Astronomio

Fuĝo de la galaksioj
Lajka estas vagabondino
La planedo Tero iom post iom estingiĝos...
Luneklipso je la 16-a de aŭgusto en la jaro 2008
Saturno, nia plej bela planedo
Sepdek triliardoj da steloj ekzistas en nia universo
Truo sur la planedo Marso ekscitas esploristojn
Valentina Tereŝkova


fotis Thomas Fischer el Zschaschelwitz ĉe Altenburg

Fuĝo de la galaksioj

En la dudekaj jaroj de la antaŭa jarcento la usona astronomo Edwin Hubble komencis mezuri la distancojn de steloj de foraj galaksioj ĝis ni. Li esploris la distancojn per komparoj de la heleco. La spektroj de la steloj ankaŭ estis fotitaj kaj fiksitaj pere de la ruĝtransŝoviĝo de la spektraj linioj, la tielnomata fuĝrapideco. La posteuloj de Hubble perfektigis tiujn metodojn. La ekzamenoj montris, ke la fuĝrapideco estas des pli granda ju pli fora estas la galaksioj. Ĉar la mezuradoj okazis sur la Tero, la trovitaj fuĝrapidecoj devas havi ankaŭ rilaton en tiu ĉi direkto. Sed ĉar la vera fuĝvojo ne eliras de la mezurdirekto ekde la Tero, sed de la praknalo, la rapideckomponanto estis nur el tiu ĉi direkto registrita.

Retrospektivo: Ĉiuj steloj kaj la tuta materio samtempe ekestis en la praknalo. Tiu ĉi Big Bang lasis difini sin je la aĝo de 13, 7 miliardoj da jaroj. Astronomoj observis, ke la galaksioj moviĝas sur unu ebeno kaj preskaŭ aspektas kiel muro. El tio oni povas konkludi, ke la pra-masaj partikoloj de la Big Bang laŭ ĉiuj direktoj radiale estis rapidigataj kaj fuĝas en la kosmon.

Tuj post la praknalo la specifa maso pro la pra-masaj partikoloj fuĝantaj en ĉiuj direktoj, estis tiom grandaj, ke pro la granda gravito de tiuj partikloj ili formis konglomeraĵojn. Je multaj miliardoj da lokoj ekestis korpoj, kiuj jam kolektis grandan parton de la partikloj. Pro ties kirlaj movoj la lumrapideco ne estis atingebla. Ĉar la ekestintaj korpoj ampleksas grandan parton de la tuta maso, la fuĝrapideco de la pli facilaj korpoj estas dependa de la maso de la grandaj. Tiuj mas-konglomeraĵoj estas plej parte Malhela Materio. Ili estas la pli malfruaj centraj korpoj de la galaksioj. El la restaĵo de la pra-masaj partikloj ekestis ankaŭ la steloj. Pere de de la gravito de tiuj masoj ekestis pliproksimiĝoj, dum la fuĝo de la praknalo. Formiĝis senfinaj stelbuloj, kiuj parte eniĝis la gravitan kampon de la Malhela Materio. Tie ekestis la ĉirkaŭcirkulado de la steloj ĉirkaŭ tiu ĉi peza centra maso.

Por ekzemplo la Lakta Vojo estas disko kun spiralaj brakoj. Ĝi trovis sian orbiton en la kurbigita spaco, en kiu la fuĝforto ĝuste nuligas la graviton. La diametro de tiu ĉirkaŭcirkulado estas 100 mil lumjaroj, la orbita tempo 100 milionoj da jaroj, tion almenaŭ supozas la astrofizikisto Stephen Hawking. El la movdirektoj de la plej foraj galaksioj oni povis retrosekvi la fuĝvojon de la praknalo ĝis la nuna distanco de 10- 15 miliardoj da lumjaroj. Se oni elektas la mezan valoron, tio kondukas al rapideco de 80 procentroj de l' lumo. Ĉe tiu fuĝrapideco pli granda kresko apenaŭ mezureblas. Tamen usonaj sciencistoj esploras pri la aldona energio, kiu plirapidigas la galaksiojn. La bazo por tio estas la kurbigita spaco.

Tio en la kazo de la universo povus signifi, ke ekzistas grandega centra maso, kiu efikigas la graviton. La movata maso de la steloj evidente volus plu moviĝi rekte. Sed tiel la galaksioj estas devigataj en la gravitan kampon de la kurbigita spaco. For de la praa knalo ili moviĝis sur imaginara kugloareo, dume la fuĝmovo superis la graviton. Sed, se la ekvatoro de tiu ĉi kuglo estus trapasita, kiel kelkaj esploristoj supozas, la galaksioj ree plirapidiĝante alproksimiĝus. Ĉe tio la laŭa kosmologia formulo de Einstein povus esti uzata inverse.

La plejmulto de la esploristoj tamen observadas, ke la fuĝmovo de la galaksioj estas plirapidigata.



tradukis Donjo, Frank & Cezar
el Sudgermana Gazeto, nov. de 2008
aŭtoro: Klaus P. Beisse

Lajka estas vagabondino


La hundino Lajka (Laika), la unua vivestaĵo, kiu estis pafita de la homoj en la kosmon, estis vagabondino. La senmastran beston oni kaptis en la stratoj de Moskvo. (Laŭ Sudgermana gazeto). Certa cinika sinteno estas ligita al tio, ĉar oni ne povis scii kun garantio, ĉu la besto transvivos la flugadon. (Cez)  /17.0208


La planedo Tero iom post iom estingiĝos post 7,59 miliardoj da jaroj

Planedaj esploristoj antaŭmetas modelan prikalkulon / La suno fariĝos heroldo de l' morto




Laŭ novaj kalkuloj la planedo Tero post 7, 59 de jaroj pereos. Eble la planedomorto jam 50 milionojn de jaroj pli frue okazos, eble nur 50 milionojn de jaroj pli poste. Jen la esploristoj ne volas doni definitivan nombron. Sed certaj ili estas rilate la mortokaŭzon de la Tero: Ĝi forbrulos, ĉar ĝi rapide falos en la fajron de la same mortanta Suno.


Antaŭiros tiun fajrecan finalon bizara mortobatalo, kiel raportas la gazeto „Bildo de la scienco“. Post la scenaro, kiun skizis la usona planedosciencisto Jeffrey Kargel helpe de matematikaj modeloj kaj datenoj pri kometoj, meteoritoj kaj la jupitera luno Io, la malagrabla fazo jam komenciĝos post ĉirkaŭ 1, 5 miliardoj de jaroj, se la suno estos ĉirkaŭ 15 procentojn pli hela ol nun: La temperaturoj sur la Tero tiam troviĝos ĉe 60 ĝis 70 gradoj laŭ Celsio, klimato dum kiu multe pli da akvo forvaporiĝos ol nun. Ĉar la akvovaporo estas bonega forceja gasa efikilo la temperaturo pli kaj pli kreskos en la sekvantaj jarmilionoj. Iom post iom foriĝos la oceanoj, la montaroj iĝos ebenaj kaj nur la grandaj riveroj plu ekzistos.


Iam, kiam la temperaturoj jam kreskis je pli ol mil gradoj laŭ Celsio, komenciĝos degeli la ŝtonaĵoj mem. Mineraloj kiel ekz. gipso disvolviĝos kaj mortigaj nuboj el sulfata acido leviĝos en la amosferon, simile kiel nun sur la Venuso. Post 7,5 miliardoj de jaroj eĉ tago kaj nokto ne plu estos sur la Tero: La Suno transformiĝinta al ruĝa giganto, kies radiuso tiam estos 250-foje tiom granda kiom nun, tiom firmtenos nian planedon, ke ĝi tiam turnos ĉiam la saman flankon al ĝi. Tie tiam regos eterna tago, kun tiom grandaj temperaturoj, ke la magmaj oceanoj forvaporiĝos. La alia flanko de la Tero male estos kondamnita al eterna tenebro.


En la jam menciitaj 7, 59 miliardoj de jaroj la Tero tiom proksimiĝos al la Suno, tiel ke la terkrusto vaporiĝos kaj la mantelo de la Tero disvolviĝos kaj fine ankaŭ la restaĵo de la Tero iom post iom estingiĝos. La homaro kaj ĉiu alia vivo tiam delonge ne plu ekzistos: La lastaj mikrorganismoj mortos laŭ la plej novaj prikalkuloj post 1, 2 ĝis 1, 6 miliardoj de jaroj.


Laŭ dpa tradukis Donjo & Cezar



Luneklipso je la 16-a de aŭgusto en la jaro 2008

En la regiono de Altenburg, Germanio,Turingujo, la vetero post la 9-a de nov. en 2003 fiaskigis la observon de ĉiuj luneklipsoj. Intertempe tamen sukcesis tri suneklipsoj, unu Venusotransiro kaj unu Venuskovraĵo.

Unu el la suneklipsoj (supre) okazis je la unua de aŭĝusto ĉijare.

Mallonge post tio ni travivis en nia regiono en Frohburg partan luneklipson kun kovraĵgrado de 81 procentoj.


Posttagmeze la ĉielo aspektis tiel.




Kvin membroj de la astronomia klubo partoprenis en la somerfesto de la Mediodomo de Frohburg. Tri kameraoj de la grupo je la unua tablo estis uzataj: Nikon Coolpix S4 (Valko Schilling), Canon EOS 300D kun Sigma 150-500 kaj Nikon Coolpix S10 (Frank Vohla).



Ĉe sunsubiro la vetero videble pliboniĝis kaj la espero pri bona rigardeblo de la luneklipso
kreskis.



23 minutojn antaŭ la unua foto pri la luno la ĉielo aspektis tiel.



Jen la foto deValko Schilling kun Nikon Coolpix S4. Per zomaj digitalfotoj la luno lasas foti sin tre detale, kiel la sekvaj fotoj ankoraŭ montros.



Kun 500 mm fokusdistanco de Canon EOS 300D la luno je la sama tempo aspektis jam tiel, la luno ankoraaŭ estas parte vualita de nuboj. (f/6,3 1/800s ISO 200 (ĝisfine la sama)



Mallongtempe poste la luno montriĝis inter la nuboj. (EOS 300D, 1/125 S)



21:48 h: La tera ombro "ronĝas" plu je la luno. (EOS 300D, 1/125 S)



Atmosfera bildo kun ne tro ĝenaj nuboj. Je 21:48 h la fotoj jam lasis ekkoni la ruĝan kolorigon de la lunregionoj, sur kiuj jam ekis la parta suneklipso. (EOS 300D; f = 150 mm; 1 s)



Vizitantoj de la somerfesto ĉe la rigardado de la luno.



En la kamerao Nikon Coolpix S10 la parte kovrita luno je la 21:51 h aspektis tiel.


22:26; 1/20 s


P0arto de la provizora ilaro. Ĉe tiu foto la du Nikon Coolpix bezonis nur unu fulmon.
21:56 h ; EOS 300D; f = 500 mm; 1 s



Foto per Nikon S10 je 22:09 h. La nuboj ĝenas la observon nur iomete.


22:28 h ; EOS 300D; 1/2 s


Valko eksperimentis multe kun la Nikon S4 kaj faris per tio tiun foton, kiu peris tri kvaronojn antaŭ la eklipsokulmino la kolorecon de luneklipso. La teratmosfero direktigis ruĝan lumon en la lunterenojn.


22:39 h: La eklipso kreskas. La ĉielo fariĝas pli malhela. La Lakta Vojo ekmontriĝas. (EOS 300D; 1 s)


23:00 h: La kulmino de la kovrado okazos post nur dek minutoj. (EOS 300D; 1 s).


La kulminon de la kovrado Valko fotis per lia S4, eĉ sen stativo.


Sur kurte eksponita foto la luno aspektis je tiu tempo tiel (EOS 300D 1/25 s). La memfokuso dum certa tempo faris problemojn. Nuboj atakis.


Valko faris je 23:16 h tiun kuprokoloran foton.


Kvin minutojn poste sur la S10 aspektis tiel. La nuboj ĝenis nur dum kurta tempo.


La ĝeno donis tempon por aliaj okupiĝoj. Tiel ekz. estis facile foti per la Canon jupitrolunojn. Tio tiam sukcisesis eĉ libermane per digitalfotado.


Tiam la tero redonis pli da lumo por la luno. (23:48 MESZ; 1/60 s).


La sama bildo eksponita unu sekundon.


Je 23:57 h la terflanka lunparto ree plimulte troviĝis en la sunluno. Ĉirkaŭ la kratero Koperniko regis ankoraŭ kompleta suneklipso.


Iom post iom roso senteblis. Iloj sen rosogardilo fariĝis netaŭgaj dum certa tempo.


Kurte eksponita foto (1/125 s) je 0:06 h


Tiam ni veturis hejmen al Altenburgo. Ĉe paŭzo je 0:39 h ekestis tiu ĉi foto per Nikon S10.


Reen en Altenburgo: je 0:52 h ankoraŭ estsi duonombra luneklipso. Eta parto de la luno ankoraŭ havis partan suneklipson. (Foto per S10).


11 minutojn poste apenaŭ estis plu videbla la duonombro.


1:20 h la luno aspektis kiel kutime ĉe ni.


Raportis kaj aranĝis Frank Vohla,

tradukis Donjo & Cezar


Saturno, nia

plej bela planedo




Nova foto de NASA. La koloroj ne estas la originalaj,
sed intence falsitaj por pli bone povi montri
la strukturon de la orbitoj de Saturno, kiu havas
32 lunojn.



Tiel ĝi aspektas en vero, bela kaj aloga, kiom
da asociadoj
ekestas kape, se oni rigardas la foton.




Goya pentris Saturnon kiel demonan monstron, kiu voras la propran infanon. Kiu ne pensas pri miltoj, se li rigardas la pentraĵon? La milito estas tia memdetruo, tia pereo, tia perforto, jen detruo el kiu fuĝo apenaŭ plu eblas. La milito estas brutaleco, senespereco, senfutureco, ĝi estas la buĉado aŭ vorado de homoj fare de homoj, homoj, kiuj tiom longe lernis malami, ĝis ili ekmarŝas por murdi aliajn. Homoj kontraŭ homoj, kia absurda barbareco! La Goya-figuro de Saturno laŭ greka mito enkorpigas ĝuste tion. Jen impresa pentraĵo kontraŭ la hororoj de militoj. Tiaj terurigaj asocioj ne ekestis pro Saturno mem, sed pro aliaj ĉefe ekonomiaj kaŭzoj. Laŭ pure estetika vidpunkto ĝi ja estas belega, tion ni tiel sentas, ĉar ni mem estas idoj de l' kosmo. La formoj de l' kosmo difinas nian estektikon. Ne ni ĝin. (Cez) - 31.05.07



7oooooooooooooooooooooo
steloj ekzistas en la universo



Astronomoj supozas, ke en la universo estas pli da steloj ol sableroj surtere. Helpe de la plej fortaj ekzistantaj teleskopoj la siencistoj en Aŭstralio mezuris la helecon de galaksioj en definita sektoro kaj tiam prikalkulis, kiom da steloj en la universo ekzistas.
La rezulto, kiu je la 3o-a de majo estas prezentita en la konfeenco de la Internacia Astronomia Unuiĝo en Sidney, estas efektive astronomia - 70 triliardoj aŭ alie skribate unu sep sekvata de 22 nuloj. La astronomo Dr. Simon Driver diris, ke la efektiva nombro de steloj eble estas eĉ pli granda. (Laŭ; Die Zeit)

Jen leviĝas la demando ĉu ni vere estas tiel gravaj en la kosmo kiel ni homoj ofte supozas. Se ni pro frenezo detruus nin mem - la eksplodigitaj atombomboj estis unua ŝtupo al tio - tio ne estus damaĝo por la universo, sed certe por ni mem. Laŭ la eterna nedetruebla kosmo ni estas ne pli ol ero de sablero, krome tre mortemaj, nia vivtempo estas tre limigita, en kosmaj rilatoj komparebla al la tiko de okulo. Kial libervole eĉ acidigi al si tiun mallongan momenton, kiun donas la naturo al ni? Laotse, la ĉina filozofo pravis, nia radiko estas la kosmo, ni sekvu al al reguloj de l' kosmo, ni ne elprovu iujn ĉiopotencfantaziojn, kiuj rilate al la universo estas nur ridindaj. (Cez) /06.06.07



Ĉu truo? Ĉu makulo? Kiu sciu!

Cirkle ronda mistera truo sur la marso mirigas la sciencistojn

Tre malhela makulo sur la ruĝa planedo tenas la marsesploristojn en ekscito, ĉar ili ankoraŭ neniam rigardis ion tian kaj ili ankaŭ ne havas ĝis nun taŭĝan, laŭ sia marskoncepto, ideon , pri kio povus temi. La makulo, kiu preskaŭ estas tiel ronda kiel cirklo kaj kiu havas diametron de pli ol cent metroj, troviĝas meze de hela polvoriĉa lafa ebeno nordoriente de Arsia Monds, unu el la plej grandaj vulkanoj sur tiu planedo. La konfuziga truo komence de la monato estas fotita fare de specialkamerao de la usona kosma sondilo“Mars Reconnaissance Orbiter“.



La truo el granda alto ............kaj elproksime


Nur unu afero ĝis nun estas certa – ke ne temas pri trafkratero, ĉar alie devus esti rigardebla kratera remparo, kiu elstaras el la ĉirkaŭaĵo. Kaj la materio elĵetita ĉe la trafo same devus esti lasinta spurojn. Krome normalaj krateroj surmarse aspektas tute alie.


Ankoraŭ eĉ pli perpleksige estas, ke la tre malhela makulo ankaŭ post forta pligrandigo ne ekkonigas iujn detalojn, ĉar la kamerao ĝis tiam aperigis plej fajnajn strukturojn eĉ en la plej tenebraj ombroj de la planedo. Sed tiu makulo ŝajne estas eĉ pli nigra ol nur nigra – kio signifus, ke eble temas pri truo profunda centojn da metroj, ĝis kies grundo la sunlumo ne povas penetri. Kaj la vandoj de tiu truo - ĉar de ili nenio rigardeblas - devus supre proksimiĝi aŭ esti vertikaloj. Tiaj truoj troviĝas en Meksiko – tie ili estas truoj de kunrompitaj kavernoj. Sed ĉu ankaŭ sur la planedo Marso?

Laŭ FAZ de Donjo & Cez! - 28.05.07



Valentina Tereŝkova

Unua en la mondo kiel kosmonaŭtino. Ŝi naskiĝis la 6a-n de marto en 1937 en la vilaĝo Maslennikovo de la Tutajevskij distrikto de Jarslavskaja provinco en familio de kolĥozanoj. Ŝia patro laboris kiel traktoristo, la patrino okupiĝis pri hejma mastrumado, laboris en la kolĥozo. En la jaroj de la Granda Patria Milito la patro pereis je la fronto, kaj la patrino kun tri infanoj transloĝiĝis en la urbon Jaroslavl. Tie la eta Valnjo ekstudis en lernejo. Ŝi finis sepjaran lernejon, kaj poste lernejon vesperan de la laborista junularo. Fine de junio de la jaro 1954 ŝi komencis labori en la Jaroslavlskij pneŭmatika uzino kaj komencis labori tie kiel tajlistino en muntada produktejo.


En 1955 ŝi eklaboris en la Jaroslavskij kombinato de teknikaj teksaĵoj "Krasnij Perekop", kie ŝi laboris kiel braceletistino. En 1956 ŝi komencis studi en Jaroslavskij en la Perkoresponda Tekniklernejo de Malpeza Industrio. Krom la laboro kaj la studado en la tekniklernejo ŝi vizitis lokan aeroklubon, okupiĝis pri paraŝuta sporto, faris 163 paraŝutajn saltojn, ricevis la ateston pri la unua klaso pri paraŝuta sporto. En la kombinato "Krasnij Perekop" ŝi membriĝis en la komsomolon, kaj en 1960 ŝi estis elektita sekretariino de la Komsomola Orgazino de la kombinato. En la sama jaro ŝi finis la tekniklernejon. Ŝi laboris kiel sekretariino de la komsomola komitato en la kombinato ĝis la jaro 1962, kiam ŝi estis membriigita en la taĉmenton de la sovetiaj kosmonaŭtinoj. (Grupo de kosmonaŭtinoj numero 1 el la jaro 1962). Ŝi trapasis plenan kurson pri preparado je flugo sur ŝipoj de la tipo "Vostok".


De la 16-a ĝis la 19-a de julio en la jaro 1963 ŝi plenumis kiel unua el la virinoj flugon sur la kosma ŝipo "Vostok-6". La flugon ŝi spertis sufiĉe malbone, kaj ĉi tiu cirkonstanco, probable, fariĝis unu el la kaŭzoj por tio, ke la sekva flugo de virino en la kosmon okazis nur post 19 jaroj. La flugo daŭris 2 diurnojn 22 horojn 50 minutojn. Post la flugo ŝi daŭrigis trapasi la preparadon en la tacmento de kosmonaŭtinoj, sed plimulton de la tempo ekokupis ŝia socia laboro. Tereŝkova faris nemalmultajn vojaĝojn en urbojn de Sovet-Unio kaj en multajn landojn de la mondo.




Fine de 1963 ŝi edziniĝis al la kosmonaŭto Andrijan Grigorjeviĉ Nikolaev. Oni supozas, ke ĉi tiu geedziĝo estis grandparte ordonita, ĝin strebis kaj medicinistoj, kiuj volis daŭrigien la ksomo komencatajn esploradojn pri la konduto de la homa organismo dum kaj post flugo, kaj pro gvidantoj de la sovetia ŝtato, unuavice pro Nikita Sergeeviĉ Ĥruŝĉov, kiu celis fari pluan propagandaĵon el ĉi tiu geedziĝo. Ĉiukaze la geedziĝo efektiviĝis. En 1964 en la "kosma" familio naskiĝis filino Jelena. Post kelkjara ekzisto la familio disfalis. Samtempe kun laboro en la Centro pri preparado de kosmonaŭtoj kaj aktiva socia agado kaj la okupo pri la eta filino Tereŝkova komencis studi en la Militinĝeniera Akademio, kiun ŝi finis sukcese en 1969, ricevinte specialan ateston kiel "kosmonaŭt-pilot-inĝeniero". Ŝi aktive laboris en la taĉmento de kosmonaŭtinoj ĝis la jaro 1968, en kiu la virina grupo estis malorganizata. Tamen ŝi daŭris membri en la taĉmento de kosmonaŭtoj ĝis 1987, kaj en 1985 oni eĉ esploris la eblecon de nova flugo kun ŝi en la kosmon.


Ekde 1968 Tereŝkova okupiĝis pri laboro en sovetiaj kaj poste rusiaj sociaj organizoj. En 1968 -1987 ŝi estis prezidantino de la Komitato de sovetiaj virinoj. En 1987 - 1992 ŝi estis prezidantino de la Prezidio de Unio de sovetiaj socioj pri amikeco kaj kultura komunikado kun aliaj landoj. En 1992 ŝi estis prezidantino de la prezidio de la Rusia Asocio pri Internacia Kooperado. En 1992 - 1995 ŝi estis la unua vicprezidanto de Rusia Agentejo pri Internacia Kkooperado kaj Disvolviĝo. Ekde 1995 ŝi estas prezidantino de la Interdepartamenta Konsilantaro pri kunordigado de agado de rusiaj centroj de scienco kaj kulturo eksterlande. Ŝi estis membro de la Centra komitato de la Komunista partio de Sovet-Unio ekde 1971 ĝis 1990, deputito de la Supera Konsilio de Sovet-Unio ekde 1966 ĝis 1989, membro de la Prezidio de la Supera Konsilio de Sovet-Unio ekde 1974 ĝis 1989. Ŝi ankaŭ estis membro de la Tutmonda Konsilio pri Paco, krome honora membro de multaj organizoj. Kandidato pri teknikaj sciencoj (j.1976). Majora generalo pri aviado.


Ŝi estas Heroo de Sovet-Unio. Oni premiis ŝin per du Lenin-ordenoj, per la ordeno Oktobra Revolucio, per la ordeno Labora Ruĝa Standardo, per la Ordeno pri Amikeco de Popoloj kaj ŝi ricevis medalojn. Ŝi ricevis krome ordenojn, medalojn kaj honorajn titolojn de diversaj landoj. Laŭ la nomo de Tereŝkova oni nomis krateron sur la planedo Luno.

Trovita en la retejo: Rusia Kosmonaŭtiko

PS: Lingve, sed ne tro severe, prilaborita de Cezar, mi petas pri la kompreno fare de la retejo, samtempe mi gratulas pri tiu ĉi gravega kaj bonega informloko, kiu donas al ni informojn originajn, kiujn ni tiel precize kaj detale ne povus ricevi en eksterrusiaj informfontoj. Esperanto helpas tiel prezenti la rusian kosmonaŭtikon el la vidpunktoj de la rusoj mem. Bonege! Valentina Tereŝkova estas mirinda ino, por mi despli post la legado de tiu ĉi artikolo. En Germanio oni ofte tre malbone raportas pri Ruslando, sed ĝuste ni germanoj devus esti iom pli dankemaj al la rusoj. Ili liberigis nin de la pesto de l' faŝismo. Kaj ili importis la socialismon al ni, eksperimento, el kiu mi persone lernis multon, spite al ĉiuj negativaj spertoj. Jen du faktoj, kiujn oni ofte forgesas ĉe ni. (Cez) /14.11.07