Ĉio nur ŝtelita

Ĉio nur ŝtelita - Alles nur geklaut


       

Se granda komponisto kiel Ŝostakoviĉ aŭ Mendelssohn ŝtelas ion, estas fruktigo de tradicio. Sed se malgranda (nekonata) komponisto ŝtelas ion, frapas en Germanio la GEMA (kontrolinstanco pri aŭtoraj rajtoj) la pordon kaj postulas monon aŭ minacas per proceso. Tiel afabla estas tiu instanco.


Ĉu nur muzika koincido?


1. Mendelssohn: Sinfonio 5, III Andante

2. Ŝostakoviĉ: Valso 2 (el la Jazz Suite, uzata en la filmo Eyes Wide Shut)

3. "Tuna" (hispana kanto)


Bonvolu aŭskulti la melodiojn ĉe Viktor:
www.ipernity.com/blog/54089/99751



La Brecht-heredintoj,

la utila popolmuziko

Bertolt Brecht argumentis, ke la privata propraĵo tute ne estas sankta, tial li ŝtelis senĝenite la operan ŝtofon por la Trigroŝa Opero de mezepoka britlandano, Vilhelmo Penny, se mi bone memoras (' penny' estas angla monero simila al groŝo) kaj adaptis poemojn de Shelley, Viljono ktp.... kaj kiam mi, la nekonata amatoro Kaiser, adaptis La tajloron de Ulmo, poemon de Brecht, kiun mi tradukis ankaŭ en Esperanton (ŝajne kun silenta tolero de la heredintoj:), por rokbando kaj tiuj prezentis tiun titolon poste tv-e, tuj stopis la heredintoj de Brecht tiun titolon, kaj mi devis senti min feliĉa laŭ ili, ke ili ne postulis krome eĉ punpagon de mi:) En la mondo de tekstistoj mi subite estis trompisto:), kvankam mi agis tute malferme, kun scio de la grupo, kiel Brecht. Tiel tio iras, tiel justa estas la mondo, kaj tiel klare estas la situacio pri la ŝtelado de "spirita" propraĵo, kiel oni moke nomas tion en germana lingvo. Komponisto kiel Ŝostakoviĉ kompreneble ne "ŝtelas", li estas multe tro nobla sinjoro por io tia, li adaptas ion, fruktigas tradicion ks...

La esprimo popolkanto estas cetere bela kaŝmantelo por lertaj transprenistoj de melodioj, la popoloj, kiel konate, estas ja preskaŭ senrajtaj, do, tio tute ne estas problemo ŝteli melodiojn de popoloj, tiuj devas toleri tion, tio estas ja la eksluziva rajto de la popoloj devi toleri ĉion, ĉu? :)! Imagu, se la popoloj iam postulus sian procentparton por ĉiu titolo, kiu estis ŝtelita de popolo, nu, la ŝtatoj nepre devus bankrotiĝi, eble pli ol en la aktuala situacio...:)



La germana rokbando

"La princidoj"



Tiu rokbando pri tiu vasta temo verkis eĉ tre sukcesan humuran titolon:  "Ĉio nur ŝtelita" (Alles nur geklaut)


Klaku la videon: Die Prinzen - Alles nur geklaut - MyVideo

Die Prinzen: Alles nur geklaut

La Princidoj: Ĉio nur ŝtelita


AhhhhAAhhAh (eo, eo), AhhhhAAhhAh (eo)!! -2x-

Ich schreibe einen Hit,
die ganze Nation kennt ihn schon,
alle singen mit,
ganz laut im Chor,
das geht in's Ohr,
Keiner kriegt davon genug.
Alle halten mich für klug.
Hoffentlich merkt keiner den Betrug.

Mi skribas furorkanton,
la tuta nacio jam scias ĝin,
ĉiuj kunkantas,
tute laute, ĥore,
orelen.
Neniu rimarkas ion.
Ĉiuj supozas min ruza.
Espereble neniu rimarkas la trompon.


Denn das ist alles nur geklaut, (eo!, eo!)
das ist alles gar nicht meine. (eo!)


Ĉar ĉio ĉi estas nur ŝtelita,
ĉio ĉi tute ne estas mia.

Das ist alles nur geklaut, (eo!, eo!)
doch das weiß ich nur ganz alleine. (eo!)

Tio ĉio estas nur ŝtelita,
sed tion scias sole nur mi.

Das ist alles nur geklaut und gestohlen,
nur gezogen und geraubt.


Tio ĉi estas ĉio nur prenita kaj ŝtelita
nur forŝirita kaj rabita

'Tschuldigung das hab'ich mir erlaubt.
Pardonu, tion mi permesis al mi.

Ich bin tierisch reich,
ich fahre einen Benz der in der Sonne glänzt.
ich hab 'nen grossen Teich
und davor ein Schloss und ein weisses Ross.
Ich bin ein grosser Held
und ich reise um die Welt.
Ich werde immer schöner durch mein Geld


Mi estas ege riĉa
Mi veturas Benzon sunbrilan
Mi havas grandan lagon
kaj antaŭ ĝi kastelon kaj blankan ĉevalon
Mi estas granda heroo
kaj vojaĝas ĉirkaŭ la mondon.
Mi fariĝas pli kaj pli bela pro mia mono.

Doch das ist alles nur geklaut, (eo!, eo!)
dass ist alles gar nicht meine. (eo!)

Sed tio estas ĉio nur ŝtelita
tio ĉio ne estas mia

Das ist alles nur geklaut, (eo!, eo!)
doch das weiß ich nur ganz alleine. (eo!)


Tio estas ĉio nur ŝtelita,
sed tion scias sole nur mi

Das ist alles nur geklaut und gestohlen,
nur gezogen und geraubt.


Tio ĉi estas ĉio nur prenita kaj ŝtelita
nur deŝirita kaj rabita.

'Tschuldigung das hab'ich mir erlaubt
Pardonon, tion mi permesis al mi.

Ich will Dich gern' verführ'n,
doch bald schon merke ich
es wird nicht leicht für mich,
ich geh' mit Dir spazier'n
und spreche ein Gedicht in Dein Gesicht,
ich sag' ich schrieb' es nur für Dich
und dann küsst du mich,
denn zu meinem Glück weisst Du nicht.

Volonte mi volas forlogi vin,
sed baldaŭ mi rimarkas,
ne fariĝos facile por mi,
mi promenas kun vi,
kaj parolas poemon al via vizaĝo,
mi diras, ke mi skribis ĝin nur por vi,
kaj tiam vi kisas min,
sed bonŝance vi ne scias....

Das ist alles nur geklaut, (eo!, eo!)
dass ist alles gar nicht meine. (eo!)

Ĉio ĉi estas nur ŝtelita,
tio ĉio ne estas mia

Das ist alles nur geklaut, (eo!, eo!)
doch das weiß ich nur ganz alleine. (eo!)

Tio ĉio estas nur ŝtelita
sed tion scias sole nur mi.

Das ist alles nur geklaut und gestohlen,
nur gezogen und geraubt


Tio ĉi estas ĉio nur "prenita" kaj ŝtelita
nur deŝirita kaj rabita.

'Tschuldigung das hab'ich mir erlaubt.
Entschuldigung das hab' ich mir erlaubt...

Pardonu, tion mi permesis al mi.
Pardonu, tion mi permesis al mi.

Auf deinen Heiligenschein fall ich auch nicht mehr rein,
denn auch du hast gottseidank garantiert noch was im Schrank.

Ankaŭ via sankta aŭrelolo ne plu povas trompi min
Ĉar ankaŭ dank' al Di' havas iom en la ŝrank'.

Und das ist alles nur geklaut, (eo!, eo!)
das ist alles gar nicht deine. (eo!)


Kaj ĉio ĉi estas nur ŝtelita,
tio ĉio tute ne estas mia.

Das ist alles nur geklaut, (eo!, eo!)
doch das weißt du nur ganz alleine. (eo!)

Tio ĉio estas nur ŝtelita,
sed tion scias sole nur mi.

Das ist alles nur geklaut und gestohlen
nur gezogen und geraubt.

Tio ĉi estas ĉio nur prenita kaj ŝtelita
nur deŝirita kaj rabita.

Wer hat dir das erlaubt,
wer hat dir das erlaubt.


Kiu permesis tion al vi?
Kiu permesis tion al vi?


Eĉ la videon ili nun jam ŝtelis:)!

Spektu mem:

Die Prinzendiebe - Alles nur geklaut - MyVideo


Ŝercoj pri ŝtelado


Cinikisto petis Antigonon de Makedonio pri draĥmo.
"Tio estas maltro por reĝo", decidis la alparolito.
"Do, donu al mi talenton!" respondis la filozofo.
"Tio estas tro por kinika filozofo."

Je la dua nokte en morte kvieta strato promenas sola hejmvenanto. Viro paŝas al li kaj demandas: "Ĉu vi ne vidis policanon?"
"Ne."
"Ankaŭ ne antaŭe ĉe la vojkruciĝo?"
"Nenie."
"Sed tie transe ĉe la parko iras ja ĉiam la patrolo"!"
"Mi ne vidis ĝin."
"Nu, do", parolis la fremdulo. "Ĉu mi rajtas peti pri via monujo?"


Peter, la Granda intencis validigi leĝon, kiu garantias al ĉiu ŝtelisto la ekzekutan ŝnuron. Kortegano avertis: "Ĉu vi volas esti caro sen subuloj? Ni ŝtelas ĉiuj. "

Al la angla ekleziulo Robert Bird oni ŝtelis mallonge post la surteriĝo de l' aviadilo en Idlewild la preĝolibron. Novjorkana reportero sentas sin devigita bedaŭri la okazaĵon nome de sia urbo. Bird respondas: "Benata estu la lando, en kiu oni ŝtelas ekleziajn librojn!"

Angla politikisto, suspektata pri tio, ke li uzis impostmonojn por la propra avantaĝo, edzinigis ŝian amatinon. Dukino komentis: "Li ne povas lasi tion prirabi la publikon."

La maljuna Jim Brown el Teksaso ricevas anoniman leteron, en kiu legeblas, ke oni tordos lian kolon, se li ne finas ŝteli kokinojn. Jim iras al la ŝerifo. "Finu ŝteli kokinojn", diras la policano", kaj via kapo restos tie, kie ĝi estas!!
La fripono gratis sin post la orelo. "La letero estas anonima. Kies kokinojn mi ne plu ŝtelu?"

La juĝisto demandas la ŝteliston: Kial vi ŝtelis la tutan arĝentaĵon, sed ne la okcent markojn kontantajn sur la komodo mem?
"Ĉesu tion!" kriis la deliktinto. "Mia edzino hejtis al mi pro tio jam sufiĉe la inferon. "


"Kiam ni laste vidis nin, vi rakontis al mi, ke vi suferas je kleptomanio kaj terure hontas pro tio. Ĉu vi estis ĉe psikoanalizisto, kiel mi konsilis al vi?"
"Jes, mi estis tie."
"Kaj" Ĉu pli bone?"
"Dankon, jes. Mi ne plu hontas."

"Oni adiaŭas du profesiajn ŝtelistojn el la pundomo. Ili staras antaŭ la pordego kaj ĉirkaŭrigardas.
"Ĉu ni prenu buson?"
"Sensencajo!" "Kiu aĉetu tiun de ni? "

-----

Kaj tiu ĉi blogero? Nu, parte ankaŭ tiu estas nur ... Cez