Cezar:
Eĉ tombejaj anĝeloj revas
fotis Cezar
Kara leganto,
tiun
bildon mi fotis en vilaĝa tombejo apud Gnandstein, kiun mi ofte
vizitaskun mia edzino per aŭto aŭ surbicikle en nia regiono apud Kohren-Sahlis kaj Gnandstein.
Mi konscias, ke tiu foto estas sufiĉe kiĉa foto, sed tio estis ja mia
intenco, mi konfesas (sed ne diru tion plu al iu:)) ke mi estas ŝatanto
de kortuŝa kiĉo:). Tion mi havas komune kun iama amikino de Kafka, kiel
ŝi nomiĝis, ĉu Milena? Ŝi skribis eĉ belan artikolon pri la temo.
Ĉu oni ne miru pri la du anĝeloj en
la tombejo? Ili estas tre serenaj knaboj, ĉu? Pri kio ili revas tiel
dolĉe? Kiujn dezirojn ili havas?
En la vizaĝoj de la anĝeloj mi
ekvidas la trankvilon, kiu atendas nin, kiam ni iam estos mortaj. La
morto ne estas io malbona, sed eterna paco. Antaŭe oni plej ofte nur
baraktas sin tra la vivo kaj ĉagreniĝas pri la multaj homoj, kiuj
disipas sian tempon por oro kaj gloro. Por serena sento ili devus
batali, ĉu? La vivo estas maltrankvila per si mem, tio ne ŝanĝeblas,
sed serenaj ni povus tamen esti, serenaj kaj iom pli saĝaj, ĉu?
Krome, la fizika morto laŭ Epikuro
tute ne koncernas nin, kiam ni vivas. Kaj se ni estas mortaj, ni ja ne
plu vivas kaj do jam ne povas ĉagreni nin pri tio, ke ni estas nun
mortaj, ĉu? Pri la migrado de animoj mi ne kredas, nia pensado estas
ligita al nia cerbo, poste nia animo troviĝos nur plu en libroj aŭ en
la interreto, se ni havis ion por diri, kiam ni ankoraŭ vivis. Pri tiaj
animmigradoj mi kompreneble kredas.
Mia konsilo: Iru foje al bela
tombejo kaj ĝuu la trankvilecon tie, tombejoj ne estas mortaj lokoj,
jen la naturo, la arboj, birdoj, jen pensemaj homoj, kiu honoras siajn
mortintojn per belaj floroj. Eĉj serenaj anĝeloj kuŝas sur la tomboj
kaj revas pri io ajn... ripozu iom en tia tombejo kaj tiam reiru al la
vivantoj, kiuj ofte estas nur eternaj dormantoj, ĉar ili preteriras la
belojn de l' mondo pro tro klinita kapo. Do, lasu vin vekigi kaj
rektigi de tombejo, se vi jam divenas, ke vi nur preterdormas la vivon,
la vivon, kiu ne penseblas sen la morto, do trovu vin eble tie, se vi
ankoraŭ serĉas vian memon per grandigaj vitroj - eble la tombejo
montros al vi la vojon el via friduja vivo aŭ el via malespero!
Du amikinoj de mi pro malsanoj eble ne vivos tre longe. Mi tamen dezirus, ke ili adiaŭos de ni kun serena sento!
Via vojkamarado Cezar!
PS: Jen la tombejo, kie la anĝeloj revas...