
Ne matura por la insulo
Pri la problemo simple fari forpermeson - sen poŝtelefono kaj sen laptopo
La feria- kaj forpermesa tempo fariĝas en la laboreja ĉiutageco pli kaj
pli ŝarĝo. Ĉar kolegoj kiel estroj mallernis simple forveturi. Anstataŭ
tio ili montras vojaĝkutimojn, per kiuj ili tiranas la postrestadantojn
en la oficoj. Jen ekzemple la tipo de la forpermesa rekordisto. Li ne
ripozas por ekzemplo sur plaĝo, sed volas doni ankaŭ en la forpermesoj
la plej bonan. Do li grimpas kun Reinhold Messner sur monton sesmil
metrojn altan. Aŭ pli bone eĉ sur du da ili.
Se Messner pro terminoj ne povas partopreni, li faras transviv-turon en
la bavaria arbaro. Sed, se la tiea vermdieto fariĝas tro enuiga por li,
li partoprenas ĉe la triatlona konkurso en Havajo. Tiel fortigiĝinte,
li revenas al sia skribtabo por doni energiplenan puŝon al la tro lama
teamo.
Tute alie kondutas la forpermesa pedanto. Li jam monatojn antaŭ la
forpermeso komencas plani sian neĉeeston kaj pretigas kun granda amo
pri la detaloj transdonprotokolojn por sia plurkapa
forpermes-anstataŭ-teamo. Se li fine forvojaĝas, li telefonas plurfoje
po semajno, hororigante siajn laborantajn kolegojn, por tiel kontroli
la plenumadon de siaj direktivoj kaj por atentigi pri novaj gravaj
evoluoj, pri kiuj li kompreneble ankaŭ forpermese estas tre bone
informata.
Por siaj kolegoj malpli laborintensiva estas la vojaĝekzotikulo. Li
prefere ĝenas ilin per siaj malkutimaj forpermesaj celoj, pri kiuj li
jam antaŭe detale rakontas.
Volonte li galopas sur la spuroj de Marko Polo al Ĉinio aŭ vizitas la imperiestrajn pingvenojn en Antarktiko.
Parenca al la vojaĝekzotikulo estas la kolektanto de forpermestagoj. Li
tralaboras du jarojn preskaŭ sen interrompo, por poste entrepreni
plurmonatan mondovojaĝon. Ĉe tio li frekventas dum la vagado ĉiujn
atingeblajn interretkafejon. Tiel sukcesas al li ĝojigi la kolegojn
purfoje po semajno per tre ampleksaj vojaĝpriskriboj.
La eternajn lamentulojn atendas antaŭ ĉio kompreno. Jam en junio en
belega suntago kun 25 gradoj laŭ Celsiuso li komencas plendi pri la
troa varmego, kiu tre negative influas sian sangocirkuladon. Sed tio ne
detenas lin aŭĝuste veturi al Greklando, por tie ardigi en la varmega
sablo la delikatajn plandojn de siaj ŝuoj kaj esti cirkaŭata de arbaraj
bruloj. Bedaŭrinde li malsanas post la forpermeso dum du semajnoj, ĉar
ankaŭ lia stomako ne eltenis la fremdlandan manĝon.
Efektive timigata estas la lastminuta avertulo, al kiu apartenas antaŭ
ĉio aliaj la estroj. Ili adiaŭas komence paceme en la feriojn kaj donas
dum semajnoj eĉ ne etan vivsignon. La diligenta teamo sentas sin sur la
sekura flanko. Sed mallonge antaŭ la momento, kiam grava projekto estas
decitia, la forpermesulo donas subite vivsignon kaj prezentas gravajn
pripensindaĵojn, kiuj klarigeblos nur post lia reveno. La teamo do vane
laboraĉis dum semajnoj.
Plia tipo ankoraŭ estas la tralaborinto. L havas neniam formepson,
ankaŭ se li migras sur la montetoj de Korsiko aŭ sidas sur la plaĝo de
Akapulko. Ĉie li estas ekipita teknike je cent procentoj. Ĉe la laptopo
li devas nepre aranĝi negocplanojn kaj analizojn pri la konkurantoj. S
li foje sinkas sur faldseĝon, li tuj kaptas la poŝtelefonon. Kun sia
tro-aktiveco li estas trudiĝema ne nur al la kolegoj hejme, sed ankaŭ
por la kunforpermesantoj, kiuj devigate fariĝas atestantoj de siaj
pripensoj kaj direktivoj.
Restas ankoraŭ la ĝustatempaj forpemesantoj. Ili frapas la atenton per
pliigita malstreĉiteco en la tagoj antaŭ la komenco de la forpermeso.
Fine ili adiaŭas de la kolegoj, dum tri semajnoj ne plu aŭdeblas aŭ
legeblas (eĉ ne retmesaĝe) kaj revenas je la unua tago post la
forpermeso al la skribtablo. Ili apartenas al elmortanta speco.
de Nicola Holzapfel,
el Sudgermana Gazeto
tradukis Cezar