn vi eble ankoraŭ ne scias



1

Inoj pli ofte povas memori pri siaj sonĝoj. Male al tio ili malpli ofte ol viroj sonĝas pri tio havi sekson ekstere de la partnereco.



2

Antaŭ kelkaj jarcentoj en la sonĝesplorado amasiĝis raportoj pri nigra-blankaj sonĝoj. Kelkaj sciencistoj klarigas tion al si pere de la disvastigo de la nigra-blankaj tv-elsendoj. Analoge al la komenciĝanta disvastigo de la kolortelevdilo ankaŭ la sonĝoj ree fariĝis buntaj.


3

Fruktmuŝoj baraktas per la kruroj, dum ili endormiĝas - sed tiu agado ne respeguliĝas en la neŭrona aktiveco de la muŝocerbo. Tiu, estas vere, laboras, sed montras alian modelon. Esploristoj nomis tiun fenomenon "Rapide Leg Movement" , analoge al la fazo de la "Rapid Eye Movement" (REM), kiuj ekestas en homaj sonĝoj.

4

Paul Mc Carthney asertas ekde 1965, ke la melodio de Yesterday enkapiĝis al li en sonĝo.

5

La greka kuracisto Pedanios Dioskurides, kiu validas kiel la plej eminenta farmakologo de la antiko, rekomendis trinki trinkaĵon el laktikosemo kontraŭ voluptaj sonĝoj.

6

Kelkaj homoj travivas tielnomatajn klarajn sonĝojn, kies enhavon ili povas influi. Laŭ studo de la universitato en Heidelberg tio povas esti helpema: en tiu studo testpersonoj ekzercis en sonĝo ĵeti moneron en tason, kiu distancas du metrojn. Efektive provante tion post la vekiĝo, ili havis esence pli altan trafkvoton ol antaŭe.

7

Odoroj influas la kvaliton de sonĝoj. Agrablaj odoroj havigas pozitivajn sonĝojn, aĉaj odoroj la malon.

8

En la germana mitologio estis inkuboj respondecaj por sonĝoj. Oni imagis tiujn fablajn estaĵojn kiel homajn figurojn. En la nokto ili sidis sur la torako de la dormanto kaj estigis malagrablan premon. Tiu prezentiĝis en formo de aĉaj sonĝoj, tielnomataj inkuboj.

9

La plej multaj bestoj verŝajne povas sonĝi. Ĉe mezuradoj de la cerbokurento je ratoj esploristoij observis je la bestoj dum REM-dormfazo la saman cerbokurentan modelon, kiun montris la ronĝuloj antaŭe ĉe la manĝado. La bestoj eble sonĝis pri manĝado.

10

En studo el la sesdekaj jaroj de la antaŭa jarcento komparis sciencistoj kiom ofte havis homoj el diversaj industriaj nacioj sonĝojn kun agresivaj enhavoj. La plej multajn, multe pli ol la aliaj, havis la testpersonoj el Usono.


kolektita de Sebastin Herrmann
tradukita de Donjo & Cezar
el Sudgermana Gazeto