4.7.07

Aleksandra Hai
Ĉu inoj estas tro stultaj por la profesio de venecia gondolisto?
La germanino Aleksandra Hai, tre kuraĝa kaj persista ino, tre fama pro tio en Italio kaj en Germanio, jam la kvinan fojon ne povis trapasi la ekzamenon de gondolisto en Venecio. La 35-jara ino, kiu havas subtenon en la venecia loĝantaro kaj kiu loĝas jam delonge en tiu urbo, provas de jaroj enpenetri en la lastan profesian bastionon de viroj en Venecio. Sed la severaj ekzamenistoj ankaŭ ĉifoje repuŝis ŝin. Inter 126 ekzamenitoj sinjorino Hai atingis nur la 53-an rangon en la prijuĝo, raportis hieraŭ la sciiiga agentejo Ansa. Nur la kvardek plej bonaj ekzamenitoj ricevis la tre deziratan oficialan ateston de gondolisto kaj samtempe laboron per tio: Publike anoncataj estis kvardek novaj laborejoj kiel gondolisto. Ĝis 5 mil eŭrojn la viroj enspezas en la plej bona sezono ĉiumonate. Sed tio ne estas multe, se oni pripensas la kostojn de gondolo kaj sen oni krome pripensas, ke ili enspezas en aliaj sezonoj ne tiom da mono.
Sinjorino Hai diris ĉagrenite: "Tio estas la konfirmo por tio, kion mi ĉiam diris. La postenojn por la gondolistoj oni jam disdonas antaŭ la ekzamenoj. Kiu trapasas ilin kaj kiu ne, tio estas jam fiksita antaŭ ol ekzameno komenciĝas". Ankaŭ du pliaj virinoj ne sukcesis trapasi la ekzamenon.
Kiam printempe de ĉi tiu jaro konatiĝis, ke sinjorino Hai ricevis post tribunala decido la permeson private transporti la gastojn de malgranda hotelentreprenaro en gondolo, leviĝis protesto en la vira mondo de Venecio. La urba administracio anoncis publike, ke ĝi alvokus en la okazo de bezono eĉ la plej altajn jurajn instancojn de Italio. Laŭ la adminstraro, kiu evidente ne tute juste juĝas, estas tro danĝere gondoli sen la ĝusta kvalifiko tra la malvastaj kanaloj de Venecio, ĉar ankaŭ la trafiko sur la kanaloj pli kaj pli kreskas. Jen la vero. Sed ili ne diras, ke tio estas honto defendi virajn interesojn kontraŭ engaĝitaj inoj.
Aleksandra Hai publike riproĉis al siaj kolegoj, ke ili kondutas malamikaj al virinoj: "La venecianoj simple ne estas tiel maturaj akcepti virinon, krome eĉ eksterlandaninon, kiel gondoliston."
La feminisman artikolon laŭ retaj informoj
verkis Donjo kaj poluris ĝin kun la helpo de Cez!