ENHAVO
50 milionoj da markoj por peco da buteroTraven: Pri ŝuldodependeco kaj pri la matematika logiko de bienulo en Meksiko
Savu la brazilan pluvarbaron!
Kio okazos, se la nafto elĉerpiĝos?
Galerio por egoistoj: La dek plej multekostaj pentraĵoj de la mondo
Intervjuo kun Vanda Shiva
Pri povreco kaj socia maljusteco
***

50 milionoj da markoj
por peco da butero
Hiperinflacio: 50 milionoj da markoj kostis peco da butero en la jaro 1923 en Germanio. Kiam denove? (Cezar)
Pri ŝuldodependeco kaj pri la matematika logiko de bienulo en Meksiko
el la Traven-romano: La ĉaro
La Ĉaro de B.Traven

2/1
Andrés
havis nun jam dek kvin jarojn. Li ankoraŭ nun iris nudapiede. Kaj li
dormis ankoraŭ nun sur mato, kiun li sternis en angulo de la kuirejo aŭ
en seka angulo de la portiko, kaj kiun li matene, ekstarinte, denove
kunrulis kaj ie ŝovis sub ĉevronon. La petate,
la mato el basto, ne plu estis tiu, kiun li kunprenis de hejme. Ankaŭ
la lana kovraĵo, per kiu li kovris sin, ne estis plu la sama. La mato
finfine estis truigita pro troa uziteco. Sed don Leonardo ne donis
novan al li, ĉar mato kostas peson kaj dudek centavojn.
Doña
Emilia en tiu tempo dufoje vizitis sian patron en la bieno por montri
kaj admirigi hejme siajn du infanojn, kiujn ŝi naskis intertempe.
Ĉe
tiuj vojaĝoj Andrés akompanis ŝin. Li ja nun jam estis kreskinta
junulo, al kiu don Leonardo trankvile povis konfidi sian edzinon kaj
siajn infanojn.
Tiel Andrés revidis sian patron kaj sian patrinon kaj siajn gefratojn kaj la tutan parencaron.
Kaj la patro donis al li novan maton kaj novan lanokovraĵon, vidinte kiel aĉe tiuj aĵoj de la knabo aspektis.
La lankovraĵon la patro devis aĉeti el la bodega,
do el la staplejo de la patrono. Ĝi kostis naŭ pesojn, ĉar ĝi estis
bonkvalita, farite de la indiĝenoj en Chamula. La patro ankaŭ la maton
devis aĉeti de sia patrono. Tiu mato kostis peson kaj sepdek kvin
centavojn, ĉar en la bodega de la bienposedanto ĉiuj aĵoj kostis kvindek aŭ cent procentojn pli ol en vendejo en la urbo.
Patro
Criserio kompreneble ne povis pagi la lankovraĵon kaj la maton, ĉar li
ja ne ricevis salajron. Sekve li devis pruntepreni la aĵojn de la
patrono kaj aĉeti ilin kredite. Don Arnulfo diris: "La kovraĵo kostas
naŭ pesojn."
"Tio estas tre multekosta, patrono", respondis Criserio, "en Simojovel mi povas aĉeti kovraĵon por kvin pesoj."
"Tion vi povas, Criserio, se vi havas la monon."
"Sed mi ne havas monon, patroncito, ĉefĉjo, diris Criserio al tio.
"Vi
ne devas aĉeti la kovraĵon, Criserio, se ĝi por vi estas tro
multekosta", diris don Arnulfo. Li ŝovis la kovraĵon reen en la
bretaron.
"Sed mi ja devas havi la kovraĵon por mia hijito, por mia fileto, alie li ja frostmortus", diris Criserio kun senmova vizaĝo.
"La kovraĵo kostas naŭ pesojn .
"Pli
malkare mi ne povas lasi ĝin al vi. Se ĝi estas tro multekosta por vi
kaj vi povas aĉeti aliloke la kovraĵon pli malkare, vi estas libera
fari tion. Vi ne estas devigita aĉeti la kovraĵon ĉe mi. Ĉu vi eble
pensas, ke mi volas, ke vi faru ŝuldojn? Tion mi certe ne volas. Mi
preferus, se miaj muchachos, miaj laboristoj sur la bieno, ne havus ŝuldojn. Tiukaze mi ne havus malagrablaĵojn, kaj miaj muchachos estus liberaj kaj povus foriri, kiam ili volas. Ĉi tie ne estas sklaveco."
"Tion mi bone scias, sinjoro, diris Criserio. Ni ne estas esclavos, ni estas liberaj kaj povas foriri, kiam ni volas kaj kien ni volas."
"Se vi ne havas ŝuldojn ĉe mi, ĉu ne, tion vi ja scias?"
"Tion mi scias bone, patrono. Se ni ne havas ŝuldojn ĉe la patrono." Criserio diris tion kvazaŭ li lernis parkere ĝin.
La sencon li ne pripensis. La senco estis tro fora por li.
Sed
don Arnulfo akcelis nun la aferon. Li ne havis la tempon por marĉandi
kun unu el siaj peonoj kaj komenci interparoladon pri la rilatoj de
ŝuldodependeco kaj la libera elekto de la loĝejo. Tiaj temoj estis nek
por li nek por iu alia bienulo problemoj. Estis frida, seka
objektiveco. La ŝtato, la registaro, la soldatoj kaj la polico gardas
liajn rajtojn kiel kreditoron.
"Ĉu
vi do volas havi la kovraĵon aŭ ne? Diru, kion vi volas, kaj se vi
volas nenion, foriru. La kovraĵo kostas naŭ pesojn. Vi ne devas preni
ĝin, se vi ne volas fari ŝuldojn."
"Mi prenos la kovraĵon kaj la maton", diris Criserio.
"Bone", diris don Arnulfo, mi do skribos ĝin en la libron al via konto.
"Jes, patroncito, skribu ĝin en mian konton, mi bezonas la kovrilon kaj la maton por mia fileto, kiu ja nun tiom malproksimas."
Don
Arnulfo malfermis la libron, foliumis ĝis la konto de Criserio Ugalde
aperis, kaj dum li skribis en la libron, li diris: "Atendu ĝis ni havos
tion tute en ordo."
"Jes, patroncito, mi atendas." Criserio prenis la aĵojn kaj ŝovis ilin sub la brakon.
Don
Arnulfo gratadis la plumon, por ke ĝi skribu, kaj ekkalkulis laŭte: La
kovraĵo kostas naŭ pesojn. Ĉu tio estas ĝusta, Criserio?"
"Jes, tio estas ĝusta, patrono, naŭ pesojn."
Don Arnulfo skribis kaj poste diris: "La mato kostas peson kaj sepdek kvin centavojn."
"Patrono", interrompis lin Criserio, "la mato estas vere tre multekosta. En Yajalón bona mato kostas nur sep realojn."
"Por el diablo,
ĉe la diablo, ĉu vi volas havi la maton aŭ ne? Klarigu en via kapo,
kion vi volas, kaj kion vi ne volas. Mi ne plu havas tempon." Don
Arnulfo fariĝis nun tre malbonvolema. Por ne igi lin eĉ pli ĉagrenita,
diris Criserio: "Jes, patrono, kompreneble mi volas havi la maton, por
mia filo, por Andrés."
"Bueno, en ordo, ĝi kostas peson kaj sepdek kvin. Ĝuste, Criserio?"
"Tio estas ĝusta, patrono."
"Muy bien", tre bone, diris skribante don Arnulfo. "Tio do faras kune rondigite dek unu pesojn. Ĉu tio estas ĝusta, Criserio?"
"Tio estas ĝusta, patrono."
"Tio
faros do dek unu pesojn. Kaj ĉar vi ŝuldas pli al mi dek unu pesojn kaj
ne pagas, tio faras dekunu pesojn kaj tio sekve faras dudek du pesojn.
Dek unu pesojn por la kovraĵo kaj la mato kaj dek unu pesojn, ĉar vi ne
pagas kaj restas ŝulda la sumon al mi. Ĉu tio estas ĝusta, Criserio?"
Criserio ne povis kalkuli. Neniukaze li povis ĝin tiel rapide sumigi.
La ciferoj konfuzis lin, ĉar li ne tiel rapide povis sekvi, kaj li
ankaŭ ne volis fari la patronon malbonvolema, kaj krome la patrono
diris la ciferojn ĉiujn hispanlingve, kiujn Criserio efektive rekonis
kiel hispanlingvajn, sed en lia cerbo ne povis percepti.
Tiel estis tute normale, ke Criserio diris: "Tio estas ĝusta, patrono".
Ĉar la patrono diris ĝin, ĝi devis esti ĝusta. Tia patrono, tia fiera kaj riĉa mastro, sin ne trompe riĉigas je povra indiĝeno.
"Ĉu konsentite, Criserio?" demandis don Arnulfo.
"Konsentite, patrono", respondis Criserio.
Don
Arnulfo al Criserio ne permesis, ke tiu ŝmiru sur la konton konfirman
kruceton. Criserio la belan puran kontolibron, inaŭguritan per "En la
nomo de Dio!" tamen nur dike makulaĉus per inko. Konfirmaj krucetoj ne
necesis. Se ekestus disputo, kio neniam okazis, demandus neniu oficisto
pro la kruceto. La krucetoj senvalorus jam pro tio, ĉar nek Criserio
nek iu alia peono de la bieno povis legi, kion li konfirmu per sia
kruco. Tiel estis tute egale, ĉu tie estis krucetoj aŭ ne. Don Arnulfo
estis demandinta: 'Ĉu vi konsentas?' kaj Criserio estis respondinta
'Jes, patrono, mi konsentas.' Ĉiu juĝisto en la respubliko Meksiko en
proceso inter bienulo kaj peono agnoskus tiun buŝan konfirmon. La peono
konfirmis buŝe la konton, kaj per tio li estis respondeca por la farita
kaj konfirmita ŝuldo.
Don
Arnulfo estis honesta kaj honora mastro. Li traktis siajn peonojn pli
bone ol multaj aliaj bienuloj, kiujn li konis. Aliaj terposedantoj ne
estis tiel milde koraj al siaj peonoj.
"La
ĉemizo kostas kvin pesojn. Ĝuste, jes? Bone. Kaj ĉar vi ne pagas la
ĉemizon, tial estas kvin pesoj. Kaj ĉar vi restas ŝulda al mi la kvin
pesojn, tial estas kvin pesoj. Kaj ĉar mi de vi neniam povos ricevi la
monon kontante, tial estas kvin pesoj. Tio estas do kvin kaj kvin kaj
kvin kaj kvin, tio faras dudek pesojn. Konsentite?"
"Jes,
patrono, konsentite." La peono nenie aliloke povas aĉeti ĉemizon, se li
bezonas ĝin, ĉar li ja nenie en la mondo havas krediton, nur ĉe sia
mastro, por kiu li laboras kaj kiun li ne rajtas forlasi, se li havas
ankoraŭ eĉ nur unu centavon da ŝuldoj ĉe li.
Ili
ne estas sklavoj, la peonoj. La sklavecon oni forigis en Meksiko, kiam
oni deklaris la sendependecon de Hispanio. La neekzistado de la
sklaveco en Meksiko estas konfirmita pere de la konstitucio.
En
unu sekcio de la dia mondordo oni profitas de tio, se la proletoj povas
legi, skribi kaj fulmorapide kalkuli; en alia sekcio de tiu prudenta
mondordo oni eĉ pli profitas de tio, se la proletoj ne povas kalkuli
kaj ne lernas la hispanan lingvon. Kiu volas enspezi monon, tiu devas
nur decidi, kiun sekcion li deziras ekspluati. Ambaŭ sekcioj entenas
orominejojn.
2/2
Criserio
ne konsideris ĝin, ĉu ĉio ĉi estis justa aŭ ne. Tiel komplekse li ne
povis pensi por percepti kaj kompreni tiajn negocojn. Se iu eĉ dum
horoj provus klarigi al li, ke oni hontinde mensogis lin en tiu afero,
li ne estus akceptinta tion. Li aŭskultus kaj aŭskultus, kaj finfine li
dirus: "La patrono pravas; ĉar la patrono estas nobla viro, kaj li ne
trompus povran indianon. Li kalkulis tute ĝuste, mi ja ekde nun restas
ŝulda al li la dekunu pesojn, kaj tial do estas dudek du pesoj. Tio
estas tute ĝusta."
Don
Arnulfo kompreneble povus iri alian vojon por ricevi la dudek du
pesojn. Li simple estus povinta diri: 'La kovraĵo kaj la mato kostas
kune dudek du pesojn, aĉetu aŭ ne aĉetu ilin.' Sed tiel la indiĝeno
ekkomprenus, ke estas uzura prezo. Tiukaze li ne estus aĉetinta la
varojn kaj prizorgus al si anstataŭaĵojn, kiujn li mem povus havigi al
si, ekzemple felojn de ĉasitaj bestoj. La prezojn por aĵoj li ja
komprenis. Li ankaŭ komprenis, ke en la bieno ĉiuj varoj devis esti pli
multekostaj ol ĉe la foiro en la urbo, ĉar la bienulo havis
transportkostojn. Kaj krome li ne sciis je kiu prezo la bienulo aĉetis
la varojn. La simplajn prezojn komprenis la peono; kion li ne komprenis
kaj kion li ne povis sekvi, estis la rapida ĵonglado per ciferoj kaj
interkalkuloj fare de la bienulo. Se temis pri kalkulado per ciferoj
pli grandaj ol la kvin, ĉesiĝis por la peono ĉia komprenado. Ĉu nun
estis dek kvin aŭ dudek du aŭ sesdek sep pesoj, tio signifis por li
ĉiam la samon. Tiaj ciferoj ĉiufoje tiom konfuzis lin, ke li baldaŭ
falis en specon de hipnoto. Kaj tiu hipnoto ankoraŭ profundiĝus, se
efektive estus okazinta, ke juĝistoj aŭ oficistoj inspektas la kontojn
de la bienposedanto por eltrovi, ĉu oni faris aŭ ne faris maljustaĵon
al la indiĝenaj kamplaboristoj. En la tuta mondo ili konis nur unu
homon, al kiu ili povis turni sin por meti plendon, kaj tiu estis ilia
patrono.
Sed ĉu povra
indiĝeno, ĉu ne povra indiĝeno. En alte civilizitaj landoj ekzistas la
sama dia sistemo: La soldato tradraŝita de la kapitano rajtas plendi
nur ĉe sia kapitano, kaj tiu kapitano decidas, ĉu la la plendo estas
rajtigita kaj transdonota aŭ ne. Tial la soldato en civilizita lando ne
pravas, se li rikane rigardas el fiera alto malsupren al la povra
senscia peono, kiu pacience devas toleri ĉion.
Estas
multspecaj sistemoj de la sklaveco kaj prirabado de homoj surtere,
kiujn prudenta kaj normala homo ne povus eltrovi, se ili ne efektive
ekzistus.
Savu la brazilan pluvarbaron!

Ĉiun minuton laŭ World Wide Fund for Nature (WWF) estas detruata pluvarbaro tiom granda kiom 4,5 piedpilkaj kampoj. Ĝis la jaro 2050 povus perdiĝi tiel la duono de la brazilaj pluvarbaroj, avertas la Fondado por Medio en Hamburgo.
***
Kio okazos,se la nafto elĉerpiĝas?
Estas la defio de nia jarmilo: Kio okazos, se neniuj petrolfontoj plu donas nafton? Por nia socio tio havus fatalajn sekvojn. Sed ekzistas konceptoj kiuj esperigas nin.
"Transloĝigu el la urboj. Aĉetu kamparanan korton, iĝu memprovizanto. En Ĉikago la kanibaloj vagados." Tio diris Colin Campbell. Li havas bonan bazon por siaj vizioj. Campbell estas unu el la elstaraj naftogeologoj de la mondo. Jam de jaroj li esploras, kio okazos, se la homaro ne plu havas petrolon. Iam estos fino rilate la petrolo - sed neniu scias, kiam. Sed pli grava estas la momento de l' Peak Oil . Tiel fakuloj nomas la momenton, kiam la kulmino de la naftoproduktado estos atingita. Ĉar tiam komenciĝos kaskado de katastrofoj. "Miaj datumoj rezultigas la sekvan: " La turnopunkto por kruda petrolo estis en la jaro 2005", diras Campbell. La Germana Federacia Instituto por Geologiaj Sciencoj kaj Krudmaterialoj tamen supozas, ke tio estos nur en la jaro 2020. Sed daŭros plurajn jarojn antaŭ ol la malpliiĝo rimarkeblos kaj ne nur aspektos kiel portempa deflankiĝo de la produktado.
Kiel la erao de la petrolo finiĝos? Post la transiĝo de la naftokulmino sinkos la produktado, sed ne la bezono - la naftoprezo eksplodos. De tio profitos la naftolandoj. Ili enaĉetiĝos en la industriojn de la okcidentaj landoj. Tiuj aĉeteblos malkare, ĉar kun la altaj energiprezoj ĉe ni regos ekonomia marasmo. Kvin ĝis dek jarojn daŭros la unua fazo, supozas ekspertoj. Dume la naftoprezoj kreskos nemezureble.
La duan fazon priskribas Colin Campbell tiel: " La borso kolapsos kaj neniigos amason da mono. Nia fido pri malkaraj transportkostoj kaj nekara energio perdiĝos." Je tiu momento la monda ekonomio ekŝanceliĝos. Ĉar en la tempo de la tutmondigo nenio plu fareblas sen malmultekosta transporto - 97 % el la tuta energio estas uzataj por la transporto - oni produktas ilin per nafto. Senlaboreco, kolapso de la socialaj sistemoj kaj ribeloj en la dua fazo post la Peak Oil neviteblas. Kaj la tria fazofariĝas ankoraŭ pli terura.

Wolfram Klehr "Naftokrizo"
Campbell: "Artefarita sterko, plantoprotektiloj, fuelo por la traktoroj, ĉio ĉi dependas de la petrolo. La petrola kulmino estas nekredebla turnopunkto de la homara historio." Malprospero de la produktado kaj pli multekostaj importoj de grejno sekvigos malsaton. Kolapaso de la transportekonomio kaj de la industriigita agrarekonomio dum la dua fazo tentos landojn al malesperaj agoj. Militoj pri la petrolo estos la sekvo. Usono povus sekurigi al si naftokampojn en Proksima Oriento. Imageble estas ankaŭ atako de Ĉinio je la rezervoj de Rusio. Sed tiaj militoj estus absoluta eraro, ĉar tiuj ne havas influon al la Peak Oil , kreskos ankaŭ poste la prezoj plu.
Ĉu savos nin la vento kaj la suno?
La unua konsilo de Colin Campbell: "La okcidento devas limigi importojn je tiu grado, je kiu malpliiĝas la naftorezervoj, do ĉiujare proksimume 2,5 %." Registaroj devas altigi energiimpostojn, ili devas subteni la energiŝparadon. Vento, suno kaj akvo ĝis nun ne estas solvo. Ili liveras elektran energion, per tio ili ne povas anstataŭi la nafton. Almenaŭ la sunenergiaj kolektaroj kaj tervarmo povas anstataŭi la nafton en hejtaroj. Tiel niaj domoj restas varmaj kaj ni gajnas iom da tempo. Sed ĉe la produktado de elektra energio nafto apenaŭ ludas rolon. Ni bezonas ĝin por la transporto. Momente benzino estas la plej bona eblo por akumuli multe da energio en malgranda spaco. Ĉiu alternativo alportas malpli da energio en sama spackapacito. "Ne ekzistas substituto de la nafto kiel energia liveranto por la transporto", tiel diras Campbell. Esperosigno montriĝas nur, se ni ankoraŭfoje rigardos la elektran energion. Elektomotoroj superas fuelmotorojn. Sed ĝis nun ni ne havas sufiĉe da ebloj akumuli la necsajn kvantojn de elektra energio. Ĉirilate ni bezonas investojn por la esplorado. Se ni ne trovos elirvojon post la Peak Oil, tiu ruliĝos trans la homaro kiel buldozo, kaj poste nenio plu ruliĝos.
laŭ Mirko Herr el la tv-gazeto "Aŭskulti kaj vidi"
tradukis Donjo & Cez, 20.0 6.07
***
Galerio por egoistoj:
La dek plej multekostaj
pentraĵoj de la mondo

"Pollock: No 5, 1948"
(la plej multekosta pentraĵo momente)
1) Pollock: "No.5,1948" (02.11.06) aĉetita de anonimulo, 140 milionoj da dolaroj
2) Klimt: „Adele Bloch-Bauer I (La ora Adelo) “ (19.06.06) aĉetita de Ronald Lauder, 135 milionoj da dolaroj
3) Picasso „Knabo kun pipo (5.05.04) 104,2 milionoj da dolaroj
4) Picasso "Dora Maar kun kato" (3.05.06), 95, 2 milionoj da dolaroj
5) Klimt: "Portreto de Adele Bloch-Bauer II" (09.11.06) anonima aĉetinto, 87,9 milionoj da dolaroj
6) Van Gogh: Portreto de dr-o Gachet (15.05.90) aĉetinto: Ryoei Saito, 82,5 milionoj da dolaroj
7) Renoir: "Au Moulin de la Gaette" (17.05.90) 78,1 milionoj da dolaroj
8) Rubens: "La masakro al la senkulpuloj" 10.07.02, 76,7 milionoj da dolaroj
9) Rothko: White center (15.05.07) anonima aĉetinto, 72,8 milionoj da dolaroj
10) Van Gogh: "Porteto de la artisto sen barbo" (20.11.98) 71,5 milonoj da dolaroj
Ĉiuj prezoj en usonaj dolaroj en la tempo de la aŭkcio.
19.05.07
***

„Kial suferas kamparanoj, kiuj kultivas nutraĵojn, malsaton ?“
Bioteknologio ne estas „mirakla armilo“ kontraŭ subnutrado, sed servas al la profito de la konzernoj. Interparolado kun Vandana Shiva
La problemo de la malsato ne estas solvita mondvaste. Kie vi vidas la kaŭzojn ?
La malsato en la sudaj landoj pliigite troviĝas ĝuste en kamparanaj regionoj, do tie, kie homoj kultivas nutraĵojn. Tio estas ja absurda. Kiel povas esti, ke kamparanoj, kiuj kultivas nutraĵojn, suferas malsaton ? Ili venas en situacion, kiu ne permesas al ili reteni la proprajn nutraĵojn por si kaj sia familio. La kaŭzoj troviĝas en la dependeco de semaĵoj, de artefarita sterko kaj de pesticidoj, kiuj vendas la agrikultura industrio al ili por multe da mono. Tio kondukas ne nur al malsato, sed ankaŭ al la detruo de la naturo. Miloj de kamparanoj mortigas sin mem, ĉar la ŝuldoŝarĝo mortpremas ilin. Mi scias ankaŭ de kelkaj, kiuj vendis sian edzinon aŭ infanojn, aliaj vendis renon.
Kelkaj diras, ke la gentekniko povu pribatali la malsaton.
Tio estas malĝusta. Sur la oficiala monda nutrada pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj en Romo en la jaro 2002, la bioteknologio estis eĉ proklamata kiel mirakla armilo kontraŭ la malsato. En vero ĝi servas nur al la negoco de konzernoj kiel Monsanto kaj Nestlé.
Kial oni do ne bojkotas la genteknikon ?
La registaro de Usono kaj ankauaŭ aliaj ignoras pli fruajn kontraktojn pri la pribatalado de la malsato. Kaŭzo estas personaj interplektiĝoj : Multaj registaraj membroj antaŭe estis okupataj ĉe konzernoj. Tio estas danĝero por la demokratio.
Kiuj argumentoj direktiĝas kontraŭ la bioteknologio ?
Ĝi tute ne ofertas eĉ komenciĝan punkton pri la batalo kontraŭ la malsato en la mondo. Oni ekzemple asertas, ke venu per tio al pli grandaj produktaĵoj en la agrikulturo. Sed tio estas simple malĝusta. Genteknike ŝanĝitaj kultivataj plantoj nenie en la mondo plibonigas la rikoltojn de la kamparanoj kaj pelas la etbienulojn en ekonomian dependecon de konzernoj. Greenpeace-studaĵo pri la agrikulturo en Argentino pruvas eĉ, ke la rikoltoproduktaĵoj malpliiĝas per gentekniko. Samtempe kreskas la uzado de danĝeraj pesticidoj kaj de multekostaj artefarita sterko.
Do, ĉio ĉi estas nur demando pri profito ?
Jes, bedaŭrinde. La povraj landoj estas giganta vendomerkato por la produktoj de la agrokultura industrio. La konzernoj eldevigas el niaj kamparanoj licencajn kotizojn, monon por patentitaj semaĵoj, por artefarita sterko kaj pesticidoj. Samtempe la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso difinas la kondiĉojn por la eksterlanda komerco. La barata loĝantaro pagas proksimume la duoblon da mono por la greno kiom la nordaj importistoj. Do malsatmortas miaj samlandanoj, ĉar oni rifuzas al ili la nutraĵojn, kiujn ili mem produktas.
Kio devas okazi ?
La registaroj en nordo devus zorgi por tio, ke la konzernoj ne partoprenu je la produktado de nutraĵoj. Krome ni devas malhelpi, ke tiuj entreprenoj kultivas genteknikajn plantojn. Ili faras tion ofte eĉ sen leĝaj reguladoj kaj kreas per tio faktojn. Ni bezonas novan sistemon de persistemo. Kerndemandoj devas esti. Kiel oni plej bone uzu la teron ? Kio estas plej sana ? Kio estas justa ? Kiel ni uzu la diversecon de specioj plej bone ?
Precipa problemo estas la privatigo.
Jes. Prenu ekzemple la akvon. Kie la provizado de akvo estis privatigita fare de grandaj konzernoj, ĝi fariĝis dekoble pli multekosta. Kaj tiuj hororige altaj sumoj ne lasas sin rekompenci per la dumpingaj prezoj diktataj de la Monda Banko. Aldoniĝas la fakto, ke la tuta maljusta sistemo estas eĉ subvenciata per publikaj rimedoj. Ni devas nepre batali por tio, ke tiu publika mono – do nia mono – fluas en la ekologian agrikulturon de la etbienuloj. Krome mi esperas, ke la eŭropa loĝantaro ribelos kontraŭ la importo de genteknike ŝanĝitaj nutraĵoj.
Tradukis Donjo & Cezar
el la germana ĉiutaga gazeto „Junge Welt“
(Juna Mondo), 27.11.07
Pri Vandana Shiva :
Vandana Shiva estas kvantumfizikisto, medioprotektanto, feministo kaj batalanto por civitanaj rajtoj. Antaŭnelonge la barata ulino ricevis la premion „Blue-Planet Award 2007“ de la berlina fondaĵo „ethecon“. Antaŭe ŝi jam ricevis la alternativan nobelpremion kaj la premion „Global 500-Award“ de la Unuiĝintaj Nacioj.
Pri povreco kaj socia maljusteco (3)

Por scio kaj progreso
de Reinhard Jellen
"Sed kun la diferenco rilate la distribuadon ekestas la klasdiferencoj.
La socio dispartiĝas en privilegiitajn kaj malprivilegiitajn,
ekspluatantajn kaj ekspluatatajn, regantajn kaj regatajn klasojn kaj la
ŝtato, al kiu evoluiĝis plu la nature kreskintaj grupoj de samtribaj
komunumoj, komence nur por la plenumo de komunaj interesoj (ekz.
aspergado en la oriento) kaj pro la protekto al ekstere, ekde nun
ricevas same tiom la taskon konservi per perforto la viv- kaj
regokondiĉojn de la reganta klaso kontraŭ la regata."
Frederiko Engels: Herrn Eugen Dührings Umwälzung der Wissenschaft = Fundamenta ŝanĝiĝo de la scienco fare de Eugen Dühring (MEW 20; S.137 f)
Plej minacataj de povreco estas tiuj homoj, kiuj falis el la
okuporastrumo kaj tial nepre bezonas la karitatŝtatan subtenon: jen
senlaboruloj, infanriĉaj familioj, senfamiliaj edukantoj de infanoj,
pensiuloj kaj vidvinoj. Tiurilate la inoj plej ofte staras eĉ sur la
plej malsupra socia rango. Parte inoj estas pro ilia naskokapablo
okuporisko, almenaŭ tiom longe, kiom ili ne perlaboras tiom da mono,
por povi pagi ĉiutage tri infanvartistinojn. Ili ja povus retiriĝi iam
el la plusvalora ekspluatproceso dum pli longa tempo pro gravedeco, pro
patrina forpermeso (en Germanio nur dum 14 semajnoj) aŭ pro la edukado
de infanoj. Tion subtenas ankaŭ la ŝtato, kiu spite al mala propagando
provas komplikigi la revenon de la patrinoj en la profesian vivon, ĉar
inoj malŝarĝigas la karitatŝtaton pri nepageblaj laboroj, pro ilia
nepagata familia - kaj reproduktada laboro. Ja kiu volus pagi por
nepagebla laboro eĉ cendon?
Plu montriĝas, ke la ŝtato havas evidente malmulte da intereso
plifaciligi kaj agrabligi la vivon al tiuj, kiuj nepre bezonas ŝtatan
subtenon. Aldoniĝas kiel plia ŝarĝanta afero, ke senlaboruloj estas
submetitaj al socia kaj persona subpremado. Parte oni rigardas
senlaborecon kiel specon de infekta malsano. Ja kiu volas havi inter
siaj konatoj perdulon en socio, en kiu ĉiuj devas esti malstreĉitaj,
feliĉaj kaj freneze ĝojaj, precipe tiukaze, se oni mem troviĝas en la
danĝero fariĝi unu el ili? Aliflanke ekde Hartz IV, la senlaboruloj
sinkas en definitive asimetrian rilaton kun la socio. Ĉar la
senlaboruloj ne plu kapablas zorgi mem por sia porvivo (t.e. lia
ekspluatiĝo) la stato de civitano nerekte estas forprenata de ili kaj
ili devas vivi plu kiel helotoj aŭ metekoj (en la greka historio
fremduloj kun tre limigitaj rajtoj).
Sed ĉe tiu ŝtupo la socia proskribo, la socia bojkoto kaj senrajtigo ne
haltas. Ĉar la plejmulto de salajrodependigitoj jam delonge
subjektivigas objektive ekzistantajn kondutmanierojn adekvatajn al la
merkatmekanismo kun ĉiuj submetigaj strategioj kaj perfortotendencoj,
kiuj ankaŭ ĝuste estas perigataj de la regantaj gvidmodeloj de
individua sukceso kaj malsukceso, videblas la klaskaraktero de provreco
kaj senlaboreco nur malofte.
Povrecon oni ne klarigas el la ekonomia strukturo - laŭ la situo de
konjunkturo aŭ krizo la merkato aŭ forpuŝas laborfortulojn aŭ sorbas
ilin - sed oni perceptas ĝin kiel personan sorton, kiel personan
malsukceson.
tradukis Donjo & Cezar
el la maldekstra gazeto "Juna Amiko"
Rimarko: Hartz IV estas en Germanio tielnomata ŝtata
financa subteno por senlaboruloj sur la plej malsupra ŝtupo de la
socio. Subteno, kiu ne sufiĉas por morti, kaj ne por vivi.