Elvis Aaron Presley-

La reĝo de l' rokenrolo


Li vivis de la oka de januaro en la jaro 1935 ĝis lia malĝojiga tragika mortotago la 16-an de aŭgusto en la jaro 1977


Vi estis la reĝo de l' rokenrolo, vi estis kantisto de l' amo kaj vi estis vivanta kiel apenaŭ iu muzikisto antaŭ vi. Vi estis la komenco de nova erao en la muziko. Vi ebenigis la vojon por ĉiuj muzikistoj post vi. Ni honore rememoras vin je la trideka jartago de via morto. (Donjo & Cezar)



Lia voĉo


"Kun mia voĉo mia sukceso en vero ne havas tiom fortan rilaton, sed pli kun la maniero kiel mi uzis ĝin“, klarigis Elvis sian sukceson al si mem. Lia kantada stilo estis formita de la muzikaj influoj de sia infaneco. Li aŭskultis kantrimuzikon kaj popmuzikon pere de radioelsendejoj, sed ankaŭ nigrulan kaj blankulan gospelon en la preĝejoj kaj en la najbareco. Li okupiĝis pri la bluso de la Beale-Street kaj aŭskultis la sondiskojn de Mario Lanza ĉe sia patrino. Ĉiujn ĉi influojn li fandis en propran stilon, kiu kunigis tiom da facetoj de muziko, ke ne estis eble meti lin en iun tirkeston. Neniu iam atingis tion vere kopii lian stilon. Elvis per tio influis ne nur la usonajn muzikscenojn kun emfazo.


Liaj sesioj


Unu el la plej viziecaj muzikproduktistoj, Sam Phillips de Sun Records, diris iam: „Se mi povintus trovi blankulon, kiu sonas kiel nigrulo kaj posedas la muzikan senton de nigrulo, mi povus enspezi miliardon da dolaroj.“ En la jaro 1953 li trovis precize tiun, kiun li serĉis kaj eĉ multe pli, junan viron kun la nomo Elvis Presley, kiu registris en ties studio kantojn por sia patrino. Phillips tiom entuziasmiĝis pri li, ke li invitis lin en la venontaj monatoj plurfoje al registradoj. Dum sesio kun Scotty Moore kaj Bill Black, Elvis eksonigis subite "That's All Right" de Arthur Crudup. Sub la gvidado de Sam kaj inspirita de la kreiveco de siaj muzikistaj kolegoj Elvis evoluis el momenta kaprico komplete novan manieron produkti muzikon, kiu difinis lian tutan karieron; sen firmaj reguloj, sen tempaj limigoj, sen iu influo de ekstere. Sole gravis kaj nur la ĝusta sentado. La artistan liberon, kiun muzikistoj nun ĝuas, ili devas danki al la vojmontriga labormaniero de Elivis.


Lia muziko


Kvankam li posedis nur bazajn konojn pri la ludado de gitaroj kaj de pianoj, li produktis preskaŭ ĉiujn siajn muzikaĵojn mem. Elvis ankaŭ neniam tre interesiĝis por tio ampleksigi siajn kapablojn kiel muzikisto. En la unuaj jaroj de sia kariero li ludis ankoraŭ akustikan gitaron, kaj sur scenejoj kaj en studioj. Pli poste li sidiĝis nur por tre malmultaj muzikaĵoj mem al piano aŭ ludis en la kanto "Baby, I Don't Care" la elektrobason. Por tio Elvis disponis pri la talento povi diri al siaj lertaj muzikistoj kiel ili devas ludi ion, por ke tio sonu laŭ liaj imagoj. La listo de la studio-kaj koncertmuzikistoj, kun kiuj li prezentis sin en sia kariero, ampleksas la plej bonajn de la plej bonaj. Sed ĉiam Elvis estis tiu, kiu decidis en kiu direkto iu muziko moviĝu.


La rektaj prezentadoj


La rektaj prezentadoj de Elvis inspiris sennombrajn muzikistojn. Oni pensu nur pri la prezentado de Ricky Martin ĉe la Grammy-spektaklo en 1999 aŭ pri Mick Jaggger, kiam li paradas fiere tra la sceneĵo aŭ ni pensu pri la dancstilo de Michael Jackson, kiam li saltas sur siajn piedajn ungojn kaj ŝovas la ostopelvon antaŭen. Elvis estas ĉie ĉeestanta. Lia stilo, liaj gestoj, lia maniero esprimi sin. Lia maniero kanti kaj lia aspekto estis parto por lia sukceso, sed estis lia sursceneja iom frenezeta prezentado, kiu pelis la knabinojn en histeriojn, tiel kiel nenio antaŭe. Ĝis la cenzuro ekefikis kaj la kameraoj montris nur plu lian supran korpoparton. La spektaklo komenciĝis ĉe unu el liaj unuaj pli grandaj prezentadoj je la 30-a de julio en 1954 en la Overton-parko en Memfiso. Elvis komencis skui la gambojn ĉe la kantado. Kiam li rimarkis, kian grandan sukceson li havas per tio ĉe la publiko, li plivastigis tiajn gestojn ĉe la sekvantaj memprezentoj. Li movis lascive siajn koksojn, kantis surgenue, pliigis siajn gestojn kaj ĉiam denove enmetis ion plian en siajn prezentadojn – sub alia ankaŭ karateajn movojn. Lia memprezentado estas ankoraŭ nun modelo por sennombraj rokmuzikistoj kaj por la senfina vico de imitatoroj.


Liaj filmoj


Elvis estis la unua aktoro, kiu ricevis milionon da dolaroj por filmo. Liaj filmoj estis sukcesaj kaj tamen li alie imagis sian filmkarieron. Devigite kanti partojn en sia filmdebuto "Love Me Tender" , li volis esti traktakta ankaŭ pri siaj filmoj serioze. Ekz. en "Jailhouse Rock" kaj "King Creole" La kapablon por tio li havis, sed okazis tute alie. Post lia tempo en la armeo Elvis prezentis sin en seriozaj filmoj antaŭ la kamerao, sed la filmoj "Flaming Star" kaj "Wild In The Country" ne konvinkis la publikon, male al la muzikfilmoj "G.I. Blues" und "Blue Hawaii", kiuj estis tre popularaj. Sur la filmkanvasoj li estis poste videbla nur plu en neniodiraj filmaĉoj, pro longe daŭraj kontraktoj. La filmoj plenigis la kasojn, kvankam la temoj kaj la kantoj malboniĝis pli kaj pli.Tial Elvis rigardis sian tutan filmkarieron kiel kompletan fiaskon, kvankam tio rigardeblas laŭ komerca vidpunkto tute alia.


Lia stilo


La mokemaj buŝanguloj, la oblikva rikanado – duone minacaj, je duono invitemaj, - la vangobarbo, la ledovestoj, la gluglado en la voĉo - jen la imago pri sovaĝulo. Ĉiuj knaboj volis esti kiel li, ĉiuj knabinoj volis havi lin, Billy Idol transprenis lian rikanadon, Luke Perry faris el la vangobarbo sian markosignon. Fonz vestis sin per sia ledojako, The Clash kopiis albumokovrilon kaj Elvis Costello eĉ nomis sin laŭ li. Neniu muzikisto antaŭ li kondutis tiel memcerta kiel li. Liaj memprezentadoj ĉe la „Country Package Tours“ inspiris en la jaro 1955 multajn junajn muzikistojn. Por viroj kiel Carl Perkins, Jerry Lee Lewis kaj Buddy Holly ne temis tiom pri tio kopii lian muzikon kaj lian memprezentojn, despli li ebenigis al ilia sukceso la vojon. Elvis estas kaj restas inspirofonto por artistoj en la tuta mondo – Bruce Springsteen, Bono kaj U2 kaj Jim Morrrison apartenas al ili. John Lennon diris iam: „Before Elvis there was nothing“. (Antaŭ Elvis estis nenio.)

tradukis Donjo kaj Cez
laŭ la reteja informaro
de la plej granda Elvisklubo

en Germanio!