Cezar


Kristnaska aĉetorgio



-ironia poemo -


„Jam la tumultoj kreskas“,
jubilas la komplicoj.
Aĉetoj ekgroteskas,
kun puŝoj en la vicoj.

Aĉetovagabondoj,
plenŝtopu viajn ĉarojn!
Kristnaskbazaraj mondoj
prezentas siajn varojn!

Aĉetu kaj aĉetu
por sankta aŭreolo!
Kuradu kaj tretetu
por l' Fest' de Alkoholo!

Aĉete interretu,
pri l' festo mem sen scio.
Ne danku kaj ne petu
dum la aĉetebrio!

Trotadu kaj tretetu
kaj mordu por la festo!
Aĉetu kaj aĉetu,
aĉetu sen modesto.

Kuregu kaj tretadu.
Insultu pro kaprico.
La pugnojn eĉ paradu -
ĝis venos la polico.

Ne pensu, ke la paco
dumfeste estu celo.
Aĉetu kun grimaco!
La mondo 'stas bordelo!