Charles Bukowski

Kie brulas ĝentlemanoj?

e-LIBREJO

eldonejo INKO


"En ĉiuj ĉi jaroj, kiujn mi laboraĉis en buĉfabrikoj kaj benzinujoj, antaŭ aŭtomataj ĉenbendoj kaj en subteraj fervojtuneloj, mia vorttrezoro ŝrumpis ĝis eta restaĵo, sed per tiu restaĵo mi provas elmarteli ĉion, kio estas en mi. " Ch. Bukowski

50 senrimaj poemoj

el germanaj tradukoj elektita kaj tradukita de Cezar


Charles Bukowski, naskita la 16-an de aŭgusto 1920 en Andernach/Rejno. Elmigrado de la familio al Usono, kiam Bukowski havis du jarojn. Li plenkreskiĝis en Los Anĝeleso; poste en multaj diversaj laboroj kiel benzinvendisto, buĉisto, havenlaboristo, leterportisto ktp., komencis verki, kiam li estis 35-jara, oni eldonis ĉirkaŭ 30 poemkolektojn, prozon kaj eseojn de li.