Charles Bukowski


"En ĉiuj ĉi jaroj, kiujn mi laboraĉis en buĉfabrikoj kaj benzinujoj, antaŭ aŭtomataj ĉenbendoj kaj en subteraj fervojtuneloj, mia vorttrezoro ŝrumpis ĝis eta restaĵo, sed per tiu restaĵo mi provas elmarteli ĉion, kio estas en mi. " Ch. Bukowski



Charles Bukowski

Kie brulas ĝentlemanoj?

(e-LIBREJO)


50 senrimaj poemoj

el germanaj tradukoj elektita kaj tradukita de Cezar


Charles Bukowski, naskita la 16-an de aŭgusto 1920 en Andernach/Rejno. Elmigrado de la familio al Usono, kiam Bukowski havis du jarojn. Li plenkreskiĝis en Los Anĝeleso; poste en multaj diversaj laboroj kiel benzinvendisto, buĉisto, havenlaboristo, leterportisto ktp., komencis verki, kiam li estis 35-jara, oni eldonis ĉirkaŭ 30 poemkolektojn, prozon kaj eseojn de li.


Kelkaj verkoj:

"Notoj de randulo" (1970)

"La fuĝsekura paradizo" (1973)

"Poemojn, kiujn iu skribis, antaŭ ol li saltis el fenestro de oka etaĝo" (1974)

"La viro kun la ledovalizo" romano (1974)

"Kaputa en Holivudo- kaj aliaj rakontoj de la ĉiutaga frenezo" (1976)

"Faktoto", romano (1977)

"Western Avenue" (1979)

"La amvivo de hieno" (1980)

"La plej terura ankoraŭ venos aŭ preskaŭ juneco" romano (1983)

"Poemoj el la suda fino de l' sofo" (1984)

"Ne kun sesdek, mia kara" (1986)


Krome klaku en:


http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/7.html


Rimarko: Por rapida trovado de la unuopaj poemoj simple klaku la  enhavoliston en la pdf-formato.  Cez!