La homaj rajtoj
La homaj rajtoj
Homa rajto 1
Homa Rajto 2
Homa Rajto 3
Homa Rajto 4
Homa Rajto 5
Homa Rajto 6
Homa Rajto 7
Homa Rajto 8
Homa Rajto 9
Homa Rajto 10
Homa Rajto 11
Homa Rajto 12
Homa Rajto 13
Homa Rajto 14
Homa Rajto 15
Homa Rajto 16
Homa Rajto 17
Homa Rajto 18
Homa Rajto 19
Homa Rajto 20
Homa Rajto 21
Homa Rajto 22
Homa Rajto 23
Homa Rajto 24
Homa Rajto 25
Homa Rajto 26
Homa Rajto 27
Homa Rajto 28
Homa Rajto 29
Homa Rajto 30
UNIVERSALA DEKLARACIO DE HOMAJ RAJTOJ (1948-12-10)
http://esperanto.org/esperante/udhr-esp.html
http://www.comlink.apc.org/ave/homrajt.htm
UNIVERSALA DEKLARACIO DE HOMAJ RAJTOJ (1948-12-10)
http://www.carbonell.com.ar/esperanto.htm
http://www.homaranismo.info/DeklaracioHR.htm
PS: Pri tio atentigis en la poŝtlisto VEKI Aloisio Sartorato Rio/Brazilo
PSS: Dankon al vi! Tio estas grava! Cez
Universala Deklaracio
de Homaj Rajtoj
Adoptita kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de la Ĝenerala Asembleo, 10an de decembro 1948
Antaŭkonsideroj
Pro
tio, ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj
rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de
libero, justo kaj paco en la mondo,
Pro
tio, ke malagnosko kaj malestimo de la homaj rajtoj rezultigis
barbarajn agojn, kiuj forte ofendis la konsciencon de la homaro, kaj ke
la efektiviĝo de tia mondo, en kiu la homoj ĝuos liberecon de parolo
kaj de kredo kaj liberiĝon el timo kaj bezono, estas proklamita kiel la
plej alta aspiro de ordinaraj homoj.
Pro
tio, ke nepre necesas, se la homoj ne estu devigitaj, sen alia
elektebla vojo, ribeli kontraŭ tiranismo kaj subpremo, ke la homaj
rajtoj estu protektataj de la leĝo,
Pro tio, ke nepre necesas evoluigi amikajn rilatojn inter la nacioj,
Pro
tio, ke la popoloj de Unuiĝintaj Nacioj en la Ĉarto reasertis sian
firman kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de
la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj, kaj
firme decidis antaŭenigi socian progreson kaj pli altnivelan vivon en
pli granda libereco,
Pro tio, ke la
Ŝtatoj-Membroj sin devigis atingi, en kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj,
la antaŭenigon de universala respekto al kaj observado de la homaj
rajtoj kaj fundamentaj liberecoj,
Pro tio, ke komuna kompreno pri tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas esence grava por plena realigo de tiu sindevigo,
Tial, nun,
La Ĝenerala Asembleo,
Proklamas
tiun ĉi Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kiel komunan celon de
atingo por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj nacioj, por tio, ke ĉiu individuo kaj
ĉiu organo de la socio, konstante atentante ĉi tiun Deklaracion, per
instruado kaj edukado strebu al respektigo de tiuj ĉi rajtoj kaj
liberecoj, kaj per laŭgradaj paŝoj naciaj kaj internaciaj certigu ilian
universalan kaj efektivan agnoskon kaj observadon, same tiel inter la
popoloj de la Ŝtatoj-Membroj mem, kiel inter la popoloj de teritorioj
sub ilia jurisdikcio.
Artikolo 1
Ĉiuj
homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili
posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en
spirito de frateco.
Artikolo 2
Ĉiuj
rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por
ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso,
lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno,
posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato. Plie, nenia diferencigo estu farata
surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando
aŭ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi
estas sendependa, sub kuratoreco, ne-sinreganta aŭ sub kia ajn alia
limigo de la suvereneco.

Artikolo 3
Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.
Artikolo 4
Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servuteco; sklaveco kaj sklavkomerco estu malpermesitaj en ĉiuj siaj formoj.
Artikolo 5
Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon aŭ punon.
Artikolo 6
Ĉiu rajtas esti ĉie agnoskita jure kiel persono.
Artikolo 7
Ĉiuj
homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura
protekto. Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ kia ajn
diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaracion, kaj kontraŭ kia ajn
instigo al tia diskriminacio.
Artikolo 8
Ĉiu
rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan riparon pro
agoj, kiuj kontraŭas la fundamentajn rajtojn, kiujn li havas laŭ la
konstitucio aŭ la leĝoj.
Artikolo 9
Neniu suferu arbitrajn areston, malliberigon aŭ ekzilon.
Artikolo 10
Ĉiu
en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antaŭ sendependa
kaj senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj devoj kaj de
kiu ajn kriminala akuzo kontraŭ li.
Artikolo 11
1. Ĉiu
akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ĝis oni
pruvos laŭleĝe lian kulpon en publika proceso, en kiu li ricevis ĉiujn
garantiojn necesajn por sia defendo.
2. Neniu
estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aŭ neago, kiu ne konsistigis
puneblan faron, laŭ nacia aŭ internacia juro, en la tempo, kiam ĝi
estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli severa puno ol tiu, kiu
estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.
Artikolo 12
Neniu
suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aŭ
korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio. Ĉiu rajtas
ricevi juran protekton kontraŭ tiaj intervenoj aŭ atakoj.
1. Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la limoj de kiu ajn ŝtato.
2. Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en sian landon.
Artikolo 14
1. Ĉiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontraŭ persekuto.
2. Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj malfalse
levitaj pro ne-politikaj krimoj aŭ pro agoj kontraŭaj al la celoj kaj
principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 15
1. Ĉiu rajtas havi ŝtatanecon.
2. Al neniu estu arbitre forprenita la ŝtataneco, nek rifuzita la rajto ŝanĝi sian ŝtatanecon.
Artikolo 16
1. Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aŭ
religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj
koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedziĝon.
2. Geedziĝo okazu sole laŭ libera kaj plena konsento de la geedziĝontoj.
3. La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la socio, kaj
ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la Ŝtato.
Artikolo 17
1. Ĉiu rajtas proprieti havaĵon, kaj sola kaj en asociiĝo kun aliaj.
2. Al neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.
Artikolo 18
Ĉiu
havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu ĉi
rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj
liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private,
sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj
observado.
Artikolo 19
Ĉiu
havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto
inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la
rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo
kaj senkonsidere pri la landlimoj.
Artikolo 20
1. Ĉiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj asociiĝo.
2. Neniu estu devigita aparteni al asocio.
Artikolo 21
1. Ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, aŭ rekte aŭ pere de libere elektitaj reprezentantoj.
2. Ĉiu rajtas je egala aliro al publika servo en sia lando.
3. La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la registaro;
tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj, kiuj okazu
per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono aŭ
ekvivalentaj liberaj voĉdonaj proceduroj.
Artikolo 22
Ĉiu,
kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj povas
postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia kunlaboro, kaj
konforme al la organizo kaj disponeblaj rimedoj de ĉiu Ŝtato, de tiuj
ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj por lia
digno kaj por la libera disvolviĝo de lia personeco.
Artikolo 23
1. Ĉiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je justaj
kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraŭ senlaboreco.
2. Ĉiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron pro egala laboro.
3. Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson, kiu
certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa
digno, kaj kiun suplementu, laŭnecese, aliaj rimedoj de socia protekto.
4. Ĉiu rajtas formi kaj aliĝi sindikatojn por protekto de siaj interesoj.
Artikolo 24
Ĉiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.
Artikolo 25
1. Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de
si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj
medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco
en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ
alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.
2. Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj kaj helpo.
Ĉiuj infanoj, egale ĉu ili naskiĝis en aŭ ekster geedzeco, ricevu saman
socian protekton.
1. Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga, almenaŭ en la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu deviga. La teknika kaj porprofesia edukado estu ĝenerale akirebla, kaj pli alta edukado estu egale akirebla por ĉiuj laŭ ties meritoj.
2. Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ĝi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj, rasaj aŭ religiaj grupoj, kaj antaŭenigu la agadon de Unuiĝintaj Nacioj por konservo de paco.
3. Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.
Artikolo 27
1. Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ĝui
la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ĝiajn fruktojn.
2. Ĉiu havas rajton je protekto de la moralaj kaj materialaj interesoj
rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj aŭ artaj produktaĵoj,
kiujn li aŭtoris.
Artikolo 28
Ĉiu
havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj
liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.
Artikolo 29
1. Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco.
2. En la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, ĉiu estu subigita sole al
tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la celo certigi
adekvatan rekonon kaj respekton por la rajtoj kaj liberecoj de aliaj
kaj por konformiĝi al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj
ĝenerala bonfarto en demokrata socio.
3. Tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraŭe al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 30
Nenio
en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn sxtato,
grupo aŭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agadon aŭ plenumi
ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj
ĉi-ene difinitaj.
Rimarko:
La teksto pri la Homrajtoj
En la grava ligo Homaj rajtoj vi trovas pliajn E-informojn pri la temo kaj tre emociigajn filmtetojn pri ĉiu homa rajto. (Cez)