Surfado en la tria dimensio


Surfado en la
tria dimensio



La ttt-ejo 2.0 kun sia interaktivaj enhavoj kiel la blogado aŭ la videoportaloj estis la plej lasta granda paŝo en la evoluigo de la interreto. La surfado en la tria dimensio eble estos la sekva granda paŝo. Tion almenaŭ esperas la entrepreno IBM, kiel raportas la gazeto "Internet Professionell" = "Interreto profesia" en la kajero 5 en 2007. IBM estas kun 21 mil da kunlaborantoj la plej granda entrepreno de tiu speco en Eŭropo. Laŭ la gazeto la tuta ttt-ejo leviĝos al paralelmondo kreita laŭmodele de komputilistoj. Sur tridimensiaj paĝaroj ekz. entreprenoj povus prezenti siajn plej novajn produktojn. La konataj ligoj estos anstataŭataj per pordoj, kiuj konduku en la sekvan ejon. La softvaro bezonata por la rigardado de la tridimensia ttt-ejo tiam laŭdire estu jam integrita en la krozilojn. Sed ankoraŭ por tio mankas la standardaj solvoj. Kiu jam nun volas travivi la tridimensian ttt-ejon povas uzi la senkostan krozilon 3B.

(Cez laŭ OVZ)