Biologio
Fiŝoj ne silentas
Pigo ekkonas sin mem
Unukornuloj
Tropikaj stratlaboristo-formikoj ŝtopas vojtruojn - per si mem
Darvino: La ekesto de l' specioj

Inteligenta dezajno I:
Propoliso
de Katharina Deutsch
La ŝtelisto estis grimpinta trans la fendoplenan domomuron. Nokte, en la spuro de la delikata dia odoro, kiu metis sian liphararon en eskcititan tremadon. Antaŭ la eniro estis senbrue. Neniu venteto, nur je duono malfermita pordo, dormanta juna vira abelo. Kia okazo! Memgardeme la ŝtelisto rigardis en la nokton. Kaj tiam, kun avida decidemo: unu paŝo, du paŝoj kaj ankoraŭ plia. Jam kaptis lin la dolĉeca odoraĵo en la interno de malhela kaverno el mielo kaj rezino. La fino de la rakonto estas rapide rakontita. La vira abelo ekvekiĝis. La laboristinoj nun kuraĝis riski ĉion. Fulmrapida interbatalo. Sennombraj pikiloj traboris la korpon de la abelŝtelisto, kiu elspiris en tiu momento lastan fojon. Musomorto.
Sed kion fari kun la kadavro? Baldaŭ ĝi ekfetorus sur ilia antaŭporda mato. Naŭzigaj mikroboj ektroviĝus kaj minacus la kolonion de la abeloj. Sed eltransporti oni ne povis la penetrinton, ĝi estis tro peza. Jen la laborabeloj komencis kovri la mortan korpon per viskoza gluaĵo. Tavolon post tavolo. Kun la rezino, kiun ili estis kunprenintaj de siaj ekskursoj al poploj, alnoj kaj ulmoj kaj kiun ili kunmiksis kun diversaj glandosekreciaĵoj al desinfektiga pasto nomata propoliso: „la gardisto antaŭ la urbo“.
Jam la egiptoj uzis la sterilizan rimedon por enbalzamigi siajn mumiojn. Esploristoj pruvis la grandan antibiotikan kaj antimicetan efikon de la propoliso. Ĝi helpas kontraŭ tuta vico de malbonaĵoj, de akneo ĝis la interpiedfingra ekzemo kaj lastatempe kun perpleksigaj rezultoj estas uzata en la kanceroesplorado. Oni diras, ke abelbredistoj, kiuj maĉas propolison, atingas grandan aĝon. Tio atentigas pri la geriatrian efikon de la abela rezinopasto, tre verŝajne fidinda plilongigilo de vivo. Pli longtempe vivis kun propolishaŭto ankaŭ la violonoj de sinjoro Stradivari, kiu atingis la neatingitan sonbelecon de siaj muzikiloj interalie per la mastikado de propoliso sur la lignon. La abeloj uzas la paston tamen ne nur por la enbalzamigo de neŝataj vizitantoj. Ili riparas per ĝi ankaŭ damaĝojn de la mieloĉelaroj. Kvankam abeloj estas rezistemaj kontraŭ frido, ja aero trablova povas pereigi tutajn abelkoloniojn.
Pri la abela artemo jam sciis la malnovaj grekoj kaj romianoj, verkis Georgo Frederiko Creuzer. „Simboliko kaj mitologio de la malnovaj popoloj“: „Kio venas de la abelo, tio nutras kaj konservas, sed ne ŝarĝas homon. Estis la unua nutraĵo de la pli pura antaŭmondo, la unua viktimo de la senkulpaj homoj.“
tradukis Donjo & Cezar
el la gazeto "Frankfurter Allgemeine", okt. 2007
Fiŝoj ne silentas
Fiŝoj interkomunikas per sonoj!
Vaŝington (dpa) Paroli kiel la filmfiŝo Nemo
la autentikaj klaŭnfiŝoj ja ne povas. Sed ili tamen interparolas. Per
movoj de sia makzelo kaj dentgrincado ili produktas diversajn ĉirp-kaj
kraksonojn. Kiel tio precize funkcias, esploristoj el Belgio kaj Usono
nun klarigis kaj prezentis tion en la fakĵurnalo "Science". Klaunfiŝoj
produktas la sonojn ekzemple serĉante partneron aŭ ĉe la defendo de la
distrikto.
Ankaŭ multnombraj aliaj fiŝoj estas ĉio alia krom mutaj, ili uzas bruojn por la komunikado. Ili frotas ostojn unu sur la alian aŭ estigas svingojn helpe de siaj naĝvezikoj.
tradukis Donjo kaj Cezar
el sia regiona gazeto OVZ

Pigoj ekkonas sin mem en la spegulo. Per tio ili montras kognajn kapablojn, kiujn ĝis tiam povis montri nur homoj kaj homsimioj. Tion pruvis sciencistoj ĉirkaŭ la psikologo Helmut Prior de la universitato Frankfurto. Ili kroĉis rekonilon al korpoloko de pigoj, kiujn la birdoj ne povis vidi. Sed en la spegulo la pigoj malkovris la rekonilon - kaj provis ĝin atingi per sia beko. (PLoS Biology, online) La sciencistoj konkludas el tio, ke la pigoj ekkonis la spegulbildon kiel bildon de si mem. Laŭ ĝistiamaj esploroj por la kapablo de memrekono estas necesa la tielnomata Neocortex, regiono de la cerbo, kiu precipe estas evoluita ĉe la homo. Sed birdoj ne posedas Neocortex-on. Ke la pigoj tamen kapablas ekkoni sin mem en la spegulo, montras laŭ la sciencistoj al la homoj, kiel fleksebla estas la evoulo. La kogna evoluo evidente povas okazi en apartaj direktoj.
el Sudgermana gazeto, 19-a aŭgusto de 2008, tradukita de Donjo & Cezar, foto de Wildlife

Unukornuloj

Tiujn naĝantajn unukornulojn pentris kortega pentristo
en Prago komence de la 17-a jarcento.
Jen: kelkaj aliaj bildoj pri unukornuloj
, kiuj pruvas almenaŭ tion, ke neniu pentristo sciis kiel ili efektive
aspektis. Nu, neniu miraklo, ĉu? Ĉar ili ja neniam efektive ekzistis -
oni diras. Nu, kaj tio estas kompleta eraro, ili efektive ekzistis kaj
ekzistas - en la fantazio de homoj, en artverkoj, en libroj, en fabeloj
ktp... unukornuloj kaj aliaj mitaj bestoj pruvas antaŭ ĉio tion, kiom
forte ni estas ligitaj en niaj fantazioj al la reala mondo. Unukorno ja
reale ne ekzistas, sed ĉevaloj ekzistas kaj la narvaldentoj el kiuj la
fantazio de homoj iom post iom kunmetis la fabelecan beston.
Verkistoj
asertas, ke ĝi vivis en Afriko kaj en Azio. (Mirakloj ĉiam post sep
maroj kaj sep montoj okazas:)) Oni diras plu pri ili, ke ili murdis
ĉiun homon, kiu renkontis ilin. La brava tajloristeto en fabelo de la
fratoj Grimm devis tion preskaŭ sperti, kiam tia besto furioze atakis
lin, sed li estis ruza kaj zorgis por tio, ke la galopanta besto,
persekutanta lin, pikis sian kornon en larĝan arbon, el kiu ĝi poste ne
plu povis liberigi sin. Oni diras plu, ke ili nur de pura virgulino
lasas bridi sin. (Hmh, iom strange, ĉu? Kial ĝuste de tia? Tiuj estas
ja ankoraŭ tute naivaj ŝafidetoj kaj tute ne spertaj pri la reala vivo.)
La
dentojn de narvalo oni ofte liveris kiel pruvon, ke tiuj bestoj
efektive ekzistis, estis tempoj, kiam tiuj dentoj de narvaloj kostis
tiom multe kiom oro, ĉar oni supozis, ke trinkpokaloj faritaj el tiuj
estas la plej sekura rimedo kontraŭ venenoj, pro tio, ke enigita veneno
en tia trinkujo laŭdire forte ekŝaŭmas.
Mi persone tre ĝojas, ke
tiaj bestoj ekzistas, nia vivo estus tre enuiga sen ili, kaj tio
validas por ĉiuj produktoj de la fantazio, kiujn oni neniam subtaksu,
ili ege gravas por ni. Sen ili ni estus ne homoj, sed primitivaj
monstroj.
Preskaŭ mi
forgesis mencii tion, ke en Germanio ekzistas plia unukornulo, ĝi estas
ina kaj tradukis tre lerte romanon de Karl May en Esperanton,
bedaŭrinde Unukorno, jen ŝia pseŭdonomo estas iom timida kaj ne volonte
montriĝas al la publiko, do mi ne scias, kion tiu simpatia juna damo
momente faras, eble ŝi plu verkas por Vikipedio, tio povus esti.
Iam
ŝi verkis ankaŭ brilan parodion pri la poemo "Elfreĝo" de Goeto. Nu, se
mi pripensas la aferon mi ne devas plu miri pri Unukorno, ŝi ŝajne kiel
unukornuloj ne tre ŝatas homojn kaj prefere preteriras ilin, tial ŝi
nomiĝas Unukorno. Mian saluton al Unukorno! Fartu bone, kara! Povus
esti, ke vi iam legas tiun artikoleton pri Unukornoj.
Mi guglis ĵus pro ŝia retejo, sed denove ne trovis ĝin, por tio mi retrovis ŝian brilan parodion pri la poemo "Elfreĝo" de Goeto, kiun ŝi iam sendis al mi:
Unukorno
La elfrego
en la interreto
Kiu tajpas malfrue kun laca okul'?
Studento li estas, scivola junul'.
Li sidas komforte apud la maŝin'
kaj taso da kafo vektenas lin.
Timema li ŝajnas, kun pala vizaĝ',
sed rete ne gravas belec' kaj kuraĝ'.
Ĉagreno de l' tago - ĝi nun estas for!
Ĉi tie abundas amuz' kaj amor'!
"Ho surfu do, karul', al mi!
Tre belajn ludojn mi ludos kun vi.
Sur via ekrano regados frivol',
vi devas nur klaki al eta simbol'."
"Fek, tie videblas nur spamo sen pomp'!
La tuta afero montriĝas nur tromp'!
Trankvile, restu trankvile, knabet',
tre granda ja estas la interret'."
"Junulo, bela, sekvu min,
la 'Flirtoforumo' salutas vin!
Knabinoj plej belaj, entute dumil
invitas vin al erotika babil'."
"Ho, ĉu tio veras? Mi dubas do,
kaj dumil knabinoj por mi estas tro!"
"Mi amas vin, ravas min ja via ĉarm',
Sed se vi hezitas - jen VIRUS-ALARM'!!!"
Rimarko
Goeto: Elfreĝo, tradukoj de Grabowski kaj Kaloĉaj
Tropikaj stratlaboristo-formikoj
ŝtopas vojtruojn - per si mem
Se
mi ludas kun mia ses-jara nepo Vincent, mi observas kun ĝojo, ke
li estas ĉiam tre helpema knabo, kiu ne timas iun ajn laboron, ĉar li tre volonte helpas al panjo Unjo,
al avinjo Donjo kaj eĉ al mi, se li povas utiligi sin. Tial mi diras ofte
ŝercante al li: "Nu, Vincent, vi estas ja vera laboristformiko!" Pri
tio mi tuj devis pensi, kiam mi ĵus legis kaj tradukis la suban artikoleton.
Tropikaj stratlaboristo-formikoj
ŝtopas vojtruojn - per si mem
La karavano marŝas plu, Foto: Scott Powell,
Universitato de Bristol
Survoje
al la nesto formikoj ne havas tempon. Tial kelkaj el la bestoj kun
plena korpoforto helpas al siaj speckunuloj trans obstaklojn. Por porti
pli da predo hejmen, tropikaj formikoj ŝtopas vojtruojn per la propra
korpo. Sur la vojo tiel glatigita la aliaj laboristo-formikoj pli
rapide antaŭenvenas, raportas grupo kun la sciencisto Scott Powell el
la brita universitato en Bristolo.
La grupo irigis formikojn de la speco Eciton burchellii
en eksperimentoj trans malvastajn lignotabulojn, tra kiujn ili antaŭe
boris truojn. Formikoj en la ĝusta grando rampis en la truojn kaj
restadis tie. Se unu insekto estis tro malgranda por tiu celo, kunagis
aliaj. La trafikfluo de la prede ŝarĝitaj formikoj en la direkto al la
nesto tiel efektive rapidiĝis, raportas la sciencistoj.
Kvankam
la "migrantaj ŝtopistoj" ne rekte partoprenas en la serĉado de
nutraĵoj, ties kontribuo por la tuta popolo estas tamen avantaĝa,
raportas la ĵurnalo plu. Entute tiu specialista laboro kondukas al
pliigo de la nutraĵprenado. Tuj
kiam la karavano survoje hejmen al la nesto estas transirinta la
ŝtopitajn vojtruojn, la speckunuloj elvenas el siaj truoj kaj tiam
sekvas al la grupo.
Estas konate, ke la formikoj en Sud-Ameriko
kaj en Centra Ameriko de tempo al tempo ekmarŝas por eksterordinare
fridsangaj rabentreprenoj, kiuj inkludas ĉeokaze pli ol 200 mil da
formikoj.
Jam la
mongoloj sub la granda mondokonkerulo Ĝingis Ĥano uzis tian ŝtopmetodon
por plenigi per la korpoj de vivantaj mongolaj rajdistoj tutajn
remparajn fosaĵojn, kiuj ĝenis la mongolan reganton ĉe atakoj al iu
burgo aŭ al kastelo. Certe la mongola armeo lernis tion de formikoj.
laŭ NETZZEITUNG.DE
Darvino: "Ekesto de la specioj"
Kial la ĝirafo havas longan kolon? La kutima respondo en la tempo de Karlo Darvino (1809 ĝis1882) devenis de la franco Lamarck. Li supozis, ke la
longo de la kolo klarigeblas per tio, ke la bestoj ĉiutage etendas ĝin
por atingi la bongustegajn foliojn supre je la arbo - la eco "longa
kolo" poste tiam estos heredigita al la posta generacio. Ankaŭ la juna
Darvino akceptis tiun klarigon - ĉiukaze tiom longe, ĝis li vojaĝis en
la jaro 1831 kiel naturesploristo sur la topografia ŝipo HMS Beagle tra
la mondo. Kvin jarojn li estis survoje en Suda Ameriko, sur la
Galapagoj, sur Tahitio, en Aŭstralio. Ĉie li rimarkis kia simila kaj
tamen en la detalo diversa estas unu besto-aŭ plantospecio de loko al
loko, de insulo al insulo.
La malgrandaj modifoj, kiujn li ĉie observis, havigis al li la ideon,
ke vivestaĵoj ĉiam ŝanĝiĝas (mutacias) kaj, ke nur la pleĵ bone
adaptitaj transvivas. Li nomis tiun proceson "natura selektado". Ĝi
estas laŭ li respondeca por ĉiu vivo sur la Tero.
Darvino surskribis tiun teorion en 1842, sed ne publikis la artikolon.
Sed kiam li eksciis en 1858, ke alia naturesploristo, Alfred Russell
Wallace estis tirinta la samajn konkludojn, li aperigis sian verkon en
la jaro 1858 sub la titolo "On the origin of species" (Ekesto de la
specioj.) La darvina evolucia instruo fariĝis kolono de la biologio.

El PM, februaro 2008 tradukis Donjo kaj Cezar