Monaĥinoj fuĝas pro termitoj kun religiaj figuroj

Madrido(dpa) Monaĥinoj el nordhispana monaĥinejo "alpropriigis" al si je la fuĝo pro termitoj valoran figuron de Jesuo kaj du statuojn de Maria kaj Jozefo, nun oni insultas ilin esti ŝtelistinoj. Kamparanoj denuncis la ŝtelon de la samordenaj monaĥinoj al la polico, ĉar ili riproĉis tiujn esti ŝtelintaj la figurojn, raportis je la 25-a de junio la gazeto El Mundo . La tri aĵoj apartenis al la preĝejo apud la monaĥinejo en Grajal de Campos en laprovinco León.
El tiu monaĥejo la monaĥinoj de l' ordeno de l' senŝuaj Karmelaninoj estis fuĝintaj en la pasinta jaro pro insektoplago kaj transloĝiĝis al la meza Hispanio - kun la figuroj en la pakaĵoj. La monaĥinoj ne lasis impresi sin de la denuncantoj, ĉar ili dum jaroj zorgis pri la preĝejo. La figuroj pro tio estas laŭ ili kvazaŭ ilia posedo, raportis la gazeto.
tradukis Donjo & Cezar
28.6.07