Aŭtoro: Sándor Petőfi

La sovaĝfloro
de la naturo



Ĉu alboji, ĉu ekmordi

min, hundaĉoj, vi arogas?
Oston ĵetos mi algorĝe,
tian, ke ĝi vin sufokas!
Tondu ja kadukajn plantojn,
kiujn ŝirmas vitra mur',
sed mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l' natur'.

Poezion instruistoj
per baston' en min ne knedis,
al lerneja regularo
la anim' neniam cedis.
Sur ĝin sin apogu, kiu
limas marŝi sub lazur',
sed mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l' natur'.

Mi ne volas por vi flori,
delikataj stupaj nuloj,
vominkline ĝeniĝemaj
aĉaj subtilstomakuloj.
Estas, kiu, sanagusta,
min salutas kun plezur',
ja mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l' natur'.

Tial do jam por eterne
lasu bele min en paco,
ĵeti pizojn sur la muron
estas ja senfrukta laco.
Se vi ĉikanemas, nu, min
kaptu — restos sanga spur',
ĉar mi estas sovaĝfloro,
dorna floro de l' natur'.


traduko de: Kálmán Kalocsay

***

Sándor PETŐFI:


SOVAĜA FLORO DE LA NATURO


A természet vadvirága (1844)


Kial min pribojas, mordas
Vagaj hundoj, aĉaj, fi!
Ĵetos mi mordaĵon tian...
Certe tuj glutmortos vi.
Pritondadu en forcejo
Mincajn kulturplantojn plu;
Mi sovaĝa floro estas
De senlima la natur'.

Dresis min pri poezio
Ne, bastone, instruist',
Mia menso ja ne cedis
Al lerneja regul-list'.
Sin subtenu regulare
Hom' timema eĉ por paŝ'.
Mi sovaĝa floro estas
de l' natur', ne forcejaĵ'.

Mi ne floras por vi, povraj
Elektemaj uloj, vi,
Kies febla stomaketo
Tuj suferas pro neni'.
Ja troviĝas tamen homoj
Kun sentemo pri bongust',
Kiuj al la sovaĝfloro
venas kun saluta just'.

Do vi min plu ne ĝenadu,
Lasu min bele en pac'.
Vanaj estas pizoĵetoj
Kontraŭ muron kaj minac'.
Se vi tamen havos emon
min agaci je refoj':
de l' senlima naturego
'stas mi d o r n a sovaĝflor'.

Tradukis: Blazio Vaha

Notoj:


1) Petőfi ne plaĉis al tiutempaj kritikistoj. Ankaŭ la kritikistoj
ne plaĉis al li, kaj supre vi vidas, kiel li reagis.

2) Similajn poetajn kolerojn mi spertadas ankaŭ ĉe Esperanto-poetoj:
tio instigis min serĉi paralelajn sentojn en nia nacia (hungara)
literaturo. Alinuancajn ofendiĝo-poemojn oni havas ankaŭ de
Attila József (rekte kontrau Babits; kun posta pentopoemo).

3) La traduko de Kalocsay estas pli bona, mi pensas. Mi vidas, ke
Kalocsay havas pli bonajn rimojn, sed mi aldonas: ankaŭ pli bonajn, ol
Petőfi mem. Lia celo estis produkti tre resprimplenan kaj klaran
poemon en Esperanto, kaj li (laŭ mi) sukcesegis.

4) Mi diras tre rezolute, ke ekvidi alian tradukon, tradukinte, estas
tre instrua sperto.

Petõfi Sándor -

Szöveggyûjtemény

A TERMÉSZET VADVIRÁGA

Dardanus-féle kritikusaimhoz