Caesar mortis

Lepsiko. La kantisto kaj gitaristo Peter Gläser, kiun adeptoj, amikoj kaj muzikistaj kolegoj nomis nur Cezar (Cäsar), mortis 59-jara je kancero
de Kostas Kipuros
Cezar
estas morta. La sciigo trafas min dolorige, kvankam ne neatendite. Kiam
mi vidis Cezaron la lastan fojon, li batalis je du frontoj, je la unua
tiun batalon, kiun li jam delonge entreprenis - tiun kontraŭ la demonoj
de la alkoholdependeco, el kiu li certe estus elirinta kiel venkinto.
Je la alia fronto li batalis kontraŭ malamiko, kiun li eĉ ne divenis:
kontraŭ la kanceron. Ke pri tiu la fortorilatoj estis aliaj, sciis
Cezar. Tamen amikoj kaj kolegoj ĝisfine esperis, ke li ankaŭ el tiu
malegala luktado revenus sukcese.
Nun, kiam "la migranto" komencis la lastan vojaĝon, la fokuso de la
publikeco ankoraŭfoje direktiĝos al tiu rokmuzikisto, kiu kiel apenaŭ
iu alia en GDR simbolis la kontraŭdiran rilaton inter honesteco,
neadaptiteco kaj enplektiteco en politikan sistemon, pri kies ebla
reformo li erare kredis kiel reprezentanto por multaj aliaj. Estas tial
certe kompreneble, sed bedaŭrinde, ke post la politikaj ŝanĝoj fariĝis
pli kviete ĉirkaŭ la kantisto kaj gitaristo de la legendeca rokbando
"Renft" el Lepsiko.
Grandajn halojn Cezar jame delonge ne plu plenigis. Furorlistaj lokoj -
jam per si mem ne la muzikaj kategorioj laŭ kiuj li pensis - neniam
ludis rolon por li. Lia muzika (trans) vivo sekurigis al li antaŭ ĉio
lia fidela adeptaro, kiu Cezaron kulte honoris. Liaj ŝatantoj
frekventadis obstine siajn koncertojn kaj aĉetis liajn kompaktdiskojn,
dume la karavano de la amuza industrio jam delonge marŝis plu en la
komerca direkto. Por la adeptoj de Cezar ties morto postlasas truon,
kiun neniu alia povos plenigi.
La unuan fojon, kiam mi vidis Cezaron, estis en printempo de la jaro
1973. "Renft" ĝuste provludis en la "Kulturdomo al la suno" tuj apud la
EOS Schkeuditz (lernejo kun gimnazio ) por la registradoj de la unua
LP, do de longeluda disko. Dum la tagmeza paŭzo ni rapidis de la
lerneja korto en la dancejon, kiu tiam havis kultstaton.
GDR-rokgranduloj kiel "Panta Rhei" kaj " La Modern-Soul-Band" tie
klinkis la pordon laŭvice. Sed nur malmultaj bandoj en GDR havis ion
tian, kian politikan ambicion: la tre fortan el ĉiuj havis la "Klaus
Renft Band". Nur tiu ĉi bando realigis la ligon de preteco al ribelo
kun alta muzika kvalito, kiu sekve lasis ekkoni pruntedonaĵojn el "Beatles", "Crosby, Stills, Nash & Young",
ĉe samtempa propra ludomaniero. Cezar estis ilia voĉo kaj gitaristo kaj
tial fakte la idolo por la rokmuzikistaj kolegoj el Lepsiko. Tiel ankaŭ
ni volis ludi niajn gitarojn. Kaj nur Lepsiko ŝajne estis la loko, kie
eblis io tia kiel civila kuraĝo, tiu urbo, en kiu dufoje po jaro levis
sin la kurteno al okcidento dum la foiroj, kie studentoj kontraŭ la
detruo de la universitata preĝejo protestis, kaj kie jam la bando
"Butlers" zorgis por Beat-ribelon.
Efektive rokmuziko laŭ Renfto estis politika, ĉar ĝi kreis du diversajn
sintenojn: ĝi estis idealista, ribelema, provokis limojn, kaj kaosis.
Kontraŭ Renft aspektis la sistemkonformaj kaj adaptiĝintaj "Puhdys" el
Berlino kiel domestikitaj alibirokistoj. Adeptoj de la diversaj bandoj,
tial neniam povis esti amikoj. Oni evitis kaj malestimis sin reciproke,
malofte aŭ neniam montris la saman entuziasmon por similaj kantoj, tiel
la adeptoj de la du bandoj ĝis nun estas kunigitaj per sia elkora
reciproka antipatio.
Post la kredomilito tamen kaŝiĝis evidente miskompreno. Dume Renft
radikale batalis por socialismo laŭ propra kompreno, postulis ne
malgrava parto de la GDR-oponuloj tute alian socian sistemon. Tiel
"Renft" mem fariĝis celtabulo de tiaj disputoj, parte eĉ fiigita kiel
"Ruĝa Renft". Ke por la ribelemaj atakoj kontraŭ la GDR-registaro en
vero respondecis pli-malpli nur la bandoĉefo Klaus Jentzsch (Renft),
Christian (Kuno) Kunert kaj la ĉeokaza sed influriĉa tekstisto Gerulf
Panach (kies bopatro estis Traven-esploristo Rolf Recknagel-Cez) ,
sciis tiam nur malmultaj. Al Cezar tiu nekompromisemo al la GDR-ŝtato
en vero estis sufiĉe fremda. Persone li serĉis harmonion, politike
kredante al alternativa GDR, ankaŭ tial disigis sin la vojoj de la
muzikistoj en vero jam antaŭ la malpermeso de la bando en la jaro 1975.
Supozeble "Renft" ankaŭ sen la malpermeso estus disrompiĝinta je la
kreskantaj konfliktoj interne de la bando kaj pro la anarkio en ĝi, kiu
estis flegata kiel prestiĝa simbolo.
Je la nimbo de la bando tio kompreneble ŝanĝis nenion. Nur la miksaĵo
el naiveco, idealismo kaj ribelo faris pli postajn tiamanierajn bandojn
ebla.
Ekde Renft aŭtentika rokmuziko ne plu estis randa afero en GDR. Ĝi
okazis nun ankaŭ oficiale en radioelsendejoj kaj en tv-programoj. Kaj
rokmuziko estis ekde tiam pli ol nur surogato por neatingeblaj
okcidentaj importoj. La muziko kaj la biografio de Cezar komprenigas
tiun meriton. Ne pli, sed ankaŭ ne malpli.
Etapoj de muzikista vivo
- 1949: Peter Gläser estas naskita en Lepsiko.
- 1956: Edukiĝo ĉe la Popolmuzika Lernejo en Lepsiko.
- 1961: Kunlernantoj malkovras certan similecon al Gajus Julius Cäsar.
- 1966: Malkovro fare de Klaus Renft
- 1966: Fondado de la rokgrupo " Karussell" (Karuselo)
- 1969: Sekso, drogoj kaj rokenrolo kun la "Klaus Renft Combo"
- 1972: Studado en la Altlernejo por muziko en Lepsiko
- 1975 Malpermeso de la "Klaus Renft Combo" (Renft-bando)
- 1983: Eliro el "Karuselo" kaj fondado de la rokbando "Cäsars Rockband"
- 1986: Peto pri elmigro eksterlanden
- 1988: Fondado de "Cäsar & die Spieler" Cezar & la ludistoj
- 1989: Elmigro al Berlino Okcidenta
- 1997: Retransloĝiĝo al Lepsiko
- 2000: Fondado de la propra muzikeldonejo "cäsar music" kun Simone Dake
- 2007: La aŭtobiografio "Kiu honoras la rozon" aperas.
- 2008: Kancerdiagnozo, unua operacio
- 2008: Je la 23-a de oktobro mortas Cäsar
Rimarko persona:
Mi, Cezar, estas tre influita de la
bando kaj de Cezar, kaj ankaŭ pro tio mi nomis min laŭ Cäsar, kun kiu
mi iam havis longan telefonan interparoaldon, ĉar mi verkis por lia
bando la tekston "Der tote Soldat", "La morta soldato". (Alia ol tiu de
Brecht) Jen teksto, kiun Cezar ŝatis.
Multajn fojojn mi estis kiel
junulo kun Donjo en koncertoj kaj dancvesperoj kun Renft aŭ Karuselo,
kiuj ofte ludis en Altenburg. Al Renft kaj al Cezar mi dankas mian
poeziemon, kiun tiu grupo plantis frue en min. Mi povas diri, ke ili
plantis en min la ruĝan rozon de amo kaj de ribelema malobeo", ili
unue.
Kiel la grupo Renft mi pensas ankoraŭ nun, ke socialismo kun homa
vizaĝo estos ebla... tiu afero tute ne estas perdita, nur korupta
krimeca variaĵo de la socialismo kolapsis... la komunuma socio, tiu en
kiu ankaŭ la vorto anarkio apud Marx havos sian honorlokon, komuneca
socio kun homa vizaĝo estas ankoraŭ realigenda!
Cezar, la maldekstrema poeziema gitarodio, kiu mortis, havis tiun idealon, kaj en ni li vivos plu.