Tri demandoj al Sarah Wagenknecht, Komunista platformo
Tri demandoj al ....
Sarah Wagenknecht,

Komunista platformo
de la partio "Maldekstruloj"
en Germanio
Ĉu via Komunisma platformo havas celojn malamikajn al la konstitucio?
Mi
pensas, ke la observado pere de la ŝtata oficejo por protekto de la
konstitucio estas impertinenta. Jes, ni volas ŝanĝon de la politika
sistemo.Ni volas venki la kapitalismon. Sed tio ne estas rompo de la
konstitucio. En la konstitucio legeblas, ke la propraĵo devas servi al
la ĝenerala bonfarto. Tial la ŝtata oficejo por protekto de la
konstitucio prefere okupiĝu pri sinjoro Ackermann de la Germana Banko
kaj pri la ĉefoj de la energikonzernoj. Por ili gravas nur la profito.
Por tio oni neniigas laborejojn kaj elrabas konsumantojn. Kun la
ĝenerala bonfarto tio havas nenion komunan.
Ĉu vi ne devige devas ekkvereli kun la ŝtataj organoj, se vi celas alian socian ordon?
Certe
mi estas kontraŭ la ekzistanta ekonomia ordo, ankaŭ ĉar en la
kapitalismo la efektivaj ŝaltcentraloj de la potenco ne estas demokrate
kontroleblaj. Sen socialismo ne povas esti vera demokratio. En la
konstitucio cetere ankaŭ troviĝas la devigo pri tio, ke la ŝtato agu
sociale. Kiu volas protekti la konstitucion, tiu do prefere observu
tiujn, kiuj enkondukis "Hartz 4 (jen drasta regularo kontraŭ
senlaboruloj), kiuj detruas la pensiulan sistemon kaj kiuj pelas pli
kaj pli da homoj pro sia politiko en la povrecon.
Oni
diras, ke la maldekstra partio estas unuavice observata pro la
Komunista platformo. Ĉu vi jam ricevis petojn el via partio, por ke vi
agu malpi radikale?
Tio tiel ne estas ĝusta. Almenaŭ oni asertas, ke la sarlanda oficejo por protekto de la konstitucio
kolektas
informojn pri sinjoro Lafontaine, kiu tute certe ne apartenas al la
komunisma platformo. Komprenble oni provas inciti diversajn direktojn
en la maldekstrularo unu kontraŭ la alian. Ni sekvus al la malĝustaj
konsiloj, se ni permesus tion. Mia konvinko estas tiu, ke la maldekstra
partio ne havus futuron kiel nura plia oportunisma partio, sed nur kun
klara maldekstra kaj antikapitalista sinteno.
http://www.sahrawagenknecht.de/
tradukis Donjo & Cez
lau OVZ-intervjuo
de Andreas Friedrich