
Nikolaj Hohlov
(1891-1953)
VINTRA FABELO
Sur la sledo, svelta sledo, post
amuza kabaredo,
Kun tintila sonorad'
Ni veturas - aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad'.
En sereno de l' ebeno malaperas
la fadeno
De la glata vintra
voj'...
Mia Nita - am' subita, de la
frost' ebriigita
Alpremiĝas en la ĝoj'.
En fabelo kaj sen celo rotacias
karuselo
De la sentoj en la kor',
Hej, rapide kaj senbride flugi
ien, flugi fide
Kun favoro de Amor'!
Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj,
kiel rido de cimbaloj
Por dancanta ciganin',
Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu
Per freneza takto nin!
Brila neĝo - vintra reĝo - ĉion tenas en sieĝo
Gaje ĉirpas en la
knar',
La survoja vento ĝoja en
malklara gam' hoboja
Vokas, logas al kampar'.
Unu suno - unu juno... la unua febra kuno
Kaj magia stelpoem'...
Mia Nita, am' subita, de la frosto rozkisita
Ĉion kronas per alprem'!