POETOJ POR LA PACO
KONTRAŬ MILITOJ
pacbatalanto John Lennon
pri la projekto
Jen ambicia projekto: skui la publikan opinion, konstante frapante la monton
granitan t.e. “akcepti ĉion, ĉar ni ne povas ŝanĝi la mondon”.
Verŝajne ankaŭ
la unua homo kiu atingis la pinton de monto Everest jam aŭdis antaŭe “vi neniam
atingos la pinton, ĝi estas tro alta por la homo”. Kaj jen nia ambicio, ni volas
atingi pinton nevideblan: komprenigi al homoj per poezio, prozo, pensoj,
raportoj, ideoj, bildoj kaj plu, ke paco eblas, ekvekante ĝian deziron unue en
ni mem.
Se vi volas kontribui, registriĝu kaj post aktivado vi povos ekafiŝi.
***

