R15 - la dekkvina regulo
el la Fundamenta Gramatiko

1887- L.L.Zamenhof

La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz-e: tragedi/o, sed tragedi/a; teatro, sed teatr/a

El la kompara teksto de la kvinlingva Fundamenta Gramatiko, laŭ Zamenhof, sed ne verkita de li mem.