Mortopuno II (ŝercoj, anekdotoj)
Paŭlo Coelho: Galgo en Peruo, aŭ libero kaj justeco
Galgohumuro laŭ RICO

Teksaso: Huntsville
Hodiaŭ: Eŭropa Tago kontraŭ la mortopuno
La »Eŭropa tago kontraŭ la mortopuno"estas ankoraŭ tre nova memortago. La Eŭropa Parlamento konfirmis ĝin nur en la jaro 2007. Ĉiujare ĝi okazas je la 10-a de oktobro. La memortago estas pledo por la mondvasta forigo de la mortopuno. Nerigistaraj organizoj deklaris tiun tagon jam en la jaro 2003, same por la 10-a de oktobro. Pli ol du trionoj de la ŝtatoj de l' mondo jam forigis la mortopunon per leĝo aŭ en la praktiko.
La mortopuno
Pli ol du trionoj de ĉiuj ŝtatoj de la mondo malpermesis per leĝo la mortopunon. Mortkondamnoj plu verdiktataj estas en la plej multaj federaciaj ŝtatoj de Usono, en Bela Rusio kiel en diversaj ŝtatoj de Afriko kaj Azio (ekz. en Ĉinio Irano kaj Pakistano).
Mortopuno, jen la plej severa krimpuno. Ĝia pravigitco kaj utileco ĝis la mezo de la 18-a jarcento ĝenerale ne estis pridubata. La kriminala kodo Carolina (1532) antaŭvidis la mortopunon, kiu ofte fariĝis eĉ pli terura per kruela kaj parte publika ekzekuto ĉe la plej multaj gravaj krimoj. En la 17-a kaj 18-a jarcento ĝi estis iom post iom anstataŭata per pli kaj pli kutimaj prizonpunoj.
La batalo kontraŭ la mortopuno komenciĝis kun la klerigo sub la teoria gvido de C. Beccaria. Ĝi koncernas kaj la demandon pri la morala rajto de la ŝtato postuli la vivon de homo por la komuna bonfarto, kaj la demandon, ĉu necesas por la protekto kontraŭ plej gravaj krimoj la mortopuno kaj ĉu ĝi estas la ĝusta rimedo. En la Germana Regno la mortpuno estas aldonita en la kriminalan kodon en la jaro 1871. Sed ĝia uzado estis limigita al la krimo murdo.
La nombro de la mortkondamnoj ekde la jaro 1933, antaŭ ĉio en la Dua Mondmilito, forte pliiĝis. Ankaŭ en la procesoj pri milkitkrimuloj postmilite ĝi estis parte uzata. En la Federacia Respubliko Germanio la mortopuno estis forigita en la jaro 1949 pere de la artikolo 102 G, en Berlino okcidenta per leĝo je la 8-a de januaro en 1951. En la Germana Respubliko Germanio (DDR) ĝi estis laŭleĝa ĝis la jaro 1987. La plej multaj ŝtatoj de Eŭropo kaj de Centra Afriko tiel kiel de Meza - kaj Suda Ameriko intertempe forigis la mortopunon. En Aŭstrio tio okazis en la jaro 1968, en Svisio en 1937, sed en la tiea armea jurisdikcio nur en la jaro 1992.
Kontraŭ la mortpuno engaĝiĝas multaj homoj kaj pluraj organizoj, ekzemple Amnestio Internacia.
Mortopuno II
Ekzekutoto al la ekzekutisto: "Pardonu, se mi nun turnas la dorson al vi!"
Katedra saĝaĉo: "Johano Hus suferis en Konstanco la turmentojn de
bruliĝo, eĉ en la mezo de la somero en la jaro 1415, kiam jam sen tio
estis tiom terure varmega."
En la jaro 1621 iu sinjorino Fritŝe el Maĥern ĉe Lepsiko en Saksujo
estis mortpuŝita de bovino, kiam ŝi troviĝis en benita stato, do, kiam
ŝi estis graveda. La edzo turnis sin al la jura fakultato de la
universitato en Lepsiko, kiu trovis la bovinon kulpa. La bovino estis
ekzekutita.
Kortega pajaco ofendis la kalifon de Bagdado, kaj la reganto ordonis
ekzekuti lin. Al la ekzekutoto li diris: : "Sed ĉar ni ridis multajn
jarojn pri viaj ŝercoj, elektu mem la mortmanieron. "Dankon, Moŝto mia
", balbutis la pajaco, "lasu morti min je oldulmalforto."
El brita militraporto: "N.N. mortkondamnita pro malkuraĝeco antaŭ la
malamiko savas sian vivon per tio, ke li mortis en la prizono."
Brita ekzekutisto al maltrankvilega kliento: "Ne estas sufiĉe, ke oni
estas pendigota, vi devas ankaŭ scii kiel bone konduti ĉe tio."
Anonco de brita galgoverdiktinto: "Morgaŭ, la kvaran de tiu ĉi monato oni pendumigos min. Mi petas pri la honoro de via ĉeesto."
Mezepoka galgokandidato refalis en la vivon, kiam la ŝnuro disŝiriĝis.
Oni volis lin denove pendumigi; sed li citis la psalmon 124,7: "La
ŝnuro disŝiriĝis kaj ni estas liberaj." Oni kondukis lin denove antaŭ
la juĝiston, sed tiu decidis je lia favoro.
La plej grandan ŝercon, kiu eble, tiom longe, kiom la Tero ekzistas,
venis trans homajn lipojn, faris en la iro de la lasta milito
tamburisto. Laŭ mia scio tamburisto de la tiama regimento de Putkamer,
homo krome, kiel oni tuj aŭdos, por kiu nek la greka neka la roma
historio havas similan ekzemplon. Tiu, post la distrigo de prusa armeo
ĉe Jena havigis al si fusilon, kun kiu je propra mano plukondukis la
militon, tiumaniere, ke li ĉiun mortpafis kaj elrabis sur la vojo, kiu
estis franco. Li estis kaptita de aro da francaj ĝendarmoj, kiuj
kondukis lin en la urbon, kie onis mortkondamnis lin. Paŝinte sur la
lokon, kie la pafmortigo okazu, kaj komprenante bone, ke ĉio, kion li
diris por pravigi sin, estis vane, li petis de la obristo komandanta la
taĉmenton, favoraĵon. Kaj ĉar la obristo lin demandis, dume la
oficiroj, kiuj ĉirkaŭis lin, scivole atendis, kion li celas, li
malvestis sian pantalonon, montris sian postaĵon kaj diris: Bonvolu
pafi min en la ... por ke mia felo ne ricevu truon. ' (Laŭ anekdoto de
Henriko de Kleist)
"Citoyen de Martainville!" vokis la prezidanto de la revolucia
tribunalo. "Mi nomiĝas Marteinville", respondis la arestito, "estas via
ofico fari min pli kurta, kaj ne pli longa."
"Nenion vi perceptos, kiam mi forhakas la kapon al vi", parolis ĉina
ekzekutisto al la mortverdiktito. Li forhakis la kapon kaj demandis:
"Nu, ĉu rimarkis ion?"
"Ne, ĉu io okazis?"
"Kompreneble, kapklinu foje!"
Du friponoj preteriris galgon: "La diablo forportu tiujn establojn!"
"Stultulo!" respondis la alia. Se ne estus galgoj, ĉiu viro estus
rabisto kaj ni havus problemon vivteni nin."
La ŝuflikisto el Chelm murdis iun. Kaj nun li staras sub la galgo. Jen
vokas iu el la gapanta amaso: Kiel vi povas pendumigi nian Jankel? Li
estas nia ununura ŝuflikisto. Kiu fliku do niajn ŝuojn?"
La advokato ordonas forpreni la ŝnuron de la kolo de Jankel kaj longe
pripensas. Tiam li turnas sin al la amaso: "Vi pravas. Ni havas nur unu
ŝuflikiston. Sed ni havas du tajlorojn, lasu nin pendumigi tajloron!"
tradukis Donjo & Cez el la libro: Ŝercoj, fabloj, anekdotoj de Eberhard Puntsch
Paŭlo Coelho
Galgo en Peruo, aŭ libero kaj justeco
Malnova
perua legendo raportas pri urbo, en kiu ĉiuj estis feliĉaj. La loĝantoj
faris tion, kio plaĉis al ili. Krome ili bone interrilatis kun la
aliaj. Nur la urbestro estis malgaja, ĉar li havis nenion, kion li
povus regi. La prizono estis malplena, la juĝejo neniam estis uzata,
kaj la notario enspezis nenion, ĉar la donita vorto pli valoris ol iu
papero. Iutage
la urbestro vokis kelkajn metiistojn el fora loko al si, por ke ili
konstruu sur la placo meze de la urbo dometon el tabuloj. Unu semajnon
oni aŭdis la marteladon kaj segadon. Ĉe la fino de la semajno la
urbestro invitis ĉiujn loĝantojn de la urbo al la inaŭguro. Solene oni forigis la tabulojn. Kaj antaŭ iliaj okuloj aperis – galgo. El germana traduko tradukis Cezar
La
homoj demandis reciproke, por kio estu bona la galgo.Timeme ili
komencis okupigi la juĝejon pri aferoj, kiuj antaŭe bone estis
regulitaj per interkonsento. Ili iris al la notario por registrigi
dokumentojn tiajn, kiajn antaŭe oni intertraktis buŝe. Kaj ili komencis
sekvi la konsilojn de la urbestro pro ektimo de l' leĝo.
La legendo asertis, ke oni neniam uzis la galgon. Ĝia nura ĉeesto jam ŝanĝis ĉion.
Galgohumuoro laŭ RICO
