Gottfried August Bürger
Aventuro de barono Munkhaŭseno
Kiel Munkhaŭseno rehavigis sian arĝentan hakilon de la luno
Spite
al miaj kuraĝo kaj saĝo kaj spite al la rapidecoj, lertecoj kaj fortoj
de mi kaj de mia ĉevalo ne ĉio iris laŭ mia deziro en la milito kontraŭ
la turkoj . Mi havis eĉ la malbonŝancon, ke aro da turkoj ĵetiĝis sur
min kaj faris min militkaptito. Kaj tio, kio estis eĉ pli terura, estis,
ke ili vendis min kiel sklavon.
En tiu stato de humiliĝo mia taglaboro estis kaj streĉiga kaj amariga, sed eĉ pli ĝi estis stranga kaj malgajiga por mi.
Estis
sufiĉe ŝvitiga laboro serĉi kaj trovi la arĝentan hakilon tie kie
brilas ĉiuj aliaj aĵoj simile arĝente. Finfine mi tamen trovis ĝin sur
monto el spikaj restaĵoj kaj dishakita pajlo. Nun mi volis ree tereniĝi,
sed ho ve! La ardo de la luno intertempe elsekigis mian fazeolon tiel,
ke ĝi simple ne plu uzeblis por rea grimpado teren. Kio nun estis
farenda? Mi plektis ŝnuregon de la pajlhakitaĵoj, tiom longe, kiom
eblis. Tiun mi fiksis je unu el la kornoj de la luno kaj tiam
malsupreniĝis. Per la dekstra mano mi tenis min firme, kaj per la
maldekstra mano mian hakilon. Ĉiufoje, kiam mi glitis distancon
malsupren, mi trahakis la superfluan pecon super mi kaj alplektis ĝin
sube, kaj tiel mi malsupreniĝis grandan distancon. Tiuj ofte ripetitaj
forhakoj kaj alplektoj kompreneble ne plibonigis la ŝnuregon kaj ankaŭ
ne helpis al mi reveni ĝis tute malsupre al la bieno de la sultano.
Povas
esti, ke mi estis ankoraŭ kelkajn mejlojn alte inter en la nuboj, kiam
subite mia ŝnurego disŝiriĝis kaj mi falis tiel vehemente sur la
tersurfacon, ke mi senkonsciiĝis. Pro la pezo de mia korpo falinta el
tioma alto, mi boriĝis naŭ klaftojn profunden en la Teron.
elgermanigis Cezar
Kelkaj rimarkoj pri la mensogo- barono kaj Erich Raspe
La barono Hieronimus de Munkhaŭseno (germane: Hieronymus von Münchhausen) estis konata fanfaronulo kaj efektive vivis kiel reala persono. La junkro tre ŝatis prezenti al siaj nobelaj ĉasgastoj perpleksigajn mensogajn rakontojn. Kelkajn el ili nekonato publikis en la jaro 1781 en satira gazeto en Berlino. Kvar jarojn poste aperis en Anglujo tuta libro pri „La mirindaj vojaĝoj kaj militiroj de la barono Munkhaŭseno en Ruslando“. La verkinto estis Erich Raspe, germana geologo kaj arkeologo, kiu pro certaj malagrablaj financaj aferoj devis elmigri al Britlando. La libro tie tre bone vendiĝis kaj rapide sekvis pliaj eldonoj. Sed ankoraŭ pli furora estis la vendosukceso de la germana prilaboro de „Munkhaŭseno“, kiu aperis en la jaro 1786 en Göttingen. Ĝi estis rakontata en populara lingvo, kaj pliriĉigita per diversaj mokoj kontraŭ la junkroj kaj per kelkaj aventuroj.
En tiu versio la
„Mirindaj vojaĝoj surmare kaj sur la firma tero, la militiroj kaj gajaj
aventuroj de la barono Munkhaŭseno, kiel li mem kutimis rakonti ilin ĉe
botelo da vino en la rondo de siaj amikoj“ baldaŭ fariĝis multe legata
popollibro – kaj tio ĝi estas ankoraŭ nun.
La verkinto de tiuj
spritegaj mensogorakontoj konatiĝis nur multajn jardekojn post sia
morto: lia nomo estas Gottfried August Bürger, jen unu el la plej
mokemaj germanlingvaj aŭtoroj de la 18-a jarcento. Li ĉiam devis
trabarakti sin tra la vivo, neniam havis sufiĉe da mono kaj krome li
estis kiel ekz. Swift akrolanga persono, kiu ne devote rampis surventre
antaŭ nobeluloj, tial ankaŭ la pli diplomata kaj eĉ nobeligita civitano
Goeto ne povis fariĝi lia vera amiko. Tiu tuj morniĝis vizaĝe, se li
nur aŭdis la nomon de Bürger, kiu ne preterlasis okazojn elsendi
pikemajn rimarkojn pri Goeto.
eLibrejo