Vekas la koko la kokinojn

-ŝerckanto-





Cezar

Vekas la koko

la kokinojn



Vekas la koko la kokinojn,
vekas memorojn la tili'.
Vekas horloĝo konkubinojn,
sed mian koron vekas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...

Vivas la urso en Kanado.
Vivas drinkulo en ebri'.
Vivas la karpo plu sur plado.
Sed miakore vivas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...

Batas kulero sur la nazon.
Batas la vip' kun histeri'.
Batas la ungoj sur la vazon.
Sed miakore batas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...

Krias papago en la kaĝo.
Krias surstrate la patri'.
Krias vendistoj sur la plaĝo.
Sed miakore krias vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...

Trinkas la pego el sitelo.
Drinkas Marinjo nur kun li.
Trinkas la bebo el botelo.
El mia koro drinkas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...

Blovas la vento kun grimaco.
Blovas la fluton la pasi'.
Blovas trumpeto en palaco.
Sed miakore blovas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...

Rompas sekreton tru' en vando.
Rompas la glason longa kri'.
Rompas regulojn ĉiu lando.
Sed mian koron rompas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...

Kraĉas bakistoj siajn manojn.
Kraĉas sur vin la loteri'.
Kraĉas vandaloj sur ekranojn.
Sur mian koron kraĉas vi.
Jes vi, jes vi, jes vi-i-i-i...

Rimarko: Verkita laŭ la ideo de germana ŝerckanto