Hipioj en televidilo

Certaj mortintojvivas pli longe

Estis antaŭlonge, ke floroj estis nur ĝardenaj kreskaĵoj, ke infanoj estis bezonuloj de protekto kaj amaferoj pli ĉeokazaj randaj aferoj de gepatra kunesto. Oni ankoraŭ troviĝis en fazo de postmilito kaj la okcidenta hemisfero vestis sin ankoraŭ unuavice kovreme laŭtone. Sed tiam okazis praknalo. Subite la knabinoj vestis sin bunte kaj ne plu brune. Ili renversis malnovajn monumentojn, nomis sin hipioj kaj startis sian someron de l' amo. Tio estis en Monterey, borda urbeto en Kalifornio. Kaj ĉar la unua muzikfestivalo de la ekĝermanta floropovo-generacio - okcidente multe pli ol en la oriento - estis tiom epokfarante ŝanĝiga, tiel influhava kaj ŝrika, la tv-kanalo arte en Germanio kaj Francio donacis al tiu festivalo kvardek jarojn poste eĉj du monatojn de sia valora atentemo, kun la moto „ Somero en amo“.



Iam ankaŭ la aŭtuno estis simbole nur jarsezono, germane sufiĉe difuza vorto kaj teroro estis afero de britaj bomboj je tiel atribuitaj urboj. Sed tiam la Ruĝa Armea Frakcio startis similan strategion kaj subite, antaŭ tridek jaroj, ankaŭ la Federacia Respubliko de Germanio iĝis iel alia. Ĝis nun la jaro 2007 estis plej ofte dediĉita al la okazintaĵoj pri la tielnomata Germana Aŭtuno, pri la teroragadoj de RAF, kiam la maldekstra ribelo vojeraris en la propra teroro.


Preskaŭ tri jardekojn poste la medioj superatutis sin reciproke kun retrospektivoj, venĝovoluptoj, debatoj kaj apologiistoj. La 68-a jaro estis denove temo kaj se oni ja denove esploras pro la radikoj, jen oni devas revojaĝi en tiun idilian banlokon je la bordo de Kalifornio, kie en la jaro 1967 pli ol 200 000 homoj celebris sian volon je senkondiĉa feliĉo. Monterey, la festivalo, en kiu Jim Hendrix bruligis sian gitaron, estas la pragrundo de la hipioj, de urbogerilanoj, verduloj kaj rastruma polica serĉado, deWoodstock kaj de la drogo LSD. Ĉi tie la junularo per ridado unuafoje kaputigis tion, kio estis kaputiganta ĝin.


Uŝi en la fama komunumo 1

Kaj arte kunridas ekde julio. Per raportoj, rok-operoj, filmklasikaĵoj kaj dokumentaĵoj, ĉiun mardon ĝis la fino de aŭgusto kaj ĉeokaze ankaŭ en aliaj tagoj. La ekskomunardino Uŝi Obermaier, plej ofte duone nuda tiam kaj poste, havis la okazon ĉiutage en la plej bona elsendotempo vojaĝi laŭ la tielnomataj hipiaj vojoj de Ibizo ĝis Goao, oni elsendas sufiĉe da muziko. La malnovaj hipiaj filmetoj de „Ekzamenado pri matureco““ trans „Hair“ ĝis „Barbarella“ estas elfositaj el tineaj kestoj. La muzikan, seksan, la konscion plivastigantan politikan vekiĝon oni priservas en la programoj ĉiuteme. Eĉ al la flanke starintaj „florinfanoj de la socialismo oni dediĉas kun „Floropovo Orienta“ duonon de vespero. Tio estas la ĝusta laŭa rigardomaniero de epokfaranta tempo kvankam metita en la televid-malamikan somermezan tempon. Estas tiel kiel ofte okazas: La florinfanoj devis unue fariĝi pensiuloj antaŭ ol frazoj kiel tiu sekva povis fariĝi socie taŭga: „ La psikedela kulturo“, diris Gottfried Langenstein pri la kvardeka datreveno de la florpova movado „disfaldis emfazan kreivan energion.“ Kaj tion la arte-prezidanto opinias tre pozitive. Longa hararo, halucinogenaj drogoj, kritiko de la civilizacio impertinenta sinteno - ĉio tio, kio validis al la plimulto iam kiel kontraŭsocia, freneze aberacia, ja kiel danĝera por la publika bonfarto, formis finfine la plej grandan ĝermon de individua persona emancipiĝo ekde la aŭtoroj de la romantiko - kaj laŭ tio ankaŭ devas esti aprezata.


Hipio en festivalo rusa

Ke la nunaj protagonistoj – kiel tiam – plej ofte estas parto de kurioza publika spektaklo en tiu kazo ne deprenas ion el ties eminenteco. En la somero de l' amo eĉ la televida intelektuulo Langenstein kun sia harao akre dislima havis laŭ sia propra eldiro „hararon ĝis la postaĵo“ kaj flegis seninhalan rilaton al drogoj, kompare ekz. al Bill Clinton. Estis atentokapta tempo. Kaj post ĉiuj tiuj retrospektivoj pri teroro kaj pri leĝoj pro naciaj krizoj, ĉifoje do paca rerigardo, kaj tio estas bona tiel.

Tradukis la hipioj Donjo & Cez,
laŭ la gazeto "Nova Germanio"


Pri la floropovo-infanoj 

Donjo & Cezar

Tiu tempo influis nin ambaŭ certe pli forte ol ni mem supozas tion. En ĉiu kazo niaj ribelaj pensoj elformis sin jam en tiu tempo, kaj ni rigardas nin plu kiel parton de la iama floropovomovado.  Eble ni estas jam fosilioj, sed ni ne sentas nin tiel. Por pli libera socio plena de amo kaj de buntaj floroj en paca vivo ni estas plu entuziasmigitaj, sed ni ne plu portas la vestojn el tiu tempo, tion faras en Germanio la nuna junula generacio. Iom stranga tio ja estas, sed nian simpation la novaj floropovo-adeptoj certe havas. Eĉ nia filino kaj nia nepo volonte vestas sin tiel, sen tio, ke ni iam petis tion de ili.

La orientaj hipioj, al kiuj ni kun bona rajto kalkulas nin, tiam kutime ne prenis iujn drogojn, simple tial, ke ni ne havis multajn okazojn por tio. La ŝtato GDR gardis nin severe kontraŭ tio. Donjo fumis nur unufoje en sia tuta vivo kanabocigaredon, kaj tio estis ĉe la tombo de la Doors-kantisto Jim Morrison en Parizo, iu ŝovis al ŝi tian „ĝojnton“. Mi mem eĉ tie ne fumis ion tian. La duraj drogoj detruis la floropovomovadon, multaj muzikistaj herooj el tiu tempo kiel niaj personaj favoratoj Janis Joplin kaj Jim Hendrix donis sian vivon por la damnitaj drogoj, tragika afero, sed kion fari?
Ni konsilas nin per tio, ke ili ja mortis, sed por eterne vivos. Ili havis la artistan formaton de Mozart, de Vivaldi, de Beethoven aŭ de Chopin. Ili estis veraj gigantoj de fekunda kreiveco, SPITE al kaj ne pro la drogoj, kiuj unuavice detruis ilin. Jimi Hendrix kaj Janis Joplin, kiu portis sian koron tute nedefendita en sia muziko kaj en la voĉoj, estis unikaj artistoj kaj ebenigis tiel la vojon por multaj artistoj post ili, ankaŭ por mi mem ili estas plu tre gravaj.

Hendrix estis tiu, kiu faris el la elektra gitaro la plej gravan instrumenton de la rokmuziko. Li ludis ĝin kiel unua tiel brile kaj translime, ke de la dishakita usona himno ĝis urbega strattrafiko aŭ la ciganeca danco de vudu-infano ĉio ebla respeguliĝas en ĝi. La muziko de Hendrix ne havis antaŭulojn. Li startis de nulo kaj tuj atingis cent procentojn. Tute nova ribelema spirito, trans la movadoj nur por nigruloj, trovis lokon en lia magia gitaro. Hendrix, kiu malamegis la rasismon, kaj kiu tamen ne sentis sin nigrulo, sed artisto, trarompis ankaŭ tiun historian baron lude facile. Li estis perfekta muzikisto. Ĉu iu post li ludis la gitaron pli inspirite, pli libere, pli translime, pli transrase, pli homvoĉe? Ni pensas, ke ne.

Donjo kaj mi kun la muziko de la "cigano" Jimi plenkreskiĝis... en nia danceja tempo ni estis centprocentaj adeptoj de la Jimi Hendrix-bando "Kometoj" el Lepsiko, kiu ludis preskaŭ nur titolojn de Hendrix. Kiom ofte ni dancis laŭ Hendrix!? Tute sen fari iun precipan filozofion el tio, ni vivis kiel interne liberaj homoj en nia Hendrix-kliko kaj eĉ ne sciis tion, ni ne rompis nian kapon pri tiaj filozofiaj aferoj aŭ pri morgaŭ, ni simple tute eŭforie vivis nian tiaman nunon kun la muziko de tiu tempo en plena komuneco, sen iu seksa hipokriteco, aidoso ankoraŭ ne ekzistis, do tio ne estis problemo por ni, ni estis elprovemaj kaj ŝanĝis ĉeokaze eĉ niajn partnerojn sen esti tro ofenditaj, se iu alia finfine forprenis de iu la amikinon, ni restis tamen ĉiam amikoj, ni estis tiam tre pardonemaj. Poseda pensado pri partneroj estis fremda al ni.

Nia kliko konsistis el ĉirkaŭ tridek gejunuloj, kiuj dum du aŭ tri jaroj vagadis kiel amikaro de dancejo al dancejo kun la "Kometoj" kaj kun aliaj bandoj, kiujn ni gloris, ekz. la fama bando Renft, kiu ofte estis en Altenburg kaj en la ĉirkaŭejo. Tiuj influis min kiel poeton, ili vekis la poeton en mi. Pensa reflektado de tiu tempo tamen ne estis tipa por ni. Tio venis nur poste.

Konsentite, mi jam tiam estis speco de meditemulo, romantika libroverma knabo, ne tro seksmania, sed tamen ege inema, por mi inoj estis kaj estas kun esceptoj plu diinoj. Sed tipa tiu meditemo certe ne estis, tipa estis plena senzorgemo pri kio ajn... ni estis tre karesemaj reciproke, tre afablaj, tre komunemaj kaj eĉ ne sciis tion, tio estis por ni simple la normala stato, amikeco estis por ni ĉiuj sankta valoro. Se iu el nia kliko estis atakita de iu, ni ĉiuj estis atakitaj en tiu momento kaj ekagis, ni havis tri sportisto-boksistojn en niaj vicoj, kiuj gardis, ke neniu domaĝo okazu al iu el ni... malico inter ni, kiu nun bedaŭrinde kutimas inter homoj, estis tuta fremda vorto. Ni vivis tian reciprokan solidarecon kaj rigardis tion kiel ion tute memkompreneblan. La muziko de Hendrix estis nia magia kunigilo, nia devizo, la krampo por senlima interamikeco.

Do, tiu muziko estas fakte en niaj vejnoj, ĝi estas la konstrumaterialo, el kiu ni ĉiam ĉerpis nian esperon. La pacosigno de la floropovomovado por ni tute ne estas iu vaka formulo, sed patrina sango. La dishakita usona himno de Hendrix, kiu estas akra akuzo de la militaj krimoj de Usono en Vjetnamio, sed ankaŭ solidarkanto kun la misuzitaj soldatoj mem, estas nia himno. Usonaj soldatoj estis por ni murdistoj. Ni havas ankoraŭ nun problemojn vivi en la nuna frida socio... sekrete ni volus ree esti membroj de nia kliko, al kelkaj ni havas plu kontakton, kaj tiuj pensas kiel ni, ni volus reiri al tiu tempo, sed ni ja scias, ke tio ne eblas, al ni restas tamen belaj memoroj kaj instigoj, kiuj portas nin tra nia tuta vivo.

Kompreneblas, ke Donjo kaj mi uzas la okazon nostalgie rigardi televidile tiun floropovotempon. Nia plej ŝatata rokopero el tiu tempo cetere estas Tommy de la socikritika rokgrupo Who, kiun arte prezentos vespere marde en la sekva semajno. Ni staras flanke de la blindulo Tommy, kiu kun multaj penoj devis serĉi al si vojon en milite damaĝita sencmalplena postmilita frida socio. Kiel li ni revas pri alia pli bona mondo, sen la brutaleco de militoj, tion neniu povas preni de ni.
Floropovo hakis breĉon en la muron inter la homoj kaj popoloj, kaj tiu paŝo unufoje farita, ne estos reprenita, pri tio ni estas tre certaj. Tio nun montriĝas denove, kiom ajn la negocistoj provas redukti tiun pacmovadon je bone vendebla produkto.... eĉ la reakcia televido ne tute povas preteriri la fakton, ke floropovo transvivas kaj eĉ ree ekflorigas parton de la nuna junularo... certaj mortintoj simple vivas pli longe... (Cez)